Publika vizito al la Imperiestra Palaco en la lasta jaro de Heisei
Antaŭ 7 jaroj, en la 31-a jaro de Heisei (2019), mi faris publikan viziton al la Imperiestra Palaco. Temas pri tio, mi notas jene.
La frazoj, kiujn parolis la Imperiestra Moŝto je la fino de lasta jaro, okaze de ĵurnala kunveno en Imperia Domara Agentejo, estis senescepte tiel longa, ke ĝi daŭris 16 minutojn. En la parolo, la Moŝto esprimis sentojn de trankviliĝo, ke la epoko estas finiĝonta en senmilita stato, ĉar la moŝto daŭre deziris pacon elkore per ĉia ajn vortoj kaj frazoj por kontraŭmilita afero, returnante sin ĝis epoko de la Dua Mondomilito. Plej parto de travivado de la Moŝto en la knabaj tagoj estis kunhavaĵo al mi kaj resonanciĝis al mi, kiu havas ĉirkaŭ saman aĝon kun la Moŝto. Kaj mi ankaŭ simpatiis al la parto, kie la Moŝto edziĝis kun la Moŝtino Miĉiko, kiu estis unu el popolanoj, kaj laŭdis kaj dankis pro ŝia kontribuo al la imperia familio. Kaj mi aŭskultis tiun parolon de tempo al tempo kun larmiĝo. Dume, kreskis en mi la deziro, ke mi faru la publikan viziton al la Imperiestra Palaco, kion mi ankoraŭ neniam spertis.
Ĉar la gvidilo por publika vizito al Imperiestra Palaco de la 2-a tago estis elsendita sur TV-programero en la novjara tago, mi bone komprenis kiel viziti, do mi decidis iri. Estis klarigo, ke vizitantoj nekutime multiĝos pro tio, ke ĉi-fojo estas la lasta de Heisei.
Estis vintra hela tago, kiu eĉ unu nubon ne havis en zenito ankaŭ la 2-a kaj la 1-a. Mi finis festan manĝon frue, mi ekiris de hejmo post la 9-a horo. Mi alvenis al la stacio Tokio de Keijo-linio antaŭ la 10-a. Mi paŝis pelate de tempo al placo de la pordego Wadakura de elirejo de Marunouchi-flanko. Survoje de konstruaĵa distrikto de Marunouĉi viciĝis varbaj veturiloj de dekstrulaj grupoj.
Alveninte al la placo de la pordego Wadakura, staris antaŭe de Imperiestra Palaco, homoj, homoj, homoj, ĉie, kien mia rigardo povis atingi. Jam fariĝis multaj homgrupoj, kiuj estis faritaj de po 8 vicoj da homoj. Viciĝis ankaŭ multaj alilandanoj, kiuj estis aŭ loĝantoj en Japanio aŭ turistoj, pri kiuj mi ne povis distingi. Bonŝance mi ne malvarmiĝis pro vento ne blovis, sed komenciĝis tiel seniforma atendado, kiom da horoj necesas por atingi la ponton Niĵubaŝi, kaj al la palaco. TV diris, ke kutime necesas 1-hora atendado sed ĉi-jare tio estos 2-hora. Sed mi aŭguris, ke la afero ne estos tiel facile.
Ĉirkaŭ duon horo post kiam mi ekviciĝis, volontuloj disdonis al ni la flageton de Hinomaru (la cirklo de la Suno). Ambaŭ flankoj de la flageto estis presite ruĝan cirklon de la suno sed ili tute ne ŝovetis sin.
Antaŭ la 11-a horo, fine nia grupo ekmoviĝis. Mi proksimiĝis al la kontrolejo por ricevi sekurecan kontrolon pri la havaĵoj kaj la sekurcertigon de korpo. Tiam mi komprenis por la unua fojo, ke TV diris pri lerta maniero de la Supozeble, homoj al Imperiestra Palaco kuniĝas ne nur tiuj de la pordego Wadakura sed ankaŭ de la pordego Sakurada kaj aliaj.
Ankaŭ dum ĉi tiu staranta atendado komenciĝis en longa 8 vica grupo kaj tio senpaciencigis kaj dolorigis min pro manko de informo pri tio, kiom longe ni devas atendi. Ĵurnalaj helikopteroj flugadas en aero, Kelkaj homoj rezignis atendi. Anoncoj de DJ-polico (policoj, kiuj ordigas kaj gvidas amasiĝintajn homojn por sekureco) el parolilo sur la polica veturilo aŭdiĝas. Ĝi diras kunlaboron pri io, tamen mi ne povis kapti la parton de "io." Bona maniero kaj aplomba sinteno de vizitantoj meritas laŭdon.
