Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pro senfareco...Enhosplitaliĝo pro KOVIM-19

     Sabate, la 12-an de julio estis la tago, kiam oni trovis min infektita de KOVIM-19 kaj urĝe enhospitaligis min. Kaj sabate la 26-an de julio, mi elhospitaliĝis. Jene, mi priskribas batalon kontraŭ la malsano dum la tagoj en malnanulejo..

     Mi ricevis deklaron, "Vi infektiĝis de KOVIM-19. Tuj enhospitaliĝu" post kontrolo ĉe K-kliniko antaŭ la stacio de Kemgawahama. Mi tuj estis kuŝigita sur portilo de ambulanco kaj veturigita al ie, kie mi ne scias, nur aŭdante la avertsonon de la urĝa aŭto. Mi informiĝis, ke mi alvenis al I-hospitalo, kiu troviĝas najbare de la stacio Inage sur Sobu-linio de JR(Japana relvojo). Post kontrolo ĉe ĉambro sur la unua etaĝo, mi estis izolita en ĉambro por korona infektito. Sub estrado de ĉefkuracisto s-ro K, laŭ la regulo de traktado pri urĝa paciento, staboj glate kaj kviete portis min al la lito por infektito de KOVIM-19. Mia fleganto diris al mi, ke mi ŝanĝu ĉiujn vestaĵojn per hospitalan. Mi ankaŭ surmetis papervindon. Apud la lito troviĝis poto kiel necesejo. Mi povis manĝi, dormi ka. kaj pro tio manikis al mi korpa uzado.

     Porcezon de akceptado ĉe la hospitalo faris mia filo, kiu alvenis de Tokio. Tiam d-ro K anoncis al li, ke mi povos transiri la riveron de Sanzu*1 por duona probableco. Tion mi aŭdis poste. Komence, aŭ dorme aŭ maldorme, mi ĝemis en mallumo pro halucinoj vidaj kaj aŭdaj, tiel mi memoras. Pisurĝo atakis min ĉiu duhore, kaj mi sukcese iri al necesejo ne malpurigante la vindon. Mi ne uzis poton apude de  mia lito. Post 4 tagoj, mi forlasis halucinan senton kaj poste imagis belan scenon ĉiumatenan, kie geknaboj paŝas survoje al lernejo, kaj altlerenjanoj kaj laborantoj, kiuj hastas tra la vojkruco per biciklo. 

     La manĝoj, matena, taga kaj vespera, estis ne malbonaj sed pro manko de apetito mi ne povis elmanĝi ilin. Post ĉiu manĝo, mi devis trinki fragan gustaĵon nomata 'Enoras likvaĵo por intesto,' kiu konsistas el 7 specaj komponantoj, kiel magnezia klorido, koncentrita laktoproteino, kalia citrato kaj aliaj. Tio estis terure dolĉa kaj mi timis, ke tiu trinkad kaŭzos sukeran diabeton. 10 tagojn mi ankaŭ ricevis inttravejnan guton ĉiu antaŭ- kaj post-tagmeze. 

     Por kompensi malsufiĉan ekzercadon, troviĝis rehabilita programo. Kvarradan ilon, per kiu mi povis paŝi apogante min per kubutoj, mi uzis tri fojojn. Kaj oni instruis ekzercon fleksi kaj etendi krurojn kun pezilo de 5 aŭ 10 kilogramoj ĉe maleoloj. Ĉiuj prizorgoj, dum mi estis en la hospitalo, estis kompatema. La 19-an de Julio, mi translokiĝis en la 6 homan ĉambron. Tutan tagon, mi rigardadis la plafonon kuŝante sur lito, ene de 3 kvadrataj metroj da sekcio dividita de palrozkolora kurteno.

     Tiam interŝanĝo de retmesaĝoj gajigis min. "Kiel vi fartas? Mia filo diris, ke lastatempe ili ne trovas avĉjon, kiu svingas flagon." Ĉi tiu estis la mesaĝo de patro de tiu knabo. Mi anoncis daton de mia elhospitalĝo, kaj ricevis respondon, "Mi atendas vian triumfon!" La troiga vorto "triumfo" ĝojigis min kaj mi sentis, ke tio fruigis mian resaniĝon. 

     Post elhospitaliĝo, mi partoprenis matenan radio-ekzercadon. Kontraŭe al facila saltado de aliuloj, mi travivis malfacilan spiradon. Kiam mi svingis la kapon, la kolo krakis brue.

     Staboj de Inage-hospitalo, mi elkore dankas viajn traktadojn, prizorgojn kaj rehabilitojn.

コロナ禍を稲毛の愛に支えられ 三途の川を渡らずにすむ      哲香
   
コロナ    禍 を    稲毛    の   愛 に支え    られ
   Korona-ka-wo                     Inage-no   -ai-ni sasae    -rare
   KOVIM-19a katastrofo<je, Inage-anaj amo  subtenis-min
Je koronvirusa infektiĝo, staboj de Inage-hospitalo ame subtenis min.

    三途    の  川     を   渡ら    ず に すむ        哲香
    Sanzu-no kawa-wo  watara-zu-ni sumu      Tekka
    Sanz        -riveron    transiri-ne     mi-devis  Aŭtoro
Danke al tiu sindono, mi ne devis transiri la Sanzu-riveron. 

Rimarkoj de tradukinto:

*1 la rivero de Sanzu
 La rivero de Sanzu estas limo, kiu dividas mondo de vivanto kaj mortinto. En Japanio, kiam oni grave malsaniĝis, oni diras "vagi bordon de la rivero Sanzu."

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":