Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

  • Rilato kun Haĉi, la fidelulo

    2024/04/02
    En lasta jaro, okazis memorevento por 100 jara datreveno de naskiĝo de Haĉi, la fidelulo*1, ĉirkaŭ la stacio Ŝibuja kaj la loka muzeo de Ŝibuja, kiuj forte rilatas kun tiu hundo kaj artikoloj pri tio aperis en ĵurnaloj kaj gazetoj. Eĉ nur afero de hundo, pasinte 100 jarojn, mi miras pri tio, ke la historio estas traktata tiel longdaŭre kaj grande. ... Legi plu

  • Hisi nacian standardon ĉe la kvartala oficejo de Masago

    2024/03/05
    La kvartala oficejo de Masago distancas 5 minutojn for de mia domo piedire. Tri flagstangoj staras fronte al la strato en la tereno de kvartala oficejo. Sur la centra stango flirtas nacia standardo, maldekstre tiu de la urbo Ĉiba kaj dekstre tiu de la kvartalo Mihama. ... Legi plu

  • Tertremo en la duoninsulo Noto Pri amasa evakuado de mezlernejanoj

    2024/02/06
    Tertremo en la duoninsulo Noto. El ĉiuj tagoj, je la unua vespero de ĉi tiu jaro, katastrofo pro tertremo ĉiam elektas ne atenditan tempon kaj lokon. Deko da tagoj pasis post la katastrofo, la dimensio de la damaĝo kaj viktimoj ankoraŭ ne agnoskita precize. Detruo de infrastrukturo estis granda, kaj trafiko kaj komunika reto ankaŭ pecigita, mi supozas. ... Legi plu

  • Pri mia instruisto s-ro KITA Toŝitaka

    2024/01/09
    Ni renkontas multajn instruistojn dum 12 jaroj; kiu estas ekde knabaĝa ĝis junaĝa, , kiu estas lernejaj jaroj de baza, meza kaj alta. Foje lernantoj ricevas grandan influon por decidi la karieron aŭ kreskigi la personecon laŭ la karaktero kaj personeco de la instruistoj, kiujn ni renkontis tiutempe. ... Legi plu

  • Renkontiĝo kun murbildo "La vivo de sterna hirundo"

    2023/12/05
    Mi piediras ĉirkaŭ 5 000 paŝojn ĉiutage ĉirkaŭ najbaroj, por malhelpi mian maljuniĝon, pli precize dirite por malrapidigi mian degeneradon. "Kaj venkiĝante de pluvo, kaj venkiĝante de brila suno de somero,"*1 mi celas paŝi averaĝe de 5 000 paŝoj tage. ... Legi plu