Ekster la supozo
La vortoj "ekster la supozo" ŝajnas signifi, "Tio ne estis imagebla." La 21an de marto, 2011, tiu estis la jaro, kiam Granda Tertremo de Orienta Japanio okazis. Mi ricevis korŝiran mesaĝon de d-ro H, kiu estis amiko de altlernejaj tagoj kaj antaŭe estis direktoro de la hospitalo Sendagaja de Tokio elektroenergia kompanio. Tiu kompanio estis lia vivdaŭra laborejo kaj organizo, al kiu li apartenis kaj eĉ faris tiun direktoradon. Li tiel grave rilatis al tiu kompanio, ke lia agonia figuro pro bedaŭro, respondeco kaj sento de malpleneco kiel koncernato des pli dolore transdoniĝis al mi.
Akcidento, kiun oni eĉ unu fojon ne devas okazigi, jam okazis. Ankaŭ mi, kiel unu inĝeniero, kiu fidis sciencon kaj teknologion de Japanio kaj daŭre konfidis ĉion al nacia sincereco, estis trempita de bedaŭra kaj malplena sentoj pro vidaĵo de ruino de teknologio, kiu senreziste disfalis.
Forte batis al mi la kapon la ideo, ke ni, naskiĝinte sur la Tero, ni ĝuas ties gracon sed samtempe ni estas permesate vivi sub kondiĉo, ke ni akceptas kaj obeas ĉiun rezonon de la Tero. Bertrand Russell, filozofo de Brituo, avertis al ni, "Homoj tro arogante proksimiĝas al regiono, kiun nur Dio devas tuŝi, pro evoluo de scienco kaj teknologio, kiu kredigas homojn, ke oni povas manipuli naturon." (Mi legis plurajn liajn verkojn dum mi studis por eniri universitaton kaj studis en universitataj kursoj pri liberaj artoj en ĉirkaŭ 1955 jaroj.)
Ne postlonge de la katastrofo, mi interesate aŭskultis en programero, Novaĵo la 9a de NHK, intervjuon de la novaĵa ankro OOKOŜI al profesoro NOJORI Joŝiharu, kiu estas Nobel-premiito pri Kemio. La intervjuanto demandis al la profesoro, "Kiam oni parolas pri la akcidento de la nuklea centralo, oni uzas la vorton 'ekster la supozo.' Ĉu tio signifas, ke scienco kaj teknologio ne povis postkuri la aferon?" Pri tio la profesoro respondis, "Unue oni devas inter dividi sciencon kaj teknologion."
Li daŭris, "Por esplorantoj de scienco, ofte okazas ekster supozaj aferoj. Oni ankoraŭ tute ne povas sufiĉe kompreni naturajn fenomenojn. Tial tio ofte okazas kaj ripetadas kiel kutima afero, ke ni maltrafas la atenditan aferon."
"Aliflanke, teknologio traktas aferon ene de limo, kiun oni propramane metis, per kiu oni pesas ekvilibron inter profito kaj danĝereco. Ŝajnas, ke oni nomas la limon kiel supozo. Sed tio estas homa afero, do, neniu povas asekuri, ke naturo ne okazigas aferon ekster la limo. En tiu signifo, ekster supozita afero ne estas ne supozebla afero sed tio estas nur afero de ekster supozita limo. Ĉi-foja katastrofo okazis pro tio, ke oni supozis la limon ne valide taksis la grandecon de danĝero."
Do, la dubo, "Ĉu scienco kaj teknologio evoluis laŭ malĝusta vojo?" estas tute alia diskuttemo. Sen evoluo de scienco kaj teknologio, oni ne povis akiri nunan civilizacian vivon de homaro, nek sen ili ni ne povas atendi sekurecon kaj evoluon de nia medio de vivo, nek prospero. Ni devas meti pli severan baron, pli rigoran supozon por la afero malokazenda. Ankaŭ pri la ekonomia postulo, ni devas agnoski la efektive probablan kondiĉon kaj neniel devas ŝovi ilin al oportuna direkto. Surbaze de tiu sinteno, oni devas elekti, kie oni devas meti la limon, kie profito ekvilibras kontraŭ danĝereco.
Laŭ mia nocio, utiligi nuklean energion estas ne natura afero sed kreitaĵo de homa teknologio. Tial, oni devas sufiĉe bone kompreni kiel manipuli tion. Tio ne estas afero de nekonata teknologio. Tial mi kredas, ke oni povas utiligi nuklean energion, se oni prenas sufiĉe detalan mezuron por ke oni povas senerare plenumi manipuladon.
Kiam akcidento okazis, ankaŭ elektra paneo okazas ĉe la centralo, kie ĉiuj manipulado por teni sekurecon apogis sur elektron. La la rezerva generatoro, kiu devis sendi elektron, kiam ĉefa fonto de elektro malŝaltis, estis en la konstruaĵo, kiu troviĝis malpli alta loko de marborda flanko ol ĉefa nuklea generatoro kaj cunamo unue rompis ĝin. Kio estis la 'supozo'. Eble, ankaŭ aliaj sensencaj supozoj ekzistis.
Se oni bezonas tempon por preni kontraŭrimedon, kiam akcidento okazis, oni devas havi la rimedon, kiu povas doni tempon dum horo, tago, eĉ semajno laŭbezone. Kia sensenca supozado kontraŭ katastrofo, ke rezerva aparato estis antaŭ ĉio perdita! Oni nomas tion 'ekster supozo'? Tro absurde! Mi ne povas ne lasi mian buŝon malfermanta.
Nuntempe, oni prizorgas tutmondan varmiĝon. Mi ne volas stari sur la flanko de ĝenerala opinio, kiu tute neas nuklean centralon. Japanio estas lando de tertremo. Tio estas speciala sorto sed oni faru konvinkan 'supozon' pli firmigu tiel, ke oni transiras ŝtonan ponton frape certigante la sekurecon. Nuklea energio, kiu naskis kiel ekstermilo de homaro, estas malbone naskiĝis kaj malbone kreskis. Eĉ paca utiligo de tiu potenco emas naski dubon, precipe al ni Japanoj. Ne nur nuklea energio, ĉiuj teknologio konsistas surbaze de 'supozo'. Laŭ la skalo de influo, kiam akcidento okazis, oni devas ŝovi la limon de supozo al pli severa direkto. Sed mi gravuris en mi, ke ni ne devas uzi la esprimon 'ekster supozo', 'ne imagebla'.
(En aprilo de 2025, mi aldone renovigis eseon, kiun mi verkis en majo de 2013.)