Volonta redonado de stirpermesilo(la dua)
Redoninte stirpermesilon, nun mi rememoras vigle pri la afero, kiam mi akiris ĝin. En Japanio havantoj de stirpermesilo rapide multiĝis en la dua duono de 30aj jaroj de Ŝova(1960-1965), kiam socio de motorizado survojis.
Mi gajnis stirpermesilon, ĉar mi transloĝiĝis al Brazilo laŭ ordono de mia kompanio. Tio estis aprilo de la 41a de Ŝova(1966). Mi akiris stirpermesilon en junio de la 42a de Ŝova(1967) post unu jaro de alveno al Rio. Ĉar tuj post mia alveno tie, miaj superulo kaj antaŭulo admonis min, ke ĝi estas nepre havenda por la vivo tie, mi komencis viziti veturan lernejon ekde ĉirkaŭ 3 monatojn poste de alveno. Tiam mi preskaŭ ne komprenis lingvon tie (la portugalan). Se mi estus en Japanio, mi dubas, ĉu mi intencus havi stirpermesilon, ĉar mi ne estis taŭga por sportoj.
Mia travivo por akiri aŭtan stirpermesilon en Brazilo:
En Brazilo, kvankam nomata stirlernejo por aŭto, ĝi ne havas terenon por ekzerci stiradon malsame kiel en Japanio. Tio estis privataj lecionoj. Mi atendis instruiston ĉe la oficejo, kiu havas ŝildon de stirlernejo en angulo de la urbo.
Tien venas instruisto per aŭto por instruado. Li veturigis min al la loko kun malpli da aŭtoj veturis. Nur post li indikis al mi kiel uzi akcelilon kaj bremson, li subite ordonis "Ek!" kaj ni veturas sur ordinara vojo, kie trafiko estis malmulta. Li instruis por signali turniĝon maldekstren aŭ dekstren per gestoj de brako ekster la fenestro.
Mi rondiris en rapideco de pli malpli 20 kilometrojn hore, du fojojn ĉirkaŭ la 'lagoa'(lago) , kiu havas ĉ. 5 kilometrojn da rondiro, en la urbo. Survoje, mi ekzercas parkadon. La instruisto nomiĝis Santos, kiu lerte laŭdis la lernanton kaj babilema. Ankaŭ survoje, ni ripozas ĉe kafejo kaj babilas kun kafo, per kiu lernanto regalis al li. Mi ekzercis sume ĉirkaŭ 25 horojn, ĉiu-foje po unu horo.
Aliflanke, mi preparis por skriba ekzameno, memorinte parkere regularon, kiu havis ĉirkaŭ 50 paĝojn, kaj kiun tradukis dulingve por mi s-ro M, kiu estas inĝeniero de duageneracia japana brazilano. Ankoraŭ post duona jaro de alveno, mia portugala estis ankoraŭ ne lerta, tamen mi bone trapasis la unuan provon.
Sed mi malsukcesis du fojojn por praktika ekzameno, kaj post la tria provo, finfine mi trapasis, unu jaro post kiam mi eklernis. Nur mi malsukcesis du fojojn, el multaj venintoj en mia kompanio. Poste oni diris, ke la kaŭzo estis, ĉar mi ne subaĉetis la ekzameninton je la okazo.
Antaŭ ĉiu, mia edzino ĝojis nian komenciĝon de vivo kun aŭto en Brazilo. Kun mia akiro de stirpermesilo, mia veturado al la laborejo fariĝis per mia propra aŭto, anstataŭ kunveturado per tiu de la antaŭulo. Je aŭto stirado en Brazilio, oni bezonis ne nur stirpermesilon sed ankaŭ ĉiam kunporti "indificador"-n, kiu signifis identilon, ĉar sur stirpermesilo ne havis sur si foton de vizaĝo.
Mi ĉiam aĉetis Volkswagen de skaraba formo kvarfoje en ses jaroj. La unua estis helverda uzita aŭto kun 1200cc-motoro kaj la lasta estis flava nova aŭto kun 1500cc-motoro. Tial mi ne pensis mian permesilon por la skaraba stirpermesilo sed ne por aŭto.
Ni ofte faris longan veturadon. Ni vizitis Braziljo-n, Sao-Paŭlo-n, Oro-Plato-n, kaj la akvofalo de Iguazu-on, foje mi ĝuis pli ol 1300 kilometrojn da veturadon unudirekte. Akcidenton mi kaŭzis unu fojon, kiam mi koliziis malantaŭon de aŭto, kiu subite haltis pro ruĝa signalo por trafiko.
En la fino de la 48a de Ŝova(1973), je mia reveno al Japanio, mi petis eldonon de internacia stirpermesilon por gajni japanan permesilon al Brazila turisma klubo. Tiun procezon mi faris ĉe la Centro de Stilperesilo ĉe Hutamatagava en Jokohamo, kie mi loĝis unu jaron post reveno. Mi permesis kopii mian permesilon responde al peto de la centro de permesilo, por ke ili volis fari ekzemplon de ŝanĝado de permesilo de Brazilo al Japanio. Mi veturadis tute ne leginte japanan trafikan regularon, mi rememoras.
Ekde tiam 45 jarojn, dum 40 jara kaj mezo de 80 jaraj, mi veturis oftege en 200 kaj 300 kilometraj regionoj kiel 6 gubernioj de Kanto, Jamanaŝi, Nagano kaj Ŝizuoka. En Hokkaido, per luinta aŭto, mi spertis la veturadon, kiu atingis 1500 kilometrojn en 4 tagoj, ĉirkaŭirinte de Kuŝiro tra Akan, Ŝiretoko, Abaŝiri, Teizankei, Hurano kaj Asahikava ĝis la aerohaveno Ĉitose. Mia vivo kun aŭto estis ĝojplena kun mia familio.
Volonta redono de stirpermesilo je la aĝo de 84: ĉu tio estis tro frua aŭ malfrua?; ambaŭ okaze mi havas rezonadon. Sed post nur 3 tagoj de mia redono, trafis min la novaĵo, ke mortiĝis patrinon kun infanon 3 jaran en Ikebukro per aŭto, kiun ne povis regi aŭton 87 jarulo, kiu havis respektindan karieron. Mi bedaŭris la vanecon per trafika akcidento kaj aliaj, ke oni makulas sian reputacion en la lastaj tagoj de vivo. Redono de stirpermesilo. Ĉi tiu povas esti la unua ĉapitro de mia fina noto.