Hirundo en stacidomo de Kemigawahama
Mi intencas piediri por kompensi ne sufiĉan korpan agadon kaj nun mi celas paŝi 15 mil paŝojn tage, se ne pluvas. Centro estante mia domo, mi paŝas malpli ol horon ekde la 3a posttagmeze, malsamajn itinerojn ĉiutage. Survoje, mi serĉas temon de eseoj, desegnas kion ajn renkontita kaj allogas min, ene de 15 minutoj, sur skizblokon, kiun mi kaŝe portas en la poŝo. Ili estas aŭ pejzaĝo de stratangulo, floro sur flanko de vojo, foje ŝildo de vendejo aŭ kovrila desegnaĵo de kloaka aperturo. La fino de itinero de piediro estas ofte la stacidomo de Kemigawahama.
En la lasta triono de Aprilo, mi rimarkis, ke ankaŭ ĉi-jare, hirundo nestis ĉe profunda malvasta loko ene de norda enirejo de la stacidomo de Kemigawahama. Tie estis tia loko, kia oni pensus, ĉu aliaj ebloj ne estis. La nesto ne estis nova. Tio troviĝis tie jam delonge. Laŭ mia memoro, kvankamo ne certa, mi pensas ĝi estis tie jam ekde antaŭ 10 jaroj. Hirundoj foje konstruas novan neston sed ripete uzas malnovan. Renoviĝo ŝajnas ofta se tio necesas.
Hirundo ofte venas al Japanio por kreskigi idojn dum printempo kaj aŭtuno. Mi aŭdis, ke ĝi flugas trans 3, 4 mil kilometrojn el Filipino, Tajvano kaj Borneo. Hirundo kutimiĝas kunvivi kun homoj kaj ne timas ilin. Ŝajnas, ke ĝi eĉ rigardas homojn, kiuj gardas ĝin de aliaj malamikoj. Ĝi havas amikan rilaton kun homoj. Ĝi ne nestas en fora loko de homoj sed en centro de la urbo, ekzemple en arkada strato en komerca kvartalo, en subtegmenta spaco de loĝejo, kaj okaze de kampara kultivisto, ĝi eĉ nestas super terplanka spaco ene de domo. Mi ne scias, ĉu samaj hirundoj venas ĉiujare sed jam konstruita nesto estas ripete uzata.
Hirundo kreskigas idojn dufoje inter printempo kaj somero. Okaze de la stacio Kemigawahama, La unua periodo estas inter Aprilo kaj Majo, kaj la dua estas en Julio. Mi ne scias ambaŭ fojoj estas fare de samaj gepatroj aŭ ne. Iu diras, ke la birdo ne kreskigas idojn du fojon en la sama nest.
Ĝi kovas ovojn du semajnojn kaj post eloviĝo, idoj forlasas la neston jam 20 tagojn poste. Kiel rapide birdoj maturiĝas! Nun hirundidoj ĝoje flugadas super la placo antaŭe de la stacio ĵus lerninte kiel flugi. Kiam ili lernis kapti manĝaĵon mem, ili forlasos la neston kun iliaj gepatroj. Estas strange, ke la nesto estas por kreskigi idojn sed ne por dormi. Oni nomas tiujn migrantaj birdoj, kiuj movas norden kaj suden serĉante lokon por reproduktiĝi. Someraj birdoj venas en somero al Japanio. Vintraj birdoj venas en vintro al Japanio. Mi komprenis, kial vintraj birdoj venas al Japanio por akiri manĝaĵon de Siberio severe malvarma, sed mi ne komprenis, kial someraj birdoj venas.
En enka*1 nomata "Etto cubame(hirundo, kiu restadas tra vintro)" estis kantata pri hirundo, kiu restas dum vintro en Japanio, sed kutime ili pasigas vintron en suda lando. Kial hirundo, kiu loĝas en varma, ne varmega suda lando, venas al Japanujo por kreskigi idojn? Kial ili ne faras tion en suda lando? Mi ekpensis, ke hirundo devenas de Japanio kaj vizitas sudan landon dum vintro por eviti malvarmon.
Laŭ reta informo, la kialo, kial hirundo vizitas Japanio, estas pro manĝaĵo. Ili manĝas ĉefe flugantajn insektojn. En suda lando abundas je konkurantaj birdoj, kaj sekve mankas sufiĉa kvanto da insekto por maturigi idojn. Do, ĉu maljuna hirundo, kiu ne kreskigas idojn, ne venas al Japanio? Japana somero abundas je flugantaj insektoj kaj ne mankas manĝon por kreskantaj hirundoj. Certe, ĉirkaŭ nesto kaj rekte malsupre kuŝas multaj senvivaj insektoj, kiujn idoj maltrafis manĝi.
Ĉu samaj hirundoj venos al la sama nesto ankaŭ sekva jaro? Aŭ ĉu generacio de idoj, rememorinte naskiĝlokon, venos? Ĉiu estaĵo, malgraŭ havante tiun malgrandan cerbon, vivas ĉiutage heredante sian specon per propra kono.
Rimarkoj de tradukinto:
Enka-o estas unu el stiloj de japanan popularaj kantoj. Tio naskiĝis en 1920 aj jaroj. Enka estis konpozia ĉefe per 5 gamoj kaj melodioj estas ŝatataj de Japanoj.
Multaj el ili kantas pri emocia enhavo kaj ofte tro kliŝa. Eble pro tio, ŝatantoj de enka-o tre klare divigitaj de aliaj ĝenroj.