pro senfareco... Mi ne atendis ĉi tion!
"NTT-docomo alparolas vin! Vi ankoraŭ ne pagis plene." Tia telefonvoko fojfoje alvokas min. Ĉar mi scias, ke tio estas kiel nomata "falsa faktura fraŭdo," mi metas aŭdilon. Sed multegaj homoj eĉ faras montranslokiĝon gvidate de instrukcio de trompanto. Tiu sumo de mono atingas, nekredeble, kelk cent milionojn da enoj jare. Malgraŭ sciigoj kaj avertoj pri falsa faktura fraŭdo de TV, ĵurnaloj, Jutubo ktp, multaj homoj estas trompita kaj sendas sian monon. Ne nur falsa faktura fraŭdo, ankaŭ tertransakcioj, investaj skemoj, kaj aliaj diversaj aferoj estas rimedo de telefona fraŭdo. Ĉu tiu ĉi estas pro naiveco de Japano, kiu havas facile trompeblan karakteron?
Pasinte 80 jarojn post la Dua Mondo-milito, en vivo riĉa kaj nepremita, Japanoj vivas kredante, ke homoj estas denaska bonulo, oni kutime ne supozas, ke ekzistas abomeninda kaj malica fraŭda grupo, do oni agas laŭ instrukcio kaj rezultas esti predo de granda grupo de krimuloj.
Homo ne povas vidi sian figuron, kiu sendas "milionon da enoj" laŭ la instrukcio tra telefono. La terura fakto estas, ke sumo de trompita mono atingas kelk cent milionoj da enoj, ĉiujare tra ĉi tiu lando. Ankaŭ hodiaŭ, ie en Japanio, troviĝas naiva Japano, kiu estas movita de telefonvoko. Ne trompiĝu! panjo, paĉjo! Fraŭduloj libere agas per ne nur falsa fakturo, kontraŭleĝa portempa laboro, procentega monprunto ktp.
Temas pri terura frazparto "amasa mobilizado de 100 milionoj da homoj", kiu estis uzata en la epoko de Ŝowa, ĝis la lasta milito finiĝis en la15a de aŭgusto, 1945, kiu estis senhelpa frazparto por preĝi bonsorton dum la batalo en militalisma kunteksto. Adiaŭa ceremonio de studenta mobilizado, kiu okazis en stadiono Ĵingu
Gajen, en la 21a de oktobro en 1943, estis publikigita per Jutubo. Laŭ tiu filmeto, 10 mil studentoj marŝas malsekigante sian kvadratan ĉapelon en aŭtuna pluvo ŝultre portante 38-stila fusilo, kiu pezas je 4 kilogramojn.
Ĉe stadionaj standoj, 50 mil da studentinoj kaj gepatroj vidas ilin maltrankvile pri ilia estonteco. Reprezentanto el studentoj deklaras, "Ni, kiuj ekiras al milito, ne supozas reveni viva de la komenco. Vi restantaj studentoj, kiam via vico venos post nelonge, iru antaŭen trenante niajn kadavrojn."
La rezulto de la lasta ĝenerala elekto sentigas min etoson de amasa mobilizado de 100 milionoj da homoj en Ŝowa epoko dirante "laborante, laborante, laborante, laborante, laborante." En iu lando, "kontraŭ Japanio" estas principo de la ŝtato kaj instruas tion de la komenco de baza lernejo, sed ni ne instruas "kontraŭ Usono"-n malgraŭ tio, ke tiu ŝtato atakis per atombomboj kontraŭ Hiroŝima kaj Nagasaki. Mi devas diri, ke karaktero de Japanoj estas naive pura 純真無垢 (ĵunŝin-muku: naive pura) aŭ 付和雷同 (huwa-raidou: alglui sin tuj kaj bruas kiel tondro), 一蓮托生 (ichiren-takŝhou: sur sama lotusa floro apogas sian vivon), 呉越同舟 (goecu-dooŝuu: malamikoj vojaĝas sur sama boato), 清濁併せ吞む (seidaku-awasenomu: puraĵon kaj malpuraĵon ambaŭ englutas kune). (* aŭtoro faras vortoludon per kvar-ideogramaj vortoj.)
総裁は五回の連呼の「働いて」議員若手は職場を知らず 哲香
総裁 は 五回 の 連呼 の 「働いて」
sousai-ha gokai-no renko-no "hataraite"
partiestro 5foja kriado "laborante"
La partiestro kriis vorton "laborante" 5 fojojn sinsekvaj
議員 若手 は 職場 を 知ら ず 哲香
giinn wakate-ha shokuba-wo sira -zu Tekka
delegitoj junaj laborejon scias-ne Aŭtoro
novaj delegitoj ne konas kia estas sia laborejo