Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Temas pri sankontrolo

     Kiom da jaroj pasis ekde kiam mi komencis ricevi sankontrolon? Asocio pri sanasekuro de mia kompanio faris nian sankotrolon, inkluzive de la familianoj, unu fojon jare dum mi laboris tie. La kompanio povis plenumi tion kvankam ĝi havis 20 mil dungitojn, mi supozas, ĉar ĝi havis multajn kuracistojn en hospitaloj, kiujn nepre havis la fabrikoj, kiu dise troviĝis en tuta lando.
     Mi neniam renkontis seriozan rezulton de perioda sankontrolo dum miaj aktivaj jaroj danke al relative bona farto de mia korpo. Nur γ-GPT(gamma-glutamyltransferase) estis indikita ĉiu-foje, ke ĝi multe superis akcepteblan intervalon. Mi konis la kaŭzon, ke mi ne povis eviti bankedojn kun alkoholaĵo, pro mia okupo. Mi ne havis maloportunon pro la malsana indiko. Temas pri sanstato, mi travivis ĝenerale senprobleme ĝis mia emerito.

     Post emerito, mia sankotrolo transiĝis al perioda sankontrolo fare de la urbo Ĉhiba unu fojon jare. Post mia 70a jaraĝo, mi havis kutiman lokan kuraciston, kiun mi konis okaze de la perioda sankontrolo, kaj dum pli ol 20 jaroj, li intime donis al mi konsilojn, kiu tenis mian farton bone. Indiko de γ-GPT tuj revenis en sana nombro pro maloftiĝo de bankedoj. Sankontrolo estis regula evento ĉiujara por certigi mian bonfarton.

     Mia sankontrolo estas alivorte por tio, ke tio estas por akiri ateston pri "pruvo de mia sano" kaj "nenia problemo."
Tio subite ŝanĝis en la lasta jarfino. 10 tagojn post kiam mi ricevis sankontrolon, mi ricevis la rezulton. Tie estis skribite, "Rezulto de radiografia trako: necesas detala kontrolo, ĉar maldekstra pulmo havas ombron; tio povas esti pulma kancero."

Mi devis pasigi deprimitajn tagojn dum duonmonato inkluzive de fino kaj komenco de la jaro. Mi komprenas, ke mi ricevis sankontrolon por scii frue, se mi havas gravan problemon pri sano sed mia menso reagis al tio tute renverse.

     Mi tiel parolis kvazaŭ mi estis iluminiĝinto, "Jam mi aĝis, do estus ne surprize, ĉu ajna malbono estus trovita, ĉar ni tion serĉas. Mi akceptos tion senhezite." Malgraŭ tio, mi hontas, ke mi ne povis teni trankvilecon pro unu frazo de kontrola raporto.

     Mi havis pezan humoron kaj ne povis fari la sekvan paŝon. Kaj finfine, mi decidis ricevi detalan kontrolon post 3 semajnoj de novjara tago. Kun peza koro, mi ricevis detalan torakan ekzamenon per komputila tomografio. Tamen, tute neatendite, troviĝis neniu simptomo de pulma kancero kaj mi senkulpiĝis. Mia unu monata deprimita humoro heliĝis senspure. Kiel agrable, tiu trankviliĝo estis! Finiĝis unu problemo.
     Sed kuracisto estas kuracisto. Li skribis superfluan(?) rimarkon, ke li rekomendas alian ekzamenon, ĉar sur suba parto de la imago de komputila tomografio, vidiĝas ŝvelinta surrena glando. Kaj sub mia kunsento, li skribis prezentleteron al faka kuracisto de la universitato de Ĉiba. Unu problemo pasis sed alia venis. Post kelka tempo da ĝojo, nova deprimo komenciĝis.

     Refoje nedecidemaj tri semajnoj pasis. En la mezo de februaro, mi vizitis la fakon de "Interna Medicino pri Diabeto, Metabolo kaj Endokrino." Mi portis prezentleteron kaj imagon de komputila tomografio en KD sed mi denove ricevis KT-on pri menciita parto en la universitata hospitalo.


     Rezultis, ke ŝvelado de surrena glando ne troviĝas. Pri rena glando, pri kiu samtempe akirita, la kuracisto klarigos al mi post du semajno. Se oni serĉus difekton, oni trovos ilin senfine. Je unua juĝo, la kuracisto anoncis senproblemon sed mi ne povas lasi ilin senzorge. Ĝojo aŭ malĝojo ĉene daŭras.
     Mi devis agnoski, ke ekde nun, mi devas uzi sekvan devizon, "Sankontrolo estas por trovi nesanan lokon," anstataŭ ĝis nunan kredon, ke sankontrolo estas por akiri ateston de "pruvo de mia sano" kaj "nenia problemo."

     Tio fariĝis peza problemo por mi, ĉu mi daŭre ricevos la urban "specifan sankontrolon" aŭ ne.
     Tio estas kvazaŭ la hezitado de Hamleto. "Esti aŭ ne esti. Tio estas la demando."

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":