Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Du funebraj ceremonioj

松の内明けて二つのお葬式           宏史

                    明けて      二つ      の  お 葬       式                           宏史
Macu-no     -uĉi  akete      hutacu-no  o-sou  -ŝiki                         Hiroŝi
novjarfesto<ene  finiĝinte du            funebr  =ceremonioj           aŭtoro
Tuj post finiĝo de novjara festtagoj, min atendis du funebraj ceremonioj.

     Mi prezentis supran hajkon ĉe februara kunsido de hajko. Kvin kamaradoj ne elektis ĝin kiel plaĉan verkon sed organizinto sola elektis ĝin kaj li donis al mi bonan recenzon, "Tia afero ofte okazas. Oni aplombe priskribas tian socian fazon. Tio estas ja hajko."

     Lastatempe, mi preskaŭ ne havis okazon aliĝi tranoktan funebradon kaj funebran ceremonion, ĉar mi, bonfortune, delonge ne havis ĝin inter parencoj nek gefratoj kaj plue okaze de intimaj konatoj kaj amikoj plejparte oni funebras ene de familio. Mi aliĝis ĝin, post proksimume dek jaroj, kvankam ne estas certa. Mi verkis ĉi tiun hajkon, ĉar malgraŭ supre menciinta situacio, tuj post la komenciĝo de novjaro, sinsekve okazis du fojojn la aferoj, kiuj estas ofte konate, "Estas malbone diri tion dum Novjaro" kaj mi post longe surmetis nigran kravaton. 

     Du funebraj ceremonioj estis en la 7-a kaj la 23-a de januaro. Unu el ili estis koramikino de mia edzino, s-ino A, kiu estis kamaradino de ĥoro ankaŭ por mi. Ŝi havis mirindan sopranan voĉon. Ŝi subite forpasis en banejo de sia hejmo en la 27-a de lasata jarfino. Mi ankaŭ agis kiel reprezentanto de mia edzino, kiu ne povis aliĝi tranoktan funebradon, ĉar ŝi estis en hospitalo.

     La alia estis tiu de edzino de s-ro S, kiu estis kamarado de eseo-rondo en komunuma centro. Mi  konatiĝis kun s-ro S post mia 70-a jaro kaj neatendite intime amikiĝis pere de eseoj. Lia edzino estis en flegistaj instalaĵoj dum ĉirkaŭ jaro kaj forpasis en la 12-a de januaro kaj adiaŭa ceremonio okazis en la 23-a. En ambaŭ ceremonioj, ĉeestintoj estis ĉirkaŭ 20 inkluzive de parencoj. Temas pri adiaŭa ceremonio, okaze de miaj gepatroj, 20, 30 jarojn antaŭe, estis pli ol 50 ĉeestantoj, pro tio ke mi estis ankoraŭ membro de kompanio, pli ol duono da aliĝintoj estis koncernatoj de mia kompanio. Tio ŝajne estis ceremonio por publika fanfarono pli ol por familia funebrado.

     Siatempe, kosto de funebra ceremonio en Japanio estis la plej granda en la mondo. Laŭ statistiko de 2007, averaĝa funebra kosto estis 2.300 mil enoj en Japanio, 440 mil en Usono, 120 mil en Britio kaj 370 mil en Koreio. Tiamaniere, Japanoj elspezis unu ciferon pli grandan koston por funebra ceremonio. (;laŭ esploro de s-ro K)

     Sendube maljuniĝinta socio ŝanĝis formon de funebrado. Influo de KOVIM-19 aldonis pluen la tendencon. Funebrado kiel deveno ŝanĝiĝis tiu kiel individuo. Kaj oni nun vivas tiel longe, ke dum 20, 30 jaroj post kompania vivo, la homaj rilatoj, kiuj naskiĝis en laborado, maldensiĝis kaj situacio de iamaj kamaradoj povas esti ne bonaj korpe aŭ ekonomie. Kaj funebrado de gepatroj nun ofte okazas post emerito de la filo. Kaj superuloj kaj kamaradoj de laborejo fariĝis malofte aliĝi al la funebrado de gepatroj de iamj kamaradoj. Tiamaniere, mi ekpensas, ke familia funebrado estas pli proksime al dezirinda stilo de funebrado.

funebra kunsido     Danke al du funebradojn, kiujn mi spertis ĉi-foje, mi havis ŝancon pensi kiel mian aferon pri tranokta funebrado kaj adiaŭa ceremonio. Mi povas kompreni la eraon de familia funebrado, tamen, ĉu nur mi sentas nekontenta pri la frazo, "Funebradon jam finis ene de familio"?

     Dum fino de lasta jaro kaj novjaro, antaŭuloj de la societo "Kusunoki" sinsekve forpasis. Unu el ili, s-ro K, pri kiu mi jam menciis supre, proponis pli ol 20 jarojn antaŭe, "kunsidon diskuti pri funebra ceremonio." Ni kelkfoje kunsidis por diskuti dezirindan funebradon de Kusunoki-anoj.

     S-ro K jam antaŭvidis, ke funebrado ŝanĝiĝos de publika al individua evento, kiu ĝuste trafis lasttempan stilon. Lia propono estis, ke funebradon plenumu familie kaj la societo Kusunoki poste okazigu "adiaŭan" aŭ "rememoran" kunsidon.

     Post la vivo, oni iras al paradizo kun adiaŭo de intimaj kamaradoj, kiujn ligis tra agado de Kusnoki en K-domo, kiu fariĝis la dua hejmloko. Funebradon estras familiano sed "adiaŭan" aŭ "rememoran" kunsidon estras intimaj amikoj, kiuj kun dankemo kaj respekto por forpasinto, kiu kontribuis volontulan agadon de Kusunoki.

     Aktuale, aferoj ne progresas laŭ ĉi tiu plano, mi ankoraŭ havas deziron, ke ni havu "rememoran kunsidon por forpasinto." Ne necesas funebran ofermonon, sed nur per malmulta aliĝmono, ni havu kunsidon por rememori forpasinton antaŭ ties foto kaj interŝanĝi ĝojan rememoron de ĉiu, tiel mi esperas.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":