Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Ĉerizarboj en Sanĉome

     Sanĉome(la tria kvartalo) havas pli bonan sonoron ol Iĉĉhome(la unua kvartalo) kaj niĉome(la dua kvartalo), kiam mi voĉe anoncas, tiel mi sentas. Estis filmo nomata "Sunsubiro en Sanĉome." Ankaŭ estis la filmo "sekva Sunsubiro en Sanĉome." "Sanĉome" en la titolo "Ĉerizarboj en Sanĉome" estas el "Masago-sanĉome" de mia adreso.

     Plenuminde por mi, 90 jarulo, estas vigle vivi longe kaj mi deziras daŭrigi nunan staton de inteligenta kaj korpa kapablo. Por tiu celo, mi ne volas fari muskolan trejnadon nek ekzercojn pri fleksebleco, sed mi pensas, ke piedirado estas la plej taŭga por mi kaj mi plenumas piediri 5 mil paŝojn ĉiutage. Mi celas 150 mil paŝojn monate. Mi ĉiam rigardas antaŭon de miaj piedoj por nepre eviti fali stumblante de ŝtono.

     La planita urbo "Kaihin new town(Kaihin-nov-urbo)" naskiĝis sur ĉi tiu terŝtopita regiono, kiu estis finkonstruita en la fino de la 40aj jaroj de Ŝowa(jaroj tuj antaŭ 1975), kaj kiu estis bone dividita en kvartaloj por loĝado, komercado, medicina prizorgado kaj edukado. La loĝejo, kien mi transloĝiĝis 50 jarojn antaŭe, situis sur fronto de la planita urbo. Kaihin-nov-urbo vere abundas je ĉerizarboj. Ili kreskas en tereno de loĝantaroj, lernejoj kaj parkoj. Ĉu la entreprena sekcio de ĉi tiu urbo rekomendis planti ĉerizarbojn por krei novan urbon? Ĉu oni konfidis kreadon de komunumo al ĉerizarboj?

     Rigardante mapon de la regiono Masago detale, mi rimarkis, ke Sanĉome estas la plej malvasta kvartalo el tiuj de najbaroj kaj ĝi nur havas areon malvastan kiel frunton de kato. Ĝi estas oblonga rektangula kvartalo ĉirkaŭita de busa strato norde de Micui-park-manŝon," larĝa strato antaŭe de Tokia Dentala Kolegio, flanka vojo sube de la fervojlinio de Keijo kaj Kanforarba-strato ekde la stacidomo. 30 minuta piedirado sufiĉas por ĉirkaŭiri ĝin.
     Nun estas ĝuste sezono de ĉerizo. Mi devas supren rigardi ĉielon ne ĉiam vidante suben al mia antaŭo de miaj piedoj.

     Mi interesiĝis pri tio, kiom da ĉerizarboj staras en ĉi tiu malvasta mondo nomata Sanĉome. Mi ne povas ne supozi, ke kutime ĉerizarbo intence ne kapti rigardojn de homoj. Neniu povas diri trafe, kie staras ili. Ili kaŝas sin kutime sed en sezono de floro anoncas sin dirante, "Mi estas ĉerizo! Mi estas ĉi tie!" Ekde 5 jarojn antaŭe, kiam KOVIM-19 komenciĝis, mi komencis kalkuli en ties flora sezono, kiom ĉerizarboj staras survoje de ĉiutaga promenado.

     Mapo de ĉerizarbo, kiu mi nombris survoje de promenado, estas sekvaj:

Kamigawa-house 4
Marin-town 10
Micui-parko-manŝion 11
Masago-dua-parko 2
La infangvatejo Tulipo 1
La infanĝardeno Masago Ŝirajuri 0
Kvartalo de apartaj domoj kelkaj
Albio-Court(eksa 4a bazlernejo) 0
UR-Masago-dua-loĝantarro 23
JR-Masago-apartamentaro 0
Park Familia 8
Praud Kemigawahama 0
Supraj estas rezulto de mia esploro.

