Pro senfareco... Kalejdoskopo Aprila numero, 2024
Mi rememoras scenojn en mia labortagoj de erao Ŝova*1 jam duonjarcenton antaŭe, ke mi havis lozan banalan sintenon en la oficejo. Nun, ĉar komputilo plene furoras, ni ne povas kredi aŭ eleganta aŭ ĝena loko, kiun manlaboro kaj antaŭjuĝo de superulo regis. En torento de rapide kreskanta erao, ni pene "travivis 'nun'-on."
Abako, manturna kalkulilo kun Tigro marko*2 kaj nigra disktelefono*3 digne sidis sur tablo. Oni ne povus imagi tiujn oficejajn ilojn, ĉar lastatempe komputilo povas plenumi ĉiujn tiajn rolojn. La kompanio dungis tajpistojn por japana kaj angla lingvoj kaj ili havis propran ĉambron. En telefonpera ĉambro*4, du perantinoj en uniformo, sidis antaŭ drata interŝanĝa maŝino, surportante aŭdilon. Por komuniki kun eksterlanda kompanio, homoj en komunika fako uzis telekson kaj telegramon. Nuntempe, oni povas plenumi per komputilo ankaŭ tiajn taskojn. Nun oni ne povas kredi tiujn taskojn, kiujn ni faris ĉiutage tiutempe. Du vicoj da tabloj viciĝis vizaĝ-al-vizaĝe. Estis ne streĉita etoso.
Antaŭ kelkaj tagoj, mi spektis en televida programo, kiu elsendis oficejo de iu kompanio. Ĉiu sidas en budo kaj okupita fronte al sia komputilo. Eble, ne ĉiuj oficejo estas tiaj sed la etoso estis tiel streĉita, ke en nia malnova oficejo oni ne povus imagi ĝin.
En nia oficejo, ni eklaboris per babilado. "Inao*5 ĵetas pilkon bone!", "La manaĝero Daimacu*6 estas elstara!" ktp. Trinkante teon, kiun servistino distribuis, ni babilis. Dume, telefonoj eksonas tie kaj tie. Tiel tagoj ekmoviĝis. La koleginon, kiu havis familian nomon Sacuma, ni ŝerce vokis "Stacuma imoko*7!" Nuntempe, tia aĉa ŝerco sendus nin al malliberejo. Kiel fariĝis tiu batatino? Se mi dezirus scii, ne povus revidi ŝin.
Antaŭe, sabato ne estis feria tago. Kvankam nur antaŭtagmeze, ĝi estis labortago. Sed ni, kolegoj kaj mi, ofte prenis ferion en sabato, kaj grimpis montojn. Danke al miaj notoj, mi rememoras la detalajn agojn. Mi ne povas forgesi grimpadojn al Fuĵi-monto, Jarigatake, Jarigatake en Kagoŝima, la montopasejo Daibosacu ktp. Ni grimpis Jarigatake-on dum ora-semajno*8 en la 38a de Ŝova(1963) kun 4 kolegoj de kompanio. Ni pariĝis duope; s-ro H kaj ŝipestro S, s-ro H2 kaj mi. La grupestro H devenis de la gubernio Nagano kaj kutima membro de grimpado. Ŝipestro S tiam laboris surtere. Por grimpi Jarigatake-on kaj Hotaka-on, oni normale eniras de Kamikoĉi*9, sed nia grupestro H elektis enirejon de malantaŭa pasejo en gubernio Gifu. Ni tranoktis ĉe la hotelo Jarigatake-onsen, kiu staras ĉe okcidenta flanko de Jarigatake, kaj sekvamatene, ni grimpis rektan montovojon rekte supren. Ĝi estis monotona vojo, de kie ni nur povis vidi la pinto de Jarigatake.
Estis kortuŝe, ĉirkaŭrigardi de sur la pinto de Jarigatake, la plej belan panoramon, kiu etendiĝas kontraŭ nordaj Alpoj*10. Ni tranoktis ĉe la kabano de la montoŝultro. Sekvan matenon, ni ĝuis panoramon ĉirkaŭ Kamikoĉi, kaj riverencis al ŝtona monumento de la misiisto Weston, kiu disvastigis la ĉarmon de Kamikoĉi dise al la mondo. Poste ni promenis ĉirkaŭ Kamikoĉi kaj la rivero Azusa*11, transiris ponton Kapao*12 kaj revenis hejmen.
