Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Aprezinte la ekspozicion de TANAKA Isson

     La 15-an de februaro, 2021, en malfruvespere, unu sinjorino telefonis min: "Pardonu min pro subitaĵo, sed morgaŭ mi planas viziti la ekspozicion de TANAKA Isson, kiu nun okazas ĉe Artmuzeo de la urbo Ĉiba. Ĉu mi rajtas viziti vian domon revenvoje?" La nomo de 'iu sinjorino' estis s-ino M, kiu ludis pianon ĉirkaŭ 10 jarojn por nia "la miksita koruso Mihama." Ĉar ŝi loĝis en Kodaira de Tokio, kie estis malproksime de ĉi tie, ni trovis lokan pianiston kaj anstataŭis ŝin. Tio estis kontakto kun ŝi la unuan fojon post 10 jaroj. Mi respondis, "Volonte, ni bonvenigos vin!"

     Sekvintan tagon malfrua posttagmezo, ŝi vizitis nin. Ni interparolis preskaŭ 2 horojn, temante pri nostalgia rememoro de nia koruso sed la lastan duonon ni ĉefe parolis pri la ekspozicio komencante per poŝtokarto, kiun ŝi aĉetis ĉe muzea vendejo kaj donacis al mi kiel memordonacon.

     Mi tute ne konis la pentriston de japana pentraĵo TANAKA Isson (1946-1977). Laŭ ŝia klarigo, li ne estis akceptita de la mondo dum lia vivo, sed ĉirkaŭ 10 jarojn poste de lia forpaso, laŭ disvastiĝo de lia portreto, lia nomo konatiĝis kaj nun li havas proprajn fanojn.

     Mi citas el antaŭ parolo de Ŝogakukan Bunko "Biografio de TANAKA Isson, la japana Gauguin":
Unu pentristo forpasis en Amami en septembro, 1977, estante neniu apud li. Li restigis amason da altkvalitaj verkoj, kiuj ne estis publikigitaj. Fruvintre de la jaro 1979, du jarojn poste de forpaso, okazis la postmorta ekspozicio en Amami, kaj estis publikigita parton de lia belarta laboro kaj la vivo. Oni estis emociita pro lia grupo da altkvalitaj pentraĵoj, kaj kortuŝita pro lia fiera kaj sincera vivo. Kaj post la okazaĵo lia famo iom post iom disvastiĝis. 

     TANAKA Isson: pentristo de japana pentraĵo; naskiĝis kiel la plej aĝa filo el la 6 gefratoj en la gubernio Toĉigi. Li estis dotita knabo, kiu eĉ akiris peniknomon Beison (bei=rizo, son=vilaĝo).

     Mi aŭdis, ke je lia ekspozicio, kiu okazis en 2010, 10 jarojn antaŭe, ĉe la Artomuzeo de Ĉiba, vizitis tiom da vizitantoj, kiom neniam antaŭe atingis la nombron. Ĉi-foje, la malferma periodo estas de la 25-a de januaro ĝis la 28-a de februaro. Ekscitite de parolo de s-ino M, ankaŭ mi vizitis la artmuzeon en la 24-a de februaro. Ĉar tiam estis meze de koron-virusa pandemio kaj diversaj limigaj kondiĉoj estis aplikitaj, mi antaŭ vidis, ke homoj ne amasiĝos kiel antaŭe kaj mi iris. Ĉe la artmuzeo, kvankam enirnombro estis limigita, mi povis eniri post 20 minutojn da atendado, nur ricevinte netuŝita mezurado de korpotemperaturo. Eniro ne estis tiel malfacila.

     Ĉi-foje ekspoziciiĝis pli ol 130 verkoj. Mi sciis, ke la artmuzeo de la urbo Ĉiba havas konsiderinde multajn verkojn de li. Tio ŝajne koncernas, ke Isson loĝis en Ĉibadera dum pli ol 20 jarojn ekde 1938. Aprezinte verkojn de Isson, mi komrenis, ke lia talento estis aŭtentika. Plaĝo de pandano, Batalkoko, Sep bonŝancaj dioj, ktp.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":