Vivo de maljunulo: la unua nekutima sperto
--- Vizitadi jogan klason
Lastjare, la 28-an, kiam jarfino rapide proksimiĝis, s-ino A, kiu estas intima amikino de mia edzino, subite forpasis. Akcidento okazis en banujo de ŝia domo. Temas pri rememoro kun s-ino A: tuj post kiam nia amikiĝo, mi aliĝis al la joga klaso laŭ rekomendo de s-ino A. Nun mi rememoras tion.
Ĉirkaŭ 67 jaraĝa, post kiam mi adiaŭis longan vivon kiel salajrulo, mi ĉeestis ĉe joga klaso. Precize dirite, mi akompanis mian edzinon kaj ŝian amikinon s-ino A. Mi pensis ĝin "jo'ga" sed ŝajnas, ke "joga" estas ĝusta.
Ĉiumarde antaŭtagmeze, mi vizitis jogan klason en la kvartalo "Baytown (bejtaŭn)" en Kaihinmakuhari. Tiutempe la atako kun sarina gaso estis ankoraŭ aktualaĵo, praktiki jogon sentigis al mi iom dubindan atomosferon. Jogaj terminaloj kiel ’Kumpaka' aŭ 'Ŝavasam' estis des pli suspektindaj.
Inter dek kelke da virinoj, unu viro ĉirkaŭ 70 jara miksiĝis. Oni povus diri tiun herezulo. La virinoj ĉeestantaj havas klaran neŝanceleblan celon, "kion ajn por beleco ili farus." Kontraŭe, ĉe mi, kaj celo kaj volo ambaŭ estis iom obskura.
Kial mi faris jogon? Eble post jogo, mi povas dormi bone. Dormeto post jogoekzerco estis agrabla. Ne forigi lacecon per jogo, estas pli taŭge diri, ke mi faras tion por ricevi agrablan lacecon. Jogo similas al streĉaj ekzercoj. Diversajn "pozojn" de jogo mi lernis. Tamen tro diligenta ekzerco kaŭzas longdaŭran doloron al muskloloj kaj artikoj.
Denaske mi havas malmolajn tendenojn kaj neflekseblan korpon, aldone pro manko de ekzercoj mia ventro dikiĝis, pro tio antaŭen fleksanta ekzerco estas des pli malfacila al mi. Ne eblas meti manojn sur planko nur fleksante antaŭen. Tamen, elasteco de la instruistino havante malfruan 60-ajn jarojn, estas mirinda. Ŝajnas, ke ideoj de la instruistino, ŝi donas nomon bestoj al diversaj "pozoj" de jogo. Estas "pozoj" kiel gorilo, flugfiŝo, Mar-lutro, kato, leono, hundo kaj blato. Ĉar tiuj figuroj kaj sintenoj ĝuste taŭgas al ĉiu besto, mi ridegis.
Komencinte per nepura motivo, kaj ne tiel diligenta joga ekzercado kiel mia, kiom longe mi daŭrigos la ekzercadon? Sed kiel la unua okazintaĵo post kiam emerito kaj aliĝis al maljunularo, tio fariĝis nostalgia rememoro.
Kun elkora kondolenco por s-ino A.