Pro senfareco... Diplomiĝa ceremonio
Ĉirkaŭ 10 jarojn ekde kiam mi renkontis la familion, kies patro portas siajn geknabojn al infanĝardeno per biciklo. La knabon mi ĉiam vidis de eniro ĝis eliro je elementa lernejo kaj la knabino fariĝis la 4a klasano ĉi-jare. La knabo estis pli alta ol mi kiam li eksiĝis el la lernejo. Strange naskiĝis senkonscia amikema sento kun spontane renkontinta familio en volontula agado.
La 18an de marto, mi partoprenis la diplomiĝan ceremonion de la elementa lernejo M-higaŝi de la urbo Ĉiba. Ĉirkaŭe de la gimnazio, kiu estas ceremonia ejo, kaj ĉe la enirpasejo, floris ĉarmaj violoj en malgrandaj florpotoj, kiujn kreskigis lernantoj de la 1a ĝis la 4a klasanoj, kvazaŭ ankaŭ ili festas la diplomiĝontojn. Ekvojaĝas 89 entute el 3 klasĉambroj. La trionon el tiuj 89 lernantoj, mi renkontis ĉiumatene starante ĉe la kruciĝo apudo la lernejo. Mi festas ilian diplomiĝon sed sentas soleca pri la adiaŭo. Aliflanke, deĵorintaj instruistoj festis diplomiĝon de sian lernantojn kaj rememoris multajn aferojn en lernoĉambro kaj antaŭvidante ilian brilantajn vivmanierojn, sendube havanta arde flamantan koron.
Edukado en lernejo estas nobla sankta afero. Nun, estas serioze, ke malmultiĝas kandidato, kiu celas fariĝi instruisto, pro perfortaj okazaĵoj de lernantoj kaj tro da okupaĵoj. Sed limigite al la kvartalo de Masago, mi ne aŭdis violentaĵon. Ĉi tiu kvartalo estas en tre bona lerneja medio, kvankam laŭ mia ekstera observado tra gvatado de ĉiu mateno.
「東風(コチ) 吹かば匂いおこせよ梅の花」
東風(コチ) 吹かば匂いおこせよ梅の花
Koĉi huka-ba nioi okosejo umeno hana
orienta vento blovas aromon eksendu pruna floro
Kiam orienta vento ekblovas, pruna floro sendu al mi vian aromon, ne forgesu printempon eĉ via mastro ne estas ĉehejme.
Estas bone farite, ke estas 'Orienta vento' la nomo de informilo de la elementa lernejo M-higasi, ĉu tio estis decidita honore de supra fama frazo, mi ne scias. Hodiaŭa diplomiĝa ceremonio de ĉi tiu lernejo estis serena. Laŭ mia vidpunkto, kiu travivis 50 jarojn, el la epoko de Ŝowa(1926-1989), oni ĥore kun solena sento kantis "Aogeba toutoŝi(levante rigardon, vere estas altvalora)" aŭ "Hotaruno hikari(adiaŭo post diligenta lernado)," sed lastatempe, tre malmultaj lernejoj prenas ĉi tiujn kantojn, tiel mi aŭdis.
La kaŭzo povas esti diversaj. "Hotaruno hikari" estas folkloro de skotolando. "Aogeba toutoŝi" naskiĝis en Usono en la 4a jaro de Mejĵi(1871) kaj ĝi havas tekston, kiu riĉe havas malgajan senton pro adiaŭo al amikoj kun etoso de himnoj. En la 17a jaro de Mejĵi(1884), japana Edukministerio registris ĝin kun nova teksto kiel tiun ministerian kanton. La teksto de "Aogebatoutoŝi" ne estis traduko sed OOCUKI Fumihiko, KABE Izuo kaj SATOMI Tadaŝi*1 kunside majstre kreis sub gvato de la ministerio. 140 jarojn poste, neniu atendus, ke ne malmultaj tiaj instruistoj de lernejo aperos, kiaj metos la manojn sur sian lernanton malgraŭ tio, ke tiuj devas esti supren rigardata pro ilia nobleco.
Ĥora kanto "Tabidachi no hini(Je tago de ekvojaĝo)*2" fluis en la ceremonia loko en la 14a transdona ceremonio de diplomiĝa atestilo de la elementa lernejo M-higaŝi.
白い光の中で山並みは萌えて遥かな空の果てまでも君は飛び立つ 限りなく青い空に 心ふるわせ 振り返ることもせず 勇気を翼に込めて希望の風に乗り この広い大空に夢を託して~~~
En la blanka lumo verdiĝas montoj. Vi ekflugas ĝis la fora limo de la ĉielo, vibrante vian koron pro senlime blua ĉielo, ne rigardante malantaŭen, metante kuraĝon en viajn flugilojn kaj kaptante venton de espero apogante la revon sur ĉi tiu vastan ĉielon...
Voĉoj de 89 lernantoj sonoras en la vasta trejnejo kaj etoso de beno por ekvojaĝo pleniĝas. Diplomiĝintoj forte memoros la tagon de hodiaŭo, kiu neniam revenas. Kvankam mi nur vidis ilin preterpasatajn ĉe la kruciĝo apud la lerneja pordego, mi ĝojas, ke trafika akcidento tute ne okazis. Mi preĝas, ke iun tagon laŭro brilos sur viaj kapoj.
麗しき 乙女の姿 おだやかに 豊かな邂逅 あらまほしけり 哲香
麗しき 乙女の 姿 おだやかに
uruŭaŝiki otomeno sugata odajakani
bela knabina figuro milde
Bela knabino milde staras,
豊かな 邂逅 あらまほしけり 哲香
jutakana kajkou aramahoŝikeri Tekka
riĉa renkontiĝo estu-dezirinde aŭtoro
mi deziras, ke feliĉa renkontiĝo vizitu al ŝi.
Rimarkoj de tradukinto:
*1 OOCUKI Fumihiko, KABE Izuo kaj SATOMI Tadaŝi
OOCUKI (1847-1928) estis lingvistiko de japana lingvo, aŭtoro de japana vortaro "Genkaj(maro de vortoj)." Aliaj du estis kunlaboranto verki la kanton.