Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Volonta redonado de stirpermesilo(la unua)

      La 17an de aprilo en la 31a de Heisei(la jaro 2019). Finfine la tago venis, kiam mi plenumas, kion mi decidis. Tiam estis la tago, kiam mi propravole redonas stirpermesilon, kiun mi ĉiu 3- poste 5-jare renovigis dum 52 jaroj. Mi ricevis poŝtkarton por sciigi renovigon de la permesilo jam duonjaron antaŭe. Lastatempe, estis devigite, ke aĝuloj de pli ol 75 jara ricevu kontrolon de rekona funkcio kaj kurson por grandaĝuloj, pro rapida multiĝo de akcidentoj fare de maljunuloj. Ĉiuj urbaj lernejoj por la kurso estas rezervitaj ĝis postaj kelkaj monatoj pro tio, ke la nombro de kandidatoj subite multiĝis, mi aŭdis, kaj misagordo inter nombro de tiuj kaj kapacito de lernejo. Tial la sciigo estis farita tre frue.

      Mi ricevis tiun kurson du foje antaŭe, kaj mia rezulto estis bonegaj krom malfortiĝo de dinamika vida akreco kaj aŭda kapablo. Sed ĉi-foje mi decidis, ke mi gajnu "atestilon pri veturrekordo" anstataŭ novigi stirpermesilon. La kialo estis, ke efektive mi ne stiris aŭton dum kelkaj jaroj, ke mi forgesis atenti pri biciklon malantaŭan antaŭ ol mi turniĝis maldekstren, ke mi fojfoje pentis poste pri kelke da neatentemaj movoj, kaj ke mi sentis bonfortuna pri mia stirado ne kaŭzis akcidenton ĝis tiam. Plua kialo estis, ke mia aŭda kapablo rapide malfortiĝis. 
     Mi piediris al la centro de stirpermesilo de la stacio Kaihinmakuhari. La strato inter ofickonstruaĵoj al la centro azaleoj plene floris kviete kaj aspektis kvazaŭ tapiŝo. Homoj estis malmultaj en oficeja kvartalo post kiam laborhoroj komenciĝis. Distancis 15 minutojn da piediro la centro de stirpermesilo, kien mi antaŭe iris kelkajn fojojn. En la tereno, ekstere de konstruaĵo, homoj estis ne multaj sed ene multaj homoj estis kiel mi atendis. Laŭ la celo, multaj homoj staris en vicoj antaŭ la trafa giĉeto. Mi decidis, ke mi ne serĉu mian vicon mem sed mi agu laŭ la instruo de gvidanto.

     La 4a giĉeto estis por mia. Tie traktis ankaŭ internacian stirpermesilon. La deĵorantino ĉe la giĉeto emfazis, "Se vi pasas ĉi tiun procezon, vi devas iri al veturlernejo por reakiri permesilon," ŝajne por konfirmi firmecon de intenco de redonanto. Ŝi certigis 2, 3 fojojn la demandon, "Ĉu bone?" Kaj ŝi certigis, ke mi ne venis per aŭto, ĉar revenvojo mi ne havas stirpermesilon. Se mi ne firme decidus, mi ĉesus redonan procezon.
     Travivinte ĉi tiun provon, mi pagis por poŝtimposto, kaj atendis minutojn. Oni vokis min kun aliaj du redonintoj, 10 minutojn post fotado, mi ricevis karton nomata "atestilo pri veturrekordo," kiu estis sama grandeco kun stirpermesilo, kaj unu granda evento por mi finiĝis.

      Ricevinte la karton, mi sentis trankviligita aŭ soleca, ne klare difinebla. Ekstere, voĉo por sango-donado atingis min. Mi rememoris, ke mi respondis ĝin, ĉiu-foje kiam mi renovigis stirpermesilon sed turninte min dorsen kontraŭ la alvoko, mi sidiĝis sur la benko kaj skizis la urbon de aro da turaj konstruaĵoj kiel memora ceremonio de volanta redono de stirpermesilo.
     Oni ĉiu decidas redonadon de stirpermesilo post venko kontraŭ iu speca hezito kaj sento de adiaŭo. Malgraŭ tio, la dokumento de la atestilo estis iom malvarma kaj afereca. Anonco estis jena:

     Ni anoncas, ke via stirpermesilo estis nuligita per apliko de via peto, surbaze de voja trafika leĝo paragrafo 2, 4a de artikolo la 104a.
La 17an de aprilo en la 31a jaro de Hejsei(2019).
Ĉiba Urba Publika Sekreco-komisiono.

     Post iom da tempo, mi trovis mian koron ŝanĝiĝi, ke ĝi gajnis ion novan pli ol perditan aferon.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":