Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

 

Pro senfareco... Novembro, 2025

     Pasis 20 jaroj ekde kiam mi komencis stari daŭre sur lerneja strato apude de la urba elementa lernejo de M por gardi geknabojn. Dum unu horo ĉe vojkruco, mi gvatas elementajn, mezajn kaj altajn lernejanojn paŝe kaj bicikle. Kaj mi vidas ankaŭ gepatrojn, kiuj venas lasi siajn infanojn al infanĝardeno kaj homojn, kiuj celas al sia laborejo. Kaj ĉiujare, mi adiaŭas 6 klasajn lernejanojn, kiuj foriras de la lernejo, kaj oni bonvenigas novlernejanojn. Ekde eniro ĝis la foriro, mi rigardadas tiujn 6 jarojn de ĉiu lernejano. Tio estas kapturne rapida kreskado.

     Rigardante knabinon kun tornistro en la 6a klaso, tiu estas jam pli alta ol mi, mi preĝas, ke ŝi havu feliĉan renkontiĝon. Ukraina kaj mongola knabinoj de la 6a klaso diplomiĝos en venonta printempo.

     En Hoĵoki*1, kiun KAMONO Ĉomej*2 verkis, estas dirite, "En iranta rivero, akvofluo ne ĉesas, kaj neniam estas sama akvo. Ŝaŭmo, kiu ŝvebas ĉe stagna loko, kaj malaperante kaj aperante, neniam restas longe. En la mondo, homoj kaj domoj ankaŭ tiel estas." Renkontiĝo kaj adiaŭo kun geknaboj estas kvazaŭ mi rigardas ĉiumatene la pejzaĝon, kiun s-ro KAMONO Ĉomej de 830 jarojn antaŭe priskribis. Pasantoj de tiu vojkruco estas simila al akvofluo de iranta rivero. S-ro SENNO Rikjuu de antaŭ 500 jaroj proponis gravecon de unu solan renkontiĝon en tuta vivo. Ambaŭokaze, ili instruas al ni, ke renkontiĝo de homoj estu sincera, pensante tio povas esti sola ŝanco en la vivo.

     Nombro de infanoj, kiujn mi renkontis ĉiumatene dum 20 jaroj, estas eble kelkdek mil sume. Dek geknaboj havas dek aliajn karakterojn, kaj ili ne estas samaj unu la alian. Tio tre interesas min. Unu ĉiam ridetas kaj alia ne. Unu salutas al mi bonan matenon, alia ne. Ĉiumatene, por eviti esti traktata kiel dubindulon, mi malavare salutas al ili. Sed reagoj estas ankaŭ diversaj kaj kelkaj kredas, ke silentado estas oro. Al geknaboj, kiu venas preskaŭ komenca tempo de leciono, mi kuraĝigas, "Prenu matenmanĝon pli frue." Mi deziras ilian kutimon renoviĝi. Miatempe, en loka lernejo, se ni malfruiĝis, ni devis stari ĉe koridoro kun sitelo plena de akvo pendante. Nun se tia puno estus farita, nepre fariĝus novaĵo tutlanda kaj riproĉoj atakus la punanton.

     Mi kun respekto aŭskultis multajn citaĵojn, lecionojn kaj proverbojn. Tamen tiuj estas nefacile plenumeblaj por mi. Mi maksimume kapablas fari rubkolektadon de la urbo. La origina signifo de la tiu proverbo, "Se unu dio*3 forĵetas vin, alia prenas," estas [Eĉ se iu forlasas vin sed aliflanke iu alia savos vin,] tiel mia elektra vortaro klarigas.

     Temas pri faro de homoj, ĉu ĉi tiu dankinda kaj feliĉa sistemo nun ekzistas? Mi povus diri ne troe, ke la proverbo estas antikva frazo, kiu vivadis ĝis malnova kaj bona epoko de Ŝowa(1926-1989). Mi modulis ĉi tiun proverbon kaj diras, "Se iu forĵetas rubon, alia prenas," kaj dekkelkajn jarojn mi plenumis rubklektadon.

     Imitante poemon de TAKAMURA Kotaro*4 "Dootei"(Itinero), mi diras, "Rubo estas antaŭ mi, rubo ne estas malantaŭ mi. Por ĉi tiu longa itinero..." Mi ne scias kiu de kie faris, ankaŭ ci-matene troviĝas rubaĵoj. Mi revenas ĉirkaŭinte lernejon proksiman al plaĝo de Isobe, survoje neniam mankas rubojn, kiuj iuj forlasis. La ĉielo rigardas vin, ankaŭ la tero. Ĉu ne hontas sin forĵetintaj homoj? Mi, kiel iama hontinda fumanto, reprenas iaman forlasintan honton.

おはようと声をかけても沈黙の悲しからずや そ知らぬ素振り 哲香

おはよう と           声    を  かけて   も       沈黙           の
Ohajo -to           koe-ŭo kakete-mo     ĉinmoku-no 
Bonan-matenon voko-n al       -tamen silentado
Mi alvokis "Bonan matenon" sed alvokinto silentas

悲しから       ず   や   そ知ら    ぬ    素振り         哲香
kanaŝikara-zu -ja   soŝira  -nu  soburi.       Aŭtoro
Malgaja    -ne-ĉu   rimarki-ne  gesto
ĉu ne estas malgaje, vidante ŝajnigon, ke tiu ne rimarkis.

Rimarkoj de tradukinto:

*1 Hoĵoki     *2 KAMONO Ĉomej

"Hoĵoki" estas Japana klasika literaturo verkita de KAMONO Ĉomei(1155-1216). Ĝi priskribas senĉesan, ĉiam ŝanĝantan fazon de homoj, socioj kaj mondo. Tiuj frazoj estas tiel fluaj kaj belaj, ke multaj Japanoj aparte viroj, parkerigas almenaŭ la komencan parton.

*3 dio

Japana koncepto de dio estas tute malsama ol tiu de kristano kaj islamano. Ni tradukis Dion al la sama vorto de niaj dioj, tial konfuziĝis. Ankaŭ en Japanio troviĝas monoteismo sed panteismo estas pli natura por ni.

*4 TAKAMURA Kotaro

TAKAMUMUEA Kotaro(1883-1956) estas japana poeto, skulptisto, utaisto kaj pentristo. Lia poemaroj "Doutei(itinero)" kaj "Ĉeiko-ŝo" estas la plej popularaj. La lasta estas pemoj pri epizodoj dum 30 jaroj kun lia edzino Ĉieko.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":