Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

 

Pro senfareco... Decembra numero de 2025

     Estis iam onde lavata marbordo la ŝtatvojo la 14-a, kiu kuras sub klifo de hospitalo Nukada. Malprofunda maro longe kaj vaste etendiĝis tie. Oni plenigis la parton de maro per tero ĉerpita el fundo de pli profunda maro kaj faris nunan kvartalon Mihama. Starante ĉe la marbordo antaŭ la altlerenejo Isobe, mi vidas orienten al la direkto de la ŝtatvojo 14. Antaŭ miaj okuloj kuras rekte Marista Strato, kiu ŝajnas havi pli ol 30 metrojn larĝa, al direkto de la policoficejo de Niŝi. Se ne troviĝus dividzono ĉe centro nek trotuaroj kun vicarboj ambaŭflankaj, Cessna aviadilo povus uzi ĝin kiel startlenon. Sur la surfaco, kiun matena suno bruligis, flagras miraĝo aŭ tiel oni nomas "forkuranta akvo."

     Oni ekloĝis en K-domo en aprilo, la 50-a de Ŝowa (1975), kaj la asocio pri administrado de la domo ankaŭ fariĝis la 50-a ĉi-jare. Kiam mi ekloĝis ĉi tie, K-domo staris ĉe la plej fronto de terkreado, kiu evoluis plu antaŭen kaj la marbordo moviĝadis malantaŭen kaj etendiĝis ĵus kreita dezertaspekta tereno, kie ankoraŭ sabreloj vigle dancadis blovate de ventoj kaj atendanta devuton kiel loko de loĝdomoj. La kvartalo de Isobe ankaŭ estis konstruita samtempe.

     Tamen ve, jam oni trovas vakajn domojn tie kaj tie. Oni vendas unu vakan domon dividante en du senĝardenaj domoj. 50 jarojn pasis ekde kreado de ĉi tiu tereno, tuj poste konstruitaj domoj jam sinsekve fariĝis senloĝantaj. Ĉu tio estas fenomeno, kiu simboligas alternon de generacioj? Ĝuste, "Tempo flugas kiel sago!"

     Mi promenadas matene al ĉirkaŭo de la altlerenejo Isobe jam 20 jarojn. Mi amikiĝis kun preterpasantoj, kiujn mi alsalutis, kaj nature, ŝanco multiĝis por konatiĝi. Aparte mi ne povas forgesi pri s-ro Y. Persimono, kamelio, vinarbo kaj oranĝo kunpuŝante kreskis en la ĝardeno de s-ro Y kaj laŭsezone ĝermis, floris kaj fruktis. Tamen post falo de s-ro Y pro malsano, mi trovas la forlasitan ĝardenon trudita de kreskantaj herboj kaj kovrita de velkintaj folioj, kiu de tempo al tempo dancadas. Ah! Se s-ro Y fartus bone!

     Najbara asocio de tiu regiono havis regulon, ke purigi trotuaron ĉe fronto de sia domo, kaj s-ro Y ĉiam forbalais falintajn florojn kaj foliojn antaŭ sia domo. Ĉiuj domoj frontanta al trotuaro, 5 metrojn larĝa, ankaŭ purigis same. S-ro Y kutime atendis min kun persimono en aŭtuno. Mi fariĝis intima kun multaj homoj kvazaŭ geamikoj ekde infantagoj pere de nur interŝanĝo de bonan-matenon kaj iom da survoja konversacio. S-ro N, s-inoj M, K, W, U ktp. Mi ne vidas s-inon M delonge. Post kiam, mi transdonis mian eseon de oktobra numero al s-ro U, li respondis, ke li estis surprizita de la enhavo, ĉar li ĵus revenis el trismo en Ĉinio kaj li spektis terakotan armeno, kiun mi temis en la eseo transdoninta al li.

     Mi konatiĝis kun junulino, kiu forkuras sur bicikloj. Mi demandis, "Kion vi faras?" Ŝi respondis, ke ŝi estas membro de grupo, kiu kolektas alflosaĵojn sur la plaĝo. Mi demandis ankaŭ ŝian nomon. Ŝi respondis, ke ŝi estas Miharu. Mi poemis, " みはるかす遠き山々春霞 “ (miharukasu tooki jamajama harugazumikiam mi rigardas panoramon de forajn montojn, kiuj kuŝas en printempa nebulo). Sed ŝi koleretis dirante, "Ne aldonu 'kasu' (=restaĵo) al mia nomo 'Miharu'." Jam 3 jarojn pasis. F-ino Miharu tute malaperis. Rememorante belulinon simila al 'Liru reveninta de Ŝanhajo', mi emas kanti "♪ Ĉu iu scias, kie estas Liru? Ĉu iu ne scias Liru?♪"

 

みはるかす 富士の高嶺は雪化粧 いまだ静けし マグマ溜まりは 哲香

みはるかす            富士  の    高嶺     は  雪     化粧
miharukasu       fuĵi   no  takane ha juki-geŝoo
vasterigardante Fuĵi<de  takane      neĝe-ŝiminkis

いまだ      静けし     マグマ       溜まりは                哲香
imada    sizukeŝi maguma  damariha            Tekka
ankoraŭ kvieta    maga       kamero               Aŭtoro

Mi rigardas panoramon, en kiu pinto de monto Fuĵi ŝminkas per neĝo. Kvankam la monto estas vulkano, kies kamero de magmo ankoraŭ restas kvieta. 

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":