La aferoj estis kvazaŭ ĉiutaga kalejdoskopo, kiu tamen neniam revidos.
寒風に 折れず花咲く 水仙はこれが定めと 淡き香りも 哲香
寒 -風 -に 折れ -ず 花 -咲く 水仙 -は
kan -puu -ni ore -zu hana-saku suisen-ŭa
malvarma-vento<kontraŭ venkiĝi<ne flor -floras narciso
これが 定めと 淡き 香り -も 哲香
kore -ga sadameto aŭaki kaori -mo tekko
ĉi-tiu-estas la-sorto malforta aromo-tamen (verkinto)
Narciso, kiu plene floras kontraŭ malvarma vento,
decidiĝas, ke tia estas la sorto, kaj aromas delikate.
Remarkoj de tradukinto:
*1 erao Ŝova
Ŝova estis 1926-1981, kiam la imperiestro Ŝova(Hirohito), kiu daŭris dum 62 jaroj. Heisei sekvas la erao.
*2 manturna kalkulilo kun Tigro marko
Manturna kalkulilo de Tigro estis uzata ne longe sed populara maŝino. Unue metas kelkciferan nombron movante vico da etajn elstaraĵojn, due oni turnas tenilon. Unu fojon turninte horloĝdirekten, la metinta numero estas adiciita sur sin. Kontraŭe turninte subtrahiita. Se la kaleŝa parto de la kalkulilo ŝoviĝas unu klikon maldekstren, la nombro adiciita aŭ subtrahiita fariĝas dekoble.
Tiel la kalkulilo brue plenumas multiplikon aŭ dividon. Kelkaj kompanio vendis la maŝinon. Inter ili, la kalkulilo kun Tigro marko estis la plej populara.
Nigra disktelfono estas aparato por telefoni, kiu havis arkforman aŭdilo kaj parolilo kun spirara ŝnuro kaj ĉefa aparato, kiu havis tenilon de aŭd-parolilon supre kaj fronte de la aparato, granda disko troviĝis kun truo de 0 - 9. Oni metis sian fingron en la truo kaj turnis la diskon ĝis difinita pozicio. La tempo, kiam la disko revenas originan lokon, montris la numero, kiun oni volas indiki. Kaj la aparato estis kutime nigra.
Kompanio havis nur kelkajn reprezentantajn telefonnumerojn. Kaj tiujn telefonojn deĵorantinoj en telefonpera ĉambro ricevas kaj peras al ĝustaj fakoj. Nuntempe, tiuj taskoj interŝanĝa maŝino aŭtomate plenumas. Sed tiutempe, virinoj kun belaj voĉoj faris tiujn taskojn.
Inao estis unu el basbala ĵetisto.
Daimacu estis direktoro de flugpilko. Li gvidis virina teamo de flugpilko kaj fariĝis ĉampiono en 1962 venkinte USSR-teamon. La teamo estis nomata 'Sorĉistinoj de Oriento.'
Sacuma estas manova nomo de la gubernio Kagoŝima. Sacuma-imo estas japana nomo por batato. Tiutempe, multaj virinaj nomoj finis je sono -ko. Tiaj "Sacuma Imoko" signifas batato-virino, kiu estas kampara, ne rafinita virino. Virinioj redetante ŝajnigis sin ne zorgas tian insulton sed eble arde koleregis, mi supozas.
Ora semajno estas semajno de la fino de aprilo ĝis la komenco de majo, kiam en Japanio feriaj tagoj sinsekve venas.
*9 Kamikoĉi *10 nordaj Alpoj *11 la rivero Azusa *12 ponton Kapao
Ĉi tiuj nomoj estas unu el amataj trismejoj en Japanio. Bedaŭrinde, mi ne povas montri konvenan retejon por montri ĝin, ĉi tie estus bona por vidi etoson, kvanam klarigoj estas japanlingve, per fotoj oni povus iom senti la belecon.