Pro senfareco... Ruĝa miriko kaj oreandro
En printempo, paŝante sur la strato Maristoj, mi aŭdas ĉirpadon de alaŭdoj. Mi mezuris la tempon, kiom longe la ĉirpado daŭras, ĉar mi zorgis pri tio, ĉiufoje mi aŭdis ĝin. Mi mezuris la tempon de la momento ĝi komencis ĉirpi ekleviĝante de la herbaro. Post 6 minutoj, ankoraŭ ĉirpadis. Post 7 minutoj ne ĉesis ĉirpadon sed falis en la herbaro, ĉu pro nespireble plu aŭ ne, mi ne scias. Ĉu tiu ĉirpado estas por voki partneron aŭ ĝi ludas dramon similan al "Kio estas via nomo?*1" en la mondo de alaŭdo kiel rolo de "Maĉiko kaj Haruki.*2" Vere drameca ĉirpado!
Ĉi tiu vaka tereno estis antaŭe por la elementa lernejo Isobe. Apuda elektro fosto montras adreson de la loko, ke tie estas 1-23 Isobe. Dum printempo kaj frua somero, ili tiel vigle ĉirpadas. Do najbaraj loĝantoj tute ne povas ĝui matenan dormeton por ricevi agrablan vekiĝon. Cetere, sunleviĝo en la gubernio Ĉiba estas je la 4-a kaj 25 minutoj. Ĉirpado de birdoj komencas pli frue ol sunleviĝo. Kiam aŭgusto venis, jam idoj maturiĝis kaj ĉiuj ekvojaĝis, do la ĉirpado ne okazas.
Kiam oni ekloĝis en nia loĝantaro, la terŝtopado de la Isobe-regiono ankoraŭ ne finiĝis. Sed post duonjarcento, jam mi vidas vakajn domojn tie kaj tie. La aspekto de la urbo tiel rapide ŝanĝas. S-ron Y, kiu ĉiujare donis al mi persimonojn preninte de la arbo en sia ĝardeno, mi ne vidas lastaj kelkaj jaroj. Ankaŭ ĉi jare, vidante persimonarbon en la ĝardeno de s-ro Y, mi sentas, ke la kanto "La domo sur la deklivo Persimonarbo" de AOKI Koiĉi*3.
"♪ En printempo, floras printempaj floroj, en aŭtuno, fruktas persimono..." Tie estas nur 3 metrojn alta marnivele. Do ni devas kanti ĝin ŝanĝante "La domo sur la marbordo Persimonarbo." Kvankam artefarita regiono terŝtopinte malprofundan marbordon de golfo de Tokio, ĉie fariĝas ĉefurbo, kie oni loĝas. Pensante, ke eĉ kun pasantoj renkontiĝas pro iama rilato dum multe ripetataj vivoj*4, mia koro fariĝas varmege kiel brulanta fajro.
Ruĝa miriko kaj oreandro estas arboj, kiuj havas specialan rilaton kun ĉi tiu gubernio. Tiel mi aŭdis sed mi ne scias, ĉu tio estas vero. Sur la strato Maristo, havas vicon da ruĝaj mirikoj sur flanko de la strato. En frua somero, kiam maturiĝas kaj falas la nuksoj de mirikoj, la strato, kiu gvidas nin al la altlernejo Isobe, estas kovrita de ruĝa likvo de tretitaj miriknuksoj. Ruĝa miriko havas viran kaj inan arbojn same kiel ginko. Tial unuj arboj montras malfacilaĵon per falo de maturigintaj nuksoj, dum aliaj ne malpurigas sian suban parton, kun "mieno de Hanbee, kiu ŝajnigas, ke ĝi scias nenion.*5 Mi pensas la aferon, kiel bela strukturo de naturo.
Tiu strato abundas je oreandro, kiu iras flanke de la elementa lernejo Masagohigaŝi de la urbo Ĉiba. Tiu arbo estas forte venena, tiel mia elektra vortaro diras. Estas tiel skribite la fortecon de ties veneno, kiel du francoj mortis pro tio, ke ili manĝis per tranĉita branĉo de oreandro uzinte anstataŭ haŝioj*6 en tendumejo. Ties ruĝaj kaj blankaj floroj estas amindaj, ŝajnigante sin infanece, kaŝante veron, ke ĝi estas diablo de veneno, ŝanceliĝas blovate de vento. Estas vere terure.
