Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pro senfareco... forpasis My-friend(Miaj amikoj)

     En la fino de lasta jaro, post mi enpoŝtigis novjaran karton, mi informiĝis pri forpaso de du kamaradoj, kun kiuj mi iam loĝis en dormejo por fraŭloj. S-ro M forpasis en januaro kaj s-ro Y en decembro.

     S-ino Y sciigis al mi forpason per presita karto, "Pro funebro mi evitas novjaran saluton" kaj aldonis priskribon manskribitan, "Y ekdormis por ĉiam pro pulminflamo en la 5-a de decembro. Li piede iris al kliniko kaj ambulanco veturis lin al hospitalo kaj li forpasis semajnon poste. Ni, familianoj, perdis vorton." Kiel mi skribis en septembran eseon lastjare, same kiel li, mi mem veturis al hospitalo per ambulanco. Li forpasis post unu semajno. Ankaŭ okaze de mi, mia ĉefkuracisto anoncis al mia filo, "Travivi aŭ morti ambaŭ duone probabla." Retrorigarde, tio estis danke al strebo de la kuracistoj, ke mi revenis de terura vagado ĉirkaŭ limo de vivo kaj morto. Mi ne povas dormi kun miaj kruroj direktante al I-hospitalo*1 konsiderante helpon, kiun mi ricevis tie. Prenante la inicialojn de forpasintaj amikoj, M kaj Y, mi ĝuste perdis "MY friends (Miajn amikojn)."

     Temas pri s-ro M, mi rememoras la aferon de antaŭ 60 jaroj. "Ni grimpu la monton Tanzawa," tiel proponis li aŭ mi, kaj s-ro M kaj mi grimpis monton Oojama en la montaro Tanzawa. Ni invitis du kamaradinojn de nia kompanio kaj kvarope migris. Tio estis unu paĝo de nia juneco. Mi memoras, ke estis ankoraŭ milda somero en Japanio de Ŝowa-epoko (1926-1989). Devis esti ĝoja monto-irado en Tanzawa, ĉar mi ne memoras ŝvitplenan grimpadon. Mi ankaŭ memoras, ke tio estis kalva monto piediro, ĉar en Tanzawa kreskis nur arbustoj kaj ni ne spertis likantaj radioj de suno el apertaĵo de folioj. Tiutempe kolora foto ankoraŭ ne facile uzebla kaj kutime oni uzis nigroblankan fotografion. Tia malgranda foto eternigis 20 jarajn junecon de kvaropo ĉe la pinto de Oojama. Poste la kvar gejunuloj disiĝis en propra vojo de sia juneco. 

    S-ro M estis gaja kaj plaĉa junulo. Mi neniam vidis koleran sintenon de li. Mi neniam ricevis malagrablan onidiron pri li rilate al virinoj. Ankaŭ de lia edzino, mi ricevis dumfunebran karton. Ĉar mi jam enpoŝtigis novjaran karton*2, mi sendis pardonpetantan karton kaj esprimis mian kondolencon, por rememoro kun li. La sciigo diris, ke li forpasis en januaro havante aĝon de 88 jaroj. Li estis mia koramiko, kun kiu ni havis komunajn tagojn de kaj manĝi kaj dormi sub sama tegmento en fraŭla dormejo en Suginami-kvartalo en Tokio. Poste li translokiĝis al la filio en Osako kaj havis domon en Havena Insulo de Kobe. Mi vizitis lin kelkfoje kaj promenis kune en Havena Insulo sed neniam renkontiĝis kun lia edzino. Li havis etoson, ke li rifuzas la temon pri sia edzino. Ne aŭdace tuŝi ĝin ankaŭ estis esprimo de amikeco, ĉu? Ni babilis nostalgie pri la grimpado sur Tanzawa. Mi ekvojaĝis al la lando de Jomi*3, ne rivelinte lian sekreton, mi supozas. Domaĝe, ke perdo de tia kamarado, kun kiu ni havis nediritan simpation!

     Kun rememoro de s-ro M, akompanas famaj hajkoj de Santoka:

「うしろすがたのしぐれてゆくか」

うしろ         すがた   の  しぐれ て                                      ゆくか
Uŝiro         sugata-no ŝigurete                                    jukuka
Malantaŭa figuro       interrompita-aŭtuna-pluvo-en iradi
Vidiĝas malantaŭa figuro de vojaĝanto, kiu iradas malgraŭ ripetata pluvo kaj interrompo.

 

「分け入っても分け入っても青い山」

分け      入っても     分け     入っても     青い   山
Wake  itte    -mo  wake  itte   -mo  aoi   jama
Trude  eniri  -eĉ   trude  eniri -eĉ   blua monto
Kiel ajn mi eniras en profundan monton, aperas blua monto antaŭ mi.

 

Mi elkore esprimas mian kondolencon al My(miaj)-amikoj (manoj kune en preĝo)

 

それぞれの友の住所は消えるとも記憶は残るドラマティックに 哲香

それぞれ    の  友         の    住所    は   消える         とも
sorezore-no tomo   -no  ĵuuŝo-wa kieru         -tomo
ĉiu               amikoj-de  adreso      malaperas-tamen
Mi nuligas adreson de ĉiu forpasinto el mia adresaro, tamen

記憶     は   残る       ドラマティック に               哲香
kioku-wa nokoru doramatikk    -ni            Tekka
memoro   restas   dramece                         Aŭtoro
ili vigle vivas en mia memoro. 

 

Rimarkoj de tradukinto:

*1 ne povas dormi kun miaj kruroj direktante al I-hospitalo

Ĉi tiu tradicia esprimo signifas, ke la denkemo al la celanto estas tiel granda, kiel mi ne povas esti maldece al tiu eĉ dum mia dormado. 

*2 novjara karto

Interŝanĝo de novjaran karton estas plej facila rimedo por certigi, ke la konatoj ankoraŭ fartas bone. Ĝi komenciĝis kiel kampanjo de japana poŝtoficejo kaj populariĝis kiel granda evento. Ĉar ĝi estis tiel konvena por ligi konatojn viva nur per unufojan poŝtado jare.
Sed lastatempe, tiu evento rapide ŝrumpas pro maljuniĝo de generacio kutimiĝinta al la kutimo. Junuloj emas uzi retmesaĝon. 

*3 la lando de Jomi

La lando de Jomi estas mondo, kien diino Izanami, en japana mito, iris post ŝia morto. Jomi signifas flava akvofonto. Flava estas koloro de tero, akvo fonto troviĝas subtere. Tial la Jomi troviĝas en profunda tero. Kaj samtempe Jomi rialtas al Jami, kiu signifas mallumo.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":