Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pri Radio-ekzercado

     Matena radio-ekzercado de nia domo daŭras jam deko da jaroj. Por someraj ferioj de geknaboj, en la 27-a jaro de Heisei (2015),  s-ro I proponis komenci radio-ekzercadon. Mi konsentis kaj partoprenis ĝin. Tiu projekto neatendite prosperis pro tio, ke multaj geknaboj aliĝis ĝin, ĉar tiutempe jam malaperis radio-ekzerca kolektiĝo de lernejoj. Plenkreskulo, kiuj kune iniciatis la eventon, deziris daŭrigi ĝin ankaŭ post la someraj ferioj de geknaboj. Tial ni okazigis la eventon ĝis la fino de novembro. Sekvintan jaron aŭ pli poste, loĝantoj esperis ekzerci tra jaro krom vintro kaj tio fiksiĝis kiel trajara evento de nia apartamentaro. Mi partoprenas ĝin nur dum periodo de someraj ferioj de geknaboj pro nostalgio. 

     Promenante frumatene, mi trovas ariĝintajn homojn por ekzerci kun radio- elsendo de NHK je la 6-a kaj duono, en ĉi tiu regiono, ĉe verd-parko kaj plaĝo de la rivero de Kemigawa tra tuta jaro. Mi aŭdas agrable "kanton de radio-ekzercado." Ĉi tiuj scenoj estas ne maloftaj.

     Mi rememoris, kia estis mia sperto pri radio-ekzercado? Mi obtuze memoras radio-ekzercado dum someraj ferioj. Mi iris al lernejo tutan someran ferion por aliĝi al frumatena radio-ekzercado ĝis mi estis la tria klaso de nacia lernejo en 1944. Sed radio-ekzercado ne okazis dum someraj ferioj, post fino de la Dua Mondomilito ĝis mia eliĝo el elementa lernejo. Plue, mi tute ne memoras, mi faris ĝin dum altlernejaj kaj universitataj tagoj. Nur ĉe najbara elementa lernejo, ĝi daŭriĝis dum someraj ferioj, kvankam mia memoro jam ne estas certa. Eble, tiu evento estis heredita de najbara elementa lernejo.

     Tiu radio-ekzercado neatendite fariĝis intima afero, post kiam mi eklaboris en kompanio. Je la 8-a horo, nia laboro komenciĝis per 5-minuta radio-ekzercado en mia laborejo. Ĉi tiu ago estis regulo de la kompanio, kaj la situacio estis sama por oficistoj en ĉefsidejo kaj laborantoj de faktorio kaj loka filioficejo. Se oni malfruiĝis, tiu devis piediri embarasiĝe antaŭ rigardoj de la homoj, kiuj faras radio-ekzercadon.

     Kaj, dum pli ol 7 jaroj, mi laboris en ŝipkonstruejo de komuna etrepreno inter Japanio kaj Brazilo. La regulo komenci laboron per radio-ekzercado estis aplikita ankaŭ ĉi tie. Japandevena entrepreno aplikis japanan regulon eĉ al la kompanio, kaj radio-ekzercado ekspansiis alilanden. 

     Dum pli ol 35 jaroj da mia okupiĝo ĉe kompanio, mi neniam disiĝis de radio-ekzercado. La unua parto de la radio-ekzercado estis tiel glate komponita, ke, de la komenco ĝis la fino, ĉiuj movoj de brakoj kaj kruroj, sinsekvis nature kvazaŭ ĉeneraj vicoj. Rezultis, ke mia korpo mem memoras ĉion kvazaŭ ĝi estus roboto. 

     Aliflanke, mi demandis min mem, kion signifas la kutimo de radio-ekzercado en grupo. Tio heredas la lokan ligon, kiu radikiĝas en japana socio. Oni povas ekzerci hejme sola, tamen oni intence penas iri al ekzercejo malŝparante 5, 10 minutojn da piediro. Oni trovas meriton en tio, ke oni interŝanĝas salutojn kun najbaroj. Tio estas heredaĵo de kunlaborado, kiu delonge radikiĝis en japana socio. Tio estas nostalgie korvarma sceno en vivo por multaĝuloj. Kiel sekvantaj generacioj sentas pri tio? Mi nun sentas tion necerta, ĉu ĉi tiu evento de ariĝinta radio-ekzercado daŭros.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":