Elektro
1☐La aro de la fizikaj fenomenoj, kaŭzataj de la ĉeesto k/aŭ de la moviĝo de ŝargoj 2.☞kulombo.➞elektrolizi. 2 ?Elektra energio. 3 ?Elektra kurento. elektra 1 Rilata al la elektro vs: elektraj unuoj (➞ampero, farado, ĵulo, kulombo, vato, volto); elektra fajrero (sparko); elektra fluo (kurento); elektraj fenomenoj; elektra centralo.
2 Funkcianta per la elektro 3: elektra maŝino, gladilo, forno; elektra fervojo; elektra seĝo (por elektroekzekuti); (analoge) elektraj fiŝoj (➞ torpedo)
... (el PIV)
Elektra kurento
Instruisto(I): Jen, leĝo de Ohm;
V, R, I estas respektive por elektra tensio, rezistanco kaj elektra kurento.
Lernanto(L): Kial ni devas uzi tiajn signojn?
I: Ĉar ĝenas nin skribi; (elektra tensio) = (rezistanco) oble (elektra kurento)
L: Kial (elektra tensio) fariĝas la signo V ?
I: Bona demando! Mezurunuo de elektra tensio estas V(volto). Ĝi estis nomata honore al itala fizikisto Alessandro Volata, kiu inventis pilon en 1800. Samtempe oni nomis elektran tension kiel 'Vortage,' angle, do ni uzas la signon V. en japana lernejo. R por rezistanco estas facile divenebla.
L: Do, kial oni uzas signon I por elektra kureto?
I: Mm...
L: Ĉu mi rajtas uzi E anstataŭ I?
I: Ne! Ni ŝparas E por elektrmova forto aŭ elektra kampo.
L: Ni uzu K, ĉar ĝi bone reprezentas kurenton.
I: Neeee! K estas valora signo por diversaj konstantoj.
L: Do, diru al mi kial I?
I: Mi ne volas diri.
L: Kial?
I: Ĝi estas kara kono, kiun mi enmanigis post dekoj da serĉado.
I: Ne estu avara? Vi estas instruisto.
L: Ha, ĉu vi aŭdis la sonon! Hodiaŭa leciono finiĝis. Ĝis revido.
Japanaj antaŭuloj tre bone japanigis multajn konceptojn de okcidenta kulturo. Elektra tensio estas japane, den-acu, kiu signifas elektra-premo. Rezistanco estas tei-kou, kiu signifas kontraŭ-rezisti. Ankaŭ 'elektra kurento' estis bone tradukita al den-rju, kiu signifas ĝuste elektran kurenton. Elektra tensio kaj rezistanco inkluzivas koncepto de forto aŭ grandeco. Ankaŭ japana den-acu kaj tei-kou sukcese enhavis tiun koncepton. Sed 'elektra kurento' estas nomo de fenomeno kaj ĝi ne enhavas koncepto de grandeco. Tial oni ne povas rekte uzi ĝin en ekvacio, kiu estas komparo de grandeco. En ekvacio, ĝi devas esti 'intenso de elektra kurento' aŭ pli mallonge 'intenso de kurento.' Se tiu, kiu verkis lernolibron de fiziko, aŭ cenzuristo de Ministro pri Edukado estus pli atentema, iu specaj lernantoj ne estus tiom perpleksa.