Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pro senfareco...Jokozuna estas alilandano

     Mi komencis hurai alilandajn sumoistojn pli multe ol japanajn en granda sumoo, kiam mi spektas ĝin en TV-elsendo. Ili okazas en neparaj monatoj*1 sesfoje ĉiujare. Tiu sento vekiĝis, post kiam Takamijama, Koniŝiki, Akebono ktp el Havajo, ekaktivis en altaj rangoj. Ĉar mi zorgis pri ili, kiel ili suferus vivi en medio, kie kaj lingvo kaj kutimo tute deferencas, surmetante nur luktbendon kaj krom tio tute nuda sur sumoa ringo, laŭvorte de nia idiomaĵo "hadaka-ikkan (sole per sia korpo)." Nun naskiĝis multaj sumoistoj alilandanaj kaj estas ĉampionoj de Mongoloj, Usonanoj, Bulgaro, Eestono, Kartvelo kaj Ukraino, kiuj venkis en oficiala sumoperiodo. Aparte el Mongoloj troviĝas pluraj Jokozunaj*2, kiuj havas 30 kelke da ĉampionecoj. En hiramaku*3, ŝajnis, ke Ĉino kaj Koreo ankaŭ estas. Iam aktivis ankaŭ Egiptano kaj Brazilano.

     Kompare kun parolpovo per japanlinvo de aliladanoj en profesia basbalo, sumoistoj mirinde rapide ellernas japanan lingvon. Ili estas trejnata en klare rangita societo, en kiu oni kunloĝas en granda ĉambro, obeas al la sumomajstro kaj mastrino kaj kontaktas nude kun antaŭuloj. Tra turmenta trejnado eĉ de antaŭ matenmanĝo, kiam ili estas ĵetfaligita, kovrita de koto, batita per bastono, ili havus dankemon kaj samtempe havus ĝisostan rankoron, kiu faras alilandajn sumoistojn, kiuj havas nevenkeblan volon. la plej fortajn sumoistojn. Kaj tra tia trejnado, ankaŭ ili gajnos fluan kaj ĝentilan japanlingvon.

     Jam delonge, japanaj fratoj, kiuj ambaŭ promociiĝis ĝis Jokozuna, havis tute malsamajn staturon kaj aspekton reciproke, kaj ne estis intima. Se oni serĉas en JuTubo pri ĉi tiuj fratoj, oni trovos la filmeton, en kiu la kanalposedanto klarigas detale pri ĉi tiuj duonfratoj kun donante veran nomon.

     Oni povas ankaŭ vidi problemon de fiksita matĉo. Oni spektas ĉiujn matĉojn, kiel seriozan, varmegan batalon, kaj ne trovas singnojn de fiksita sumomatĉo, sed fakte, kiam ili estas sur la limo de venko kaj malvenko*4, ili foje aktoras kiel tute seriozan luktadon sen ajna mildigo. Kelkajn jarojn antaŭe, Sumoa Asocio deklaris, ke ili neniam ludas fiksitan matĉon. Ili tamen luktas kalkulante siajn venkitajn matĉojn ĝis la fino de la sumoperiodo, kaj naskiĝas kompaton al samsortanoj, kiuj manĝas saman ĉanko-kuiraĵon*6, kaj luktas ĉe kelkmil lioj*5 for de naskiĝlokoj, eĉ se ili apartenas al aliaj sumooĉambroj. Pro tia kunsento povus okazi ne rimarkebla fiksita matĉo. Eĉ se tiel estus, mi ne riproĉus ilin,  kontraŭe mi ĝuus spekti la matĉon same kiel mi aprezas konatan filmon fare de KUROSAWA Akira.*7

     Iu alilanda sumoisto ĉampioniĝis en Kjuŝua Granda Sumoo-turneo*8. Li eniris Aĵigawa-sumoĉambro veninte al Japanio, kaj komencis lukti sur sumoo-ringo antaŭ 2 jaroj kaj 4 monatoj kaj luktis en 14 sumoo-truneoj. Kiam li promociiĝis al Ĵurjo*9, li ricevis Keŝo-mawaŝi-on*10 kiel donacon de sumoo-klubo de la universitato de Kansai, kiu instigis lin veni al Japanio. Kiu imagis, ke li ĉampioniĝos en la novembra Kjuŝua Granda Sumoo-truneo lastjare, post 2 jaroj kaj duono ekde kiam li apartenis al sumoo-ĉambro. Li estas Aoniŝiki, 24 jara, el Ukrainio. 18 jara knabo rifuzis militservon kontraŭ Rusio, kaj frapis la pordon de sumoo klubo en la universitato Kansai, kaj oni malfermis por li la vojon al Japana Sumoo-Asocio. Estas laŭdinda atingo, ke li ĉampioniĝis en ĉefa sumoo-turneo nur 3 jarojn post komenco.

