Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Mia vivo naŭdekojn da jaroj/ ŝanĝiĝo de necesejo

     Pasintan tagon, en necesejo de impona japanstila restracio, mi intencis purigi ujon post kiam mi faris necesaĵon, akvo ne fluis malgraŭ, ke mi manipulis telekontrolilon. Ne troviĝis anso por tio. Ekstere, mi sentis iun atendanta mian eliĝon. Mi provis tion kaj ĉi tion, kun malvarma ŝvito sur mia frunto, ĉar mi ne povis vakui tie sen plenumi ĝin. Temis pri lastatempa telekontrolila necesejo. 
     Mi perdas mian aplombon, kiam mi renkontas necesejon pli novstilan ol tiu de mia propra domo. Post multaj konfuzitaj provoj, mi finfine povis fluigi akvon.

     Mia rememoro pri necesejo komenciĝas, eble, post kiam mi fariĝis iri al necesejo mem. En la 10-a jaro de Ŝowa (1935), mi naskiĝis en Ŝibuja sed translokiĝis al Nozawa en la kvartalo Setagaja antaŭ ol mi estis 2 jara. Tie mi loĝis ĝis mia maturiĝo kaj geedziĝo. Ni luis domon. Unuetaĝa vulgara domo kun okcidentostila ĉambro kaj tri japanstilaj. 

     Tiutempe, oni nomis rekte fekejon pri necesejo. Tie nepre estis urinejo por viro kaj pli profunde malantaŭ pordo, fekejo troviĝis. Urinejo estis tro alta por infano, do en mia domo estis ŝtupeto. Ujo de fekejo estis japanstila per nuna nomo. Estis nur truo kaj ĉirkaŭ metron sube estis fekpoto, kiam mi fekis, la aĵo liberfalis kaj foje resaltaĵo revenis. Mia patro diris ĝin "interŝanĝon."

     Kompreneble tio ne estis akvofluiga metodo. Tio estis ĉerpa metodo. Temis pri tiu metodo. Mi ne sciis kiel ofta ĉerpado estis farita, eble fojo monate? Kiel "malpuraĵiston" ni nomis la kultiviston, kiu venis kun bovtirita ĉaro, kiu ŝarĝis ĉirkaŭ 20 sterkobarelojn. Tio estis ofta vidindaĵo de la strato laŭ Tamagawa-rivero en la kvartalo Setagaja. 

     Mia patrino transdonis "ĉerpbileton" al kultivisto. Ĉu la bileto estis por unu barelo? Kultivisto ĉerpis fekaĵon kaj urinon per longtenila ĉerpilo tra ĉerptruo en la barelojn kaj li surŝultrigis po du barelojn per ekvilibra bastono kaj lerte portis ilin. Oni uzis ĉerpintan fekaĵon kaj urinon kiel sterkon tiutempe. Ili ne tuj disŝutis kolektitan fekaĵon kaj urinon en la kampon, sed ili provizas ĝin en la granda ujo en la kampo kaj fermentis ĝin. Oni ne forĵetis eĉ fekaĵon nek urinon. Estis bona reciklado. Mi ofte aŭdis, ke infano falis en la provizejon. Tiu estis ĉi tiu sterkejo. Tia pejzaĝo estis tute natura ankaŭ en Setagaja tiutempa. 

     En ĉirkaŭ la 30a jaro de Ŝowa (ĉ. 1955), necesejo de mia domo ankoraŭ havis ĉerpan metodon sed siatempe jam kultivistoj ne venis kolekti el ĝi. Ili anstataŭis per suĉkamiono de Tokia Metropola Purigada Agentejo. Ginko-folia emblemo de Tokio estis aldonita al la kamiono, tial tiu emblemo ŝajnis kvazaŭ simbolo de suĉkamiono.

     Tuj ekstere de necesejo, troviĝis lavejo. Ĉe domo de iom riĉulo uzis akvokranon sed ĉe mi, tio estis simpla emajla poto, kiu pendis sub elpendaĵo de la domo kaj oni povis lavi la manojn levpuŝante bastoneton sub la poto.
Cetere, dum la milito, mankis neceseja papero, kaj ni uzis tranĉitajn ĵurnalpaperojn. Nur nepre ne uzu folipecon, sur kiu foto de imperiestro estis presita. Miaj gepatroj atentis tion. Ĝis ĉirkaŭ meze de 30-aj jaroj de Ŝowa (ĝis ĉ. 1960), kiujn oni nomis "epokon de ĉerpmetodo." Sed mi memoras, ke troviĝis necesejo de akvopuriga metodo en instalaĵo, kiujn multaj homoj uzis, kiel konstruaĵo, grandmagazenoj, kompanio kaj lernejo. Kiam mi estis mezlernejano (ĉirkaŭ la 26a jaro de Ŝowa [1951]) kaj vizitis Tokian Instituton de Teknologio en Ookajama por ricevi somerajn kursojn, la necesejo estis akvopuriga metodo kaj la fekejo havis eĉ okcidentstilan ujon. Mi miris pri la unuan renkontiĝon de tiu okcidentstila ujo.

     Aliflanke, ekde pli-malpli la 30a jaro de Ŝowa (1955), tiel nomata "danĉi"(aro-ejo), kiun salajruloj adoris akiri, sinsekve aperis ene de Tokio kaj ties antaŭ-urboj. Ili havis necesejon de akvopuriga metodo. Ŝajnas, ke kloaka sistemo rapide establiĝis.