Fronte de tiu lernejo ekzistis eks-Masago-kvara elementa lernejo. Ankaŭ flanke de la lernejo, multaj oreandro-arboj viciĝas. Oreandro havas venenon en floro, folio, trunko kaj eĉ la fumo bruligite. Kial tia venena arbo estas amata kiel stratarbo en tuta lando? Ĉu pro karaktero de Japanoj, ke oni "trinkas puraĵon kaj malpuraĵon kune*7"?
Ĉu tio estas forteco de Japanoj, kiuj vivas pure, juste kaj bele, petante al usona soldato "give me chocolate!" eĉ ricevinte atombombojn ĉe Hiroŝima kaj Nagasaki? Sed mi sentas senkoherajn korojn de homoj, ĉar oni elektas kiel ĉefurbestron tian personon, kiu mensogis, ke ŝi gajnis ĉefdiplomiĝon de la universitato de Kairo. Ĉu tio estas simila afero al "kiam manĝas venenon, manĝu ankaŭ teleron*8"? Vere terura estas reala mondo.
山桃の熟して落ちる 赤き実は根差せぬ路面へ 流されて行く 哲香
山桃 の 熟して 落ちる 赤き 実 は
Jamamomo -no ĵukusite oĉiru akaki mi-ŭa
miriko -de maturiĝinte falas ruĝa nukso
根 差せ ぬ 路面 へ 流されて 行く 哲香
ne sase -nu romen -e nagasarete iku tekka
radiko penetri-neebla pavimitejo-al fluigite iras (aŭtoro)
Nukso de mirikoj falas sur tien, kie ili ne povas radikiĝi pro pavimitaj surfaco de strato.
Rimarkoj de tradukinto;
*1 Kio estas via nomo? *2 Maĉiko" kaj "Haruki.
"君の名は(Kio estas via nomo?)" estas ĉefverko de manuskriptisto KIKUTA Kazuo. La romano estis elsendita de 1952 ĝis 1954 el NHK. Je la komenco, la temo estis dummilita sperto de homoj. La enhavo bildigis seriozaj sociala problemoj. Tial oni ne ŝatis tre multe. Sed kiam la rakonto ekcentriĝis pri amrilato inter Maĉiko kaj Haruki, la populareco eksplodis. Onidire, kiam la dramo komencas, "virina banejo malpleniĝas." Ili promesis renkontiĝi ĉiu duonjare. Sed kiam la dato proksimiĝas ĉiam aperas obstaklo kaj ne povas renkontiĝi. Oni imitis Maĉiko-maki, kiu estis unu stilo el ŝalo-uzadoj.
*3 la kanto "La domo sur la deklivo Persimonarbo" de AOKI Koiĉi
Ĉi tiu kanto estis kantata de AOKI Koiĉi ekde 1957 kaj grande sukcesis. La melodion komponis FUNAJAMA Tooru. La tekston verkis IŜIMOTO Mijuki, la loko en teksto estas la urbo Ootake en la gubernio Hiroŝima.
*4 eĉ kun pasantoj renkontiĝas pro iama rilato dum multe ripetataj vivoj
La frazparto "多生の縁(rilato dum ripetantaj vivoj)" havas diversajn klarigojn. Mi prenis unu el ili.
*5 mieno de Hanbee, kiu ŝajnigas, ke ĝi scias nenion
"Hanbee" estas komuna nomo de sengoku-militisto TAKENAKA Ŝigeharu. Alia militisto MAEDA Toŝiie, kiu estis alianculo de Nobunaga, atakonte Hanbee, konatiĝis kun Ĉisato, filino de Hanbee. Hanbee ŝajnigis ne rimarki tion, kontraŭe el tiris informojn de Nobunaga. Kaj venkis armeon de Nobunaga. Sed lia mastro jam pereis kaj lia kontraŭ batalo ne daŭris longe.
Haŝioj estas japana manĝilo. Ni uzas du bastonetojn kaj prenas manĝaĵojn pinĉante per tiuj. Ili estas tre simplaj kaj uzebla multmaniere.
*7 trinkas puraĵon kaj malpuraĵon kune
Supra estas unu el esprimo, kiu montras la personon, kiu havas vastan koron por akcepti ambaŭ bonon kaj malbonon kaj utiligi ili efike.
*8 kiam manĝas venenon, manĝu ankaŭ teleron
Jam vi manĝis venenon, do faru la aferon ĝis la fino dum vi vivas.