 

国境を越えて土俵で絡み合い、雌雄を決す反戦を機に     哲香

国境        を   越えて 土俵               で  絡み合い、
kokkyo-wo koete  dohjo          -de karamiai
ŝtatlimo-n   transe sumoringo<sur interplektiĝas
Li venis transe de limo de lia hejmlando kaj fariĝis sumoisto por batali sur sumoo-ringo
雌雄            を  決す      反戦                を    機       に              哲香 
sijuu        -wo kessu  hansen          -wo ki       ni             Tekka
vir-aŭ-ino -n   decidi kontraŭmilito-n   okaze de             Aŭtoro
kaj li decidas kiu estas pli eminenta, kaj kiu agado ekkomencis okaze de kontraŭ millita rifuzo kaj rifuĝo.

Rimarkoj de tradukinto:

*1 nepara monato *8 Kjuŝua Granda Sumoo-turneo

En Japanio, ĉiu monato havas sian nomon sed en moderna vivo, oni uzas simple nomas ilin per orda nombro. Januaro estas simple la 1-a monato, tiel decembro estas la 12-a monato. kaj la ordo nombro estas senpara, tio estas senpara monato. Tial en januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro oficiala sumoo estas plenumita. 

En januaro (unua sumoo), majo (somera sumoo) kaj septempro (aŭtuna sumoo) okazas en Tokio.
En marto (printempa sumoo) okazas en Oosako.

En septembro (Nagoja sumoo) okazas en la urbo Nagojo en Aiĉi.

En novembro (Kjuŝua sumoo) okazas en la urbo Fukuoka en Fukuoka de Kjuŝuu regiono.

Krom tiuj 6 oficiala sumoo, oni okazigas sumoon en diversaj urboj. Do, oni nomas tion "sumoo-turneo."

*2 Jokozuna *3 hiramaku *9 Ĵuryo

Sumoa socio estas severe klasita. Unue ĝi havas ses rangajn kategoriojn.

Tiuj estas Ĵonokuĉi (enkonduka klaso), Ĵonidan (la 2-a malplej alta kategorio), Sandanme (la tria ŝtupo) kaj Makuŝita (sube de publika areo) ne havas fiksitan salajron sed kiam en 6 oficialaj sumoo okazas iom da honoraro estas pagita.

La pagitaj klasoj estas Ĵurjo kaj Makuuĉi aŭ Makunouĉi. Oni nomas luktantojn de ĉi tiuj 2 klasoj, "sumoisto."

Ene de makuuĉi ankaŭ estas dividitaj en rangoj. Tiuj estas Maegaŝira, Komusbi, Sekiwake, Oozeki kaj Jokozuna. Maegaŝira estas la malplej alta rango en makuuĉi kaj ili ne havas rolon do alinomo de tiu rango estas "hiramaku" (senrola lukutanto de makuuĉi). Kaj aliaj rangoj akompanas rolo de rangoj. 4 rangojn nome, Komusubi, Sekiwake, Oozeki kaj Jokozuna, estas nomata 3 roloj. Kial kvar rangoj estas 3 roloj? Mi ne scias.

La nombro de ĉiu rango kaj klaso estas severe fiksita tial rezulto de sumoo estas grava por teni kaj promocii rankongon.

 

*4 venko kaj malvenko

En ĉiu sumoo, la sumoistoj luktas 15 matĉojn. Pli ol 8 venkoj estas la venko de tiu sumoo kaj tenas la rangon aŭ promociiĝas. So oni ne gajnas la rezulton, tio estas malvenko kaj tiu devas malpromocii. Nur jokozuna ne malpromociĝas sed se malvenko daŭras en kelkaj sumooj, tiu devas retiriĝi de sumoo.

*5 lio

Lio estas japana malnova mezurunuo por longo. 1 lio egalas al 3927 metroj, ĉirkaŭ 4 kilometroj. Lio devenas de ĉina longo sed en ĉinio 1 lio estas pli-malpli 500 metroj kaj diferencis laŭepoke.

*6 ĉanko-kuiraĵo

Ĉanko-kuiraĵo estas ĉiutaga manĝo de sumooistoj. Tiu estas varmkuvaj pladoj, kiu enhavas plenplenan nutraĵon kaj sumoistoj rapide peziĝas per tiu manĝaĝo. 

*7 KUROSAWA Akira(1910-1998)

Kurosawa estis estis japana reĝisoro, produktoro, muntisto kaj verkisto de filmoj. 

*10 Keŝo-mawaŝi-o

Pompe ornamita antaŭtuko por sumoisto de pli alta ol Ĵurjo. Sumoisto uzas ĝin okaze de diversaj sumoo-ceremonioj, precipe, okaze de "dohjo-iri," kiu estas ceremonio, kiun faras antaŭ komenciĝo de tiu taga sumoo matĉo.

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":