Mi finfine Infektiĝis je KOVIM-19!
La 5an de julio, mi vizitis la familian doktoron A pro priskribo de deviga medikamento por ĉiu du-monato. Mi daŭre prenas ĉi tiun medikamenton jam 20 jarojn.
Responde al la demando de la doktoro, "Ĉu vi fartas kutime?" mi diris, "Mi havas neniun febron sed persistan tuson kaj ke mia intima amiko sendis mesaĝon du tagojn antaŭe, ke li infektiĝis per koronaviruso." Mi akceptis lian proponon, ke "Nur por sekureco, ĉu mi kontrolu koronvirusan teston por vi?" Mi estis izolita en la rentogenĉambro, kiu tiam ne uzata, kaj li prenis specimenon enmetante kotonan vatbastoneton en mian nazon kaj la rezulto estis pozitiva. "S-ro K, vi estas infektita de KOVIM-19." Surprize, mi ŝokiĝis iomete. Povis esti, la kaŭzo estis mia kutimo, ke mi malŝatis surmeti maskon.
Mi ricevis priskribon de kontraŭvirusa drogo kaj konsilon, ke mi glutu la drogon dum 5 tagoj, ne kontaktu aliulojn kaj dediĉu al resaniĝo. Petinte aĉeton de drogo al mia edzino, mi haste revenis hejmen. Preskribita drogo estis tiu de kontraŭviruso, lagebrio-(molnupiravir-)kapsuloj. Ĝi kostis eĉ 10 mil enojn por 5 tagoj. Ŝajnas, ke ĝi ne estis kovrita de medicina asekuro. Estis dirite, ke kontraŭvirusa medikamento efikas per senprokrasta apliko post la disvolviĝo.
Post tio, postulo de la familianoj: surmetu maskon ĉiam eĉ en domo, izolu min de familianoj, manĝu en mia ĉambro, ne iru eksteren senbezone. Mi ne povis plenumi ilin 100 procentojn, sed, almenaŭ laŭ formo, komenciĝis mia izolita aparta vivo.
Mia dua filo, kiu kunloĝas kun ni kaj havas laboron, timis foreston de kompanio pro infektiĝo. Do li kontrolis sin per "ĝenerala SARS-koronavirusa antigena ilaro," kiun li antaŭe aĉetis kaj certigis sin negativa. Ĉu li jam havis virusan antikorpon pro juneco kaj ĉiutaga naveda trajna irado? Li almenaŭ ne montris disvolviĝon de malsano.
Aliflanke, mia edzino ne havis la simptomojn sed rezulto de testo estis pozitiva. Ŝi havis febron post 3 tagoj. Ŝi ricevis teston ĉe A kliniko, farigis formale infektito de KOVIM-19 kaj prenis saman kontraŭvirusan kapsulon kaj komplete ripozis en lito hejme. Mi, kiel enkondukinto de koronviruso en hejmon, estis daŭre riproĉita, indignita, kaj kaj malpaciĝis inter ni. (Tamen, tia estis ne malofta ĉe ni.)
Mi ne havis febron, preskaŭ ne sentis simptomojn de KOVIM-19 kaj finis 5-tagan enfermitan vivon
Sur matena ĵurnalo de Jomiuri, ĉiu-sabate raportas ĉiusemajnan nombron de KOVIM-19-infektitoj, kiujn Ministerio pri Sano, Laboro kaj Socia Bonfarto kolektis el 3 mil medicinaj institucioj en tuta lando. Laŭ tiu artikolo, La nombro turniĝis en altiĝon en julio, kaj aparte nia gubernio Ĉiba venis en dua loko sekvante de Okinawa. (Nun, ankaŭ en aŭgusto, la nombro multiĝis al 7,8 kaj gajnis 7an lokon en la lando.) Danke al eĉ 6-fojajn vakciniĝojn senpagajn, mi ĝis nun ne infektiĝis. Tamen ĉu pro tiu efiko jam malfortiĝis aŭ pro nova mutacia viruso nomata "Nimbo" havas pli fortan disvastiĝemon? Ju pli la tempo pasis post vakciniĝo, eble, des pli iĝis riskon infektiĝi.
"Maljunuloj! Kvankam la simptomoj estas ne forta, konsilu kuraciston frue kaj evitu severiĝon!" oni tiel alvokas.