Preskaŭ la 13-a horo, fine ni ekpaŝis al Niĵubaŝi-ponto. La movo de procesio haltas ĉiu-foje pleniĝas la placo antaŭ la palaco, kie la Moŝto staras. 40 minutoj da intertempo agorde al apero de la Moŝto, la vicoj moviĝas kaj haltas.
Laŭ la proksimiĝo al la ĉefa pordego, iu penso reviviĝas. Mia patro decidis, "Miaj gefiloj komentu unuan paŝon surmetante la teron antaŭ Imperiestra Palaco." 83 jarojn antaŭe, mia patrino brakumis kaj portis min de mia naskiĝdomo en Ŝibuja al ĉi tie, fronte de la palaco kaj metis min sur la gruzon antaŭ la ĉefa pordego de la ponto Niĵubaŝi, kaj mi faris la unuan paŝon de mia vivo. Tiu foto restas en mia albumo. Hodiaŭa vizito inkludas tiun nostalgion.
Mi antaŭeniras tretante gruzojn. Mi momente streĉis kiam mi iras sub la ĉefa pordego. Palacaj gardistoj en ruĝa, nigra aŭ ora formalaj vestaĵoj, kiuj staras senmove ĉe la enirejo de la ĉefa pordego, vidiĝis kvazaŭ pupoj. Returne transirinte la ponton Niĵubaŝi, la palaco estis tuj antaŭ miaj okuloj. Tiam estis je la 13-a kaj duono. Estis ĝustatempe por la 13-a kaj 50, kiam la Moŝto staros por la kvina fojo sur la balkono. Ĉar fronte de la palaco estis plenplena de jam alvenintoj, mi decidis stari antaŭ unu el la grandaj ekranoj, kiuj staris ambaŭflanke kaj atendis ĝis imperiestraj familianoj aperos.
Kiam la Moŝto aperis sur balkono, oni unuanime svingis la flageton kaj hurais kaj hurais. Se oni ne staris tre antaŭe, oni ne povis vidi la vizaĝon de la Moŝto. La novjara saluto de la Moŝto estis mallonga dum 1, 2 minutoj. Sed mi povis bone aŭdi la aŭtentikan voĉon tra parolilo.
En ĉi tiu tago, vizitantoj estis multaj, do la Moŝto aperis 7 fojojn ŝanĝinte planitan 5 fojon. Ĵurnalo de sekvinta tago raportis, ke vizitintoj estis 154.800.
Cetere mi notas pri grava situacio de necesejo, kiun mi travivis. Mi jam iomete zorgis pri tio post la 13-a horo, bezono urini subite urĝis min post kiam mi eliris el la pordego de Sakaŝita fininte la viziton. Jam 4 horoj sufiĉe pasis ekde kiam mi viciĝis. Kvankam mi nepre vekiĝas unu fojon por iri necesejon dumnokte, mi bone povis elteni pri tio, tiel mi sentis strange. Dumtempa necesejo viciĝis ankaŭ en la placo antaŭ la palaco sed unu fojon mi estis en la vicoj de atendantoj, estas malfacile uzi ilin. Okaze de la vizito, oni devas malmultigi likvaĵon kaj uzi necesejon ĉe la stacio Tokio antaŭ ol viziti palacon.
Mi neatendite trovis, ke pli ol 10 dumtempaj necesejoj estis instalitaj ĉe la rando de placo antaŭ la palaco. Ĉi tiuj necesejoj estas sendube ene de vidkampo de la Moŝto, kiu staras sur la balkono. Antaŭe de la milito, oni ne farus tian fuŝaĵon. Publika necesejo troviĝas ĉe la flanko de la pordego de Sakaŝita, kiu situas sur revenvojo subenirante antaŭ la enirejo de Imperia Domara Agentejo.
Danke al trankvila vintra tago kun bona vetero, kaj la dimensio de homamaso estis ene de prognozo, per mia fizika forto, mi povis fini la publikan viziton al la Imperiestra Palaco, kiu estis la unua kaj ankaŭ supozeble povus esti la lasta, kvanam mi devis elteni dum longa tempo. Mi ankaŭ povis memorfoti kaj estis kontenta.
Mi finfine uzis necesejon ĉe subtera butikcentro de KITTE antaŭ la stacio Tokio, kaj post ripozo en kafejo mi revenis hejmen.
Tuj poste de novjara tago, mi faris grandan entreprenon, kiu bezonis pli ol 7 horojn.