     Limigante ene de Sanĉome, ĉerizarboj estas maksimume dum 40 kaj 50. Tiu nombro ne estas multaj. Mi estis seniluziigita pro malpli multa nombro ol mi supozis. En fermita elementa lernejo Masago la 4a, multaj ĉerizarboj staris. Sed ellaboranto de apartaj domoj senkore dehakis ilin. Stultulo, kiu dehakas ĉerizarbon, stultulo, kiu ne pritondas prunon.*1

     Tamen rigardante tutan regionon de Masago, multaj fierindaj ĉerizarboj staras.

     Larĝa strato fronte de Tokia Dentala Kolegio en Iĉĉhome, la 4a parko de Masago en Niĉome, la centra parko de Masago en Jonĉome(17), la loĝantaro "Seaside Masago" apud la stacio(pli ol 50), la 1a parko de Masago(43) k.t.p. Ĉe unu el tiuj, kiuj taŭgas por kunsido, ĉirkaŭ tempo, kiam la floroj faras, mi ĝuas flora festo etendante maton 1, 2-foje kun kamaradoj de volontuloj aŭ hobio.

     Nun estas ĝuste sezono de ĉerizo. Mi antaŭĝuas floran feston de nur unu fojo ĉiujare. Tamen ju pli longe mi vivas, des pli multe mi perdas amikojn, kaj mia soleco daŭre kreskas pro tio, ke laŭjare homoj malmultiĝas kaj ŝanĝiĝas membroj.

     Mi finas ĉi tiun eseon aldonante parton de ĉina poemo jene:

'Anstataŭ maljunulo, kiu malĝojas sian blankiĝintan hararon' verkita de 劉希夷,
年々歳々花相似たり 歳々年々人同じからず*2

年          々    歳         々   花      相           似たり       (年年歳歳花相似)
nen       -nen  saj        -saj  hana   ai            -nitari
jaro post jaro jaro post jaro floro   sin           -similas
Ĉiu-jare floroj  malfermas kiel antaŭe,

歳           々    年         々    人      同じ      からず         (歳歳年年人不同)
saj          -saj   nen       -nen hito     onaji   -karazu
jaro  post  jaro jaro post jaro homo  samas <ne
Sed ĉiu-jare ne sama homo rigardas ĝin.

PS: Mia kvar itineroj de promenado;

     Mi havas kvar itinerojn de piedirado, neprecize dirante. Ekirante de mia loĝejo kaj returnas tien tra la altlernejo Kemigawa kaj Rokuĉome de Isobe, tra Jonĉome de Isobe kaj la strato antaŭ Tokia Dentala Kolegio, tra la policofcejo de Ĉibaniŝi kaj tra la centra parko de Masago kaj la stacio Kemigawahama. Mi promenas ŝanĝante la itineron ĉiutage.

Rimarkoj de tradukinto

*1 Stultulo, kiu dehakas ĉerizarbon, stultulo, kiu ne pritondas prunon.

Origine: Stultulo, kiu pritondas ĉerizon, stultulo, kiu ne pritondas prunon.
La aŭtoro deturne uzis japanan proverbon pri prizorgado de arboj.

 

*2 年々歳々花相似たり 歳々年々人同じからず

年年歳歳花相似 歳歳年年人不同

     En la 9a aŭ 10a jarcento, japanaj kleruloj inventis metodon por legi ĉinajn dokumentojn kiel japana lingvo. Antikvaj ĉinaj lingvoj estis skribitaj per nur ideogramoj sed japanoj povas legi ilin kiel japanan lingvon uzante iom da reguloj por ŝanĝi ordojn de literoj.
     Tiel Japanoj konas ĉinajn proprajn nomojn en ideograma formo, tial ni ne povas facile identigi tiujn latinan forman. Ekzemple ni scias la nomon
劉希夷, sed ne povas identigi 'Liu Xiyi' aŭ ties laŭ-Esperantigita esprimo. 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":