Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Temas pri la artisto TANAKA Isson

     TANAKA Isson montris elstaran talenton pri japana pentraĵo heredinte tiun de sia patro, kiu estis skulptisto kaj ĉirkaŭaj homoj agnoskis lin kiel geniulon.

     Li trapasis la mallarĝan pordegon de Tokia Lernejo de Belartoj (nun: la universitato de Artoj de Tokio) laŭ sia deziro. Lia estonteco estis vaste malfermita kun plena espero.

     Tamen, nur tri monatojn poste, tuberkulozo evoluis kaj li devis elfali por medicina traktado. Kiel granda la malbona sorto, kiel forta ĝi domaĝis lian koron, ili superas imagpovon de aliuloj. Familio TANAKA infektiĝis de tiu malsano, kiu siatempe estis nomata kiel morta malsano. La plej granda tragedio estis, ke li ne povis havi sanigan cirkonstancon. Kaj la plej grava misfortuno estis, ke li estis en tia malsana cirkonstanco. Kvankam familio TANAKA prosperis per gepatroj kaj 6 gefratoj, la familio degelis pro la malsano de tuberkulozo. Li perdis la patrinon kaj tri fratojn sinsekve dum 3 jaroj.

     Aldone, okazis la bato, ke lia memfidinta pentraĵo malsukcesis en Japana Arta Ekspozicio. Taksado pri pentraĵo dependas ankaŭ plaĉo de juĝistoj sed tio estas okazaĵo ene de fermita arta mondo, juĝistoj emas taksi siajn disciplojn pli alte ol aliaj, kaj de la komenco, ne troviĝas absolute justa mezurilo aŭ normo por taksi pentraĵon. Oni povus diri tiel, ke tion kaŭzas obstineco de Isson mem, kiu ne akceptas la realon kaj pensas tiel, ke homoj estas sentaŭgaj, ĉar ili ne taksas lin juste, la mondo ne estas bona, ĉar ĝi ne povas kompreni lin, kaj turnas sin direkten kontraŭ la mondo. Tamen mi ne povas elteni vidante, ke unu talentulo enteriĝas ne agnoskite de ĉirkaŭaj homoj. Misfortuna kaj malgaje lamentanta pentristo. Iuj el dotitaj homoj troviĝas tiel, kiel aperigas sin jam de infantagoj kiel proverbo diras, "Bida melio aromas ekde kiam sia dukoltiledona tempo." Precipe, jena tipo troviĝas, ĉe kiu, la brilo daŭras dum la vivo kaj des pli refanita laŭ la aĝo kaj fine atingas apogeon.

     Aliflanke, iuj pensas, ke la mondo ne taksas sian talenton, tiel sufiĉe, kiel tiu mem taksas ĝin. En tia okazo, plej multo cedas pri tio pensante, "la mond tiel estas," sed aliaj persistas ĝis la fino, ke la mondo estas maljusta ne komprenante sian talenton. TANAKA Isson ŝajnas esti ĝuste la lasta tipo.

     Kiam li sciis volon de la ĉielo*1, nome je la 50-a jaro, Isson forlasis Ĉiba, kie li loĝis dum 20 jaroj. Li transloĝiĝis en la insulon Amami en suda maro. En tiu malriĉa vilaĝo, li perlaboris por ŝpari kaj koncentris sin en japana pentraĵo dum 27 jaroj, kiuj estis ĝuste tiuj tagoj, kiam lia vivo arde flamis plene, mi supozas. Oni taksis, ke doto de Isson eksplodis en Amami. Mi profunde gustumis liajn verkojn, kiuj estis faritaj sur vertikale oblonga kanvaso, kaj mi estis kortuŝita.

     Supre mi notis mian senton, vizitinte kaj aprezinte ekspozicion de Isson, kaj konon, kiun mi akiris leginte biografion pri li.

     En novembro de lasta jaro (2025), kiam 3 jarojn poste de la unua renkontiĝo kun Isson, mi havis ŝancon aprezi ekspozicion de Isson. Ĝi estis titolita kiel "Spuro de ne fleksebla ardo: lumo de Amami, pentraĵo el animo: TANAKA Isson-ekspozicio" (de la 19-an de septembro ĝis la 1-an de decembro). Verkoj ekspoziciita estis pli ol 300. Mi estis plene kontenta spektinte aŭtentikajn verkojn "Blanka floro," "Plaĝo de pandano," "Frusomera maro kaj ruĝa jado."

     Mi akompanis du belelegantajn sinjorinojn S kaj D. Revenvoje, ni ĝuis flaviĝon de ginkoj, kiuj beliĝis en radio de aŭtuna suno ĉe monto de Ueno.
Dankon al du pro ĝojplena tago!

Rimarko de tradukinto:

*1 sciis volon de la ĉielo

Ĝi montras aĝo de 50. Konfuceo diris, kiam li estis 50 jara, li eksciis volon de la ĉielo.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":