Akceptinte elektokomitatanon pri simbolo de Mihama-kvartalo
Enigmo en gvidreguloj
Mi ne fieras meniciinte mian karieron, sed mi havas sperton, ke 20 jarojn antaŭe, mi estis nomumita kiel "kvartala komitatano pri elektado simbolon" de la kvartalo Miahama. Tiam la kvartalo decidis sian simbolon, kiun oni nun kutimiĝis kaj kiu montras dancantan ondon sur fono de bluo.
Ĝi estis jaro antaŭ jubileo por la 900-a jaro post fondo de la prefektero Chiba, kiun Chibanosuke fariĝis unua ĉefo de Ĉiba klano konstruinte la kastelon de Inohana en la jaro 1126 ĉe Inohana-dai. Naskiĝo de la urbo Chiba estis en la 1-an de janualo, 1921, kiam nuna urba sistemo estis aplikita. Ekde tiam jam pli ol 100 jaroj pasis. Kaj ĝi fariĝis "Granda Urbo kun Esceptoj" en 1992, kaj ĝi estis la 12-a vico en la tuta lando. La urbo Chiba celas fariĝi urbo kun miliona loĝandaro. Divenita loĝantaro de oktobro ĉi-jara estas 987,361 kaj mankas unu paŝon al la celo. Kiam ĝi fariĝis Granda Urbo kun Esceptoj, 6 kvartaloj naskiĝis. Ili estas jenaj 6: Ĉuoo (centro), Hamamigawa (la rivero Hanami),Inage (spiko de rizo), Wakaba (freŝa foliaro), Midori (verdo) kaj Mihama (bela plaĝo). La jaro 2000, kiel memoraĵo de 80-a datreveno post fondiĝo de la urbo, la urbo Chiba planis decidi simbolan markon de la urbo. Oni intencis vaste kolekti desegnaĵon. Periodo de la publika kolektado estis du monatoj dum la 1-a de septembro kaj la 31-a de oktobro. Aliĝantoj ne estis limigita al civitano de Ĉiba sed malfermita al homoj de tuta lando. Civitano de Chiba sendis 115 verkojn kaj aliaj 42, entute 157. Kaj duono el ili estis fare de elementa- kaj mez-lernejanoj.
Elektado de simbolmarko havis procezon: 5 "elektkomitatanoj de la kvartalo" elektas 5 verkojn el kolekitaj desegnaĵoj; poste, "urba elekta komitato" decidas la plej elstaran desegnaĵon. La 5 kvartala komitatano estis gesinjoroj, A, O, W1, W2 kaj mi. Okaze de komitata kunsido, oni sinprezentis sed mi ne notis ilin, tial mi forgesis iliajn karierojn. S-ro O, kiu fariĝis ankaŭ urba komitatano post kvartala elektado, estis ceramika artisto, kiel profesia artisto. La nomo "Elekto komitato" sonas grande, sed ni kunsidis nur unu fojon. Mi aliĝis en nur 3 hora ĉeestado.
Mi ne havas karieron de desegnisto publike, tial mi estis amatoro por la celo elekti desegnaĵon. Mi tamen fariĝis operacia komitatano de la komunuma centro de Masago dum 10 jaroj post miaj 60-aj jaroj, kaj verkis afiŝojn, dokumentojn, ornama desegnaĵo de jarplanaj tabeloj, kiujn la estro de tiu centro daŭre konis kaj rekomendis min kiel elekt-komitatanon.
Mi sendis memrekomendan dokumenton skribinte jene:
“Mi ŝatis pentri bildojn ekde mia elementa lernejano, aliĝis ekspoziciojn kaj akiris premiojn ofte. Kiam mi estis altlernejano, mi interesiĝis en grafika dezajno, kaj kreis verkojn trovinte tempon, kaj post kiam mi fariĝis membro de socio, mi ĉiam portis skizkajeron.
Post kiam jarnomo Heisei komenciĝis (1989), mi estris iun projekton de mia kompanio, kaj komprenis dezajnon de dokumentoj estas tiel grava, same kiel teknika enhavo. Ofica aplikaĵo ĝeneraliĝis kaj mi enmetis penon kaj eltrovis dezajnon por teknika kaj reklama dokumentoj. Mi provis diversmaniere kiel hobiisto, sed mi ne studis tion profesie, tial ĉi-foje, mi volas aliĝi kiel unu civitano."
La instrukcio en la enkonduko estis elektu de la vidpunkto el imago de "urbo de estonta internacia komerca urbo, ekspoziciejo Makuhari, inteligentita konstruaĵo, aro da altaj hotejoj, centra funkcio por internacia kumunikado, marbordo de artefarita plaĝo." Kaj postan unu horon, ni elektis 6 kandidatajn desegnaĵojn.
Dum du monatoj post tiam, urba komitato elektis unu kaj decidis ĝin kiel simbolmarkon de la kvartalo Mihama. Ĉi tiu okazaĵo estis malgranda sed granda rememoro por mi. Kiam ni elektis la simbolon, la nomo de verkistoj estis kaŝitaj sed por skribi ĉi tiun eseon, mi esploris kaj sciis, ke la simbolo estis fare de s-ro K, kiu loĝas en la urbo Kumamoto en la gubernio Kumamoto.