     Ni geedziĝis en la 38a jaro de Ŝowa(1963). Ni komencis vivon ĉe privata apartamentaro, la situacio pri necesejo estis similaj. Ni provis akiri apartamenton ĉe "danĉi," kiun ni adoris, dek kelkaj jarojn kiam ili anoncis akcepti luantojn sed ĉiufoje perdis la loterion. Do mi ne memoras, ke nia necesejo boniĝis. Dume mi estis dependigita al ISHIBRAS (Ishikawajima-Harima Brazila Ŝipkonstruejo) en la 41-a jaro de Ŝowa (1966), kaj prenis la postenon en Rio-de-ĵanejro.

     La loĝejo en Rio-de-ĵanejro estis la kvartalo de Flamengo proksime al konata turisma urbo Kopacabana. Tio estis altranga apartamento kun 3LDK (tri ĉambro kaj manĝoĉambro kun kuirejo). Necesejo estis kune kun banejo, kies planko kaj muroj estis plene tegita de kaheloj. Necesejo estis el ceramiko. Kompreneble, ĝi estis okcidentstila. Urinejo ne troviĝis sed ekipis bideo anstataŭe. Siatempe, rigardante de Japanio, Brazilo estis nomata subevoluinta lando aŭ evoluanta lando, sed la neceseja stato estis multe pli evoluinta ol nia lando. Kompreneble, for de urbo, Brazilo havis pli nebonan necesejon ol Japanio.

     Mi revenis hejmlanden en la fino de la 40-aj jaroj de Ŝowa (proksimume 1965) post 8 jarojn da eleganta vivo kun okcidentstila necesejo, vivnivelo de Japanio tute ŝanĝiĝis danke al mirinde rapida evoluo de ekonomio. Socio aŭ kompanio kuraĝigis homojn, ke oni havu propran domon. Tio ŝanĝis epokon tiel, ke ankaŭ salajruloj loĝi en unuopa domo aŭ altranga domo de apartamentaro. Necesejo ankaŭ tiel estis kiel antaŭe. Nuntempe, necesejo kutime montras akvopuriga kaj okcidentstila. 

     Vivstilo ŝanĝiĝis al okcidenta kaj novaj domoj ne havas urinejon. Cetere, en Rejwa-epoko (ekde 2019), mi aŭdis, ke hejmoj multiĝas, kie ankaŭ viro pisas sidante. La tempoj ŝanĝiĝas. Koncerne necesejon, vira-virina afero estis jam pasintaĵo.

     En Heisei-epoko (ekde 1989), Japanoj, kiuj ŝatas kompletan puraĵon, inventis kaj evoluis necesejsidilo nomata "washlet", kiu havas akvoŝprucan purigilon. Pro tiu konveneco, ĝi eksplode ĝeneraliĝis. Ankaŭ ĉe mia domo, ni instalis ĝin ĉirkaŭ 30 jarojn antaŭe. Tio ege helpis min, kiu estis "ĵi-nuŝi*1."

     Funkcio de tiu "washlet" evoluas senĉese. Se oni staras antaŭ tiu sidilo, la kovrilo aŭtomate leviĝas. Post oni finis necesaĵon, akvo fluas aŭtomate. La sidloko varmiĝas samtemperature de nia haŭto. Nokte, ĝi faras sin ŝparema stato de elektran energio. Okaze de publika necesejo, ĝi ekipas sonŝirmilo "oto-hime*2 ."

     Laste, mi konsultis en interreto, kiom da homoj uzas ĝeneralan akvofluigan sestemon. Kaj mi surprizis. Penetra indico de kloaka sistemo por loĝantaro estas 98 procentoj en Tokio, kiel mi atendis, sed tutlanda averaĝo estis ĉirkaŭ 60 procentoj. Kompreneble, en lokaj areoj kun malmultaj homoj, oni ne povas facile instali kloakan sistemon. (Tio ne signifas, ĉu neceseja sidilo estas akvofluiga tipo aŭ ne.) 

PS

     Post mi verkis ĉi tiun eseon, mi koincide trovis unu libron el serio 'ŝinĉo-ŝinŝo' (novstila libro de eldonejo Ŝinĉo), "Kien iras fekaĵo?"(aŭtoroj:KODATE Kazunori kaj NIŜIKAWA Kijoŝi). Mi tuj aĉetis kaj tralegis ĝin. Ĝi konvinkis min pri mia memoro, ne malmultaj samaj spertoj, sinsekvo, sume bone agordis kun mia sperto.

Rimarkoj de tradukinto:

*1 ĵi-nuŝi

'ĵi' montras kaj hemoroidojn kaj terenon, 'nuŝi' estas posedanto. 
Ĵi ankaŭ montras terenon, tiam ĵi-nuŝi estas posedanto de tereno, nome, riĉulo.

*2 oto-hime

'Oto' estas sono, 'hime' estas kaŝi. Tial ĉi tie tiu vorto montras, ke tiu necesejo havas sistemo, ke ĝi kaŝas sonon, kiu eligas de la uzanto.

Kaj tiu vorto, se sendepende uzata, oni prenas la signifon jene: 'oto' estas nomo de virino kaj 'hime' estas princino. Kaj Oto-hime estas nomo de princino en populara fabelo 'Uraŝima.'

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":