Pro senfareco...
Pri baro de personaj informoj
Mi eksentis iom strange pri parolturno de japana lingvo, jam cirkaŭ 40 jarojn antaŭe, en la dua duono de la 20a jarcento. Ŝajnis al mi, ke komercaj konversacioj estus kvazaŭ rekta tradukaĵo el angla lingvo. Kien malaperis facila japana lingvo? Imperativaj frazoj tute malaperis. Oni kaŝas ordonan tonon per nekutime ĝentila vortumado. Ĉe banko, kvartaloficejo kaj en televido, ĉiuj parolas per same stranga parolmaniero.
Ekzemple, antaŭe, oficisto ĉe kvartaloficejo senĝene postulis, "Plenigu ĉiujn malplenajn kolumnojn." Sed nun oni petas, "Ĉu mi rajtas peti al vi priskribon de via adreso ĉitie?" "Ĉu mi povas ricevi vian nomon kaj telefonnumeron ĉi tie?" Ĉu tia sinteno estas la instruo, kiun ili ricevas dum trejnado pri laboro por akceptejo?
En programero de televido, ĉu estas malpermesate diri, "Kio estas via nomo?" aŭ "Kiom da aĝoj vi havas?" Estas ege malagrabla, kiam televida prezentisto demandas, "Ĉu mi rajtas demandi vian aĝon?" En publika programo de TV, rekta demando, kiel "via nomo?" aŭ "via aĝo?" tute ne donas strangan senton. Kontraŭe eĉ naskas intiman etoson. Danke al "leĝo pri protekto de personaj informoj*1" niaj gravaj propraj invofmoj estas protektataj. Sed registri necesajn informojn estas tute natura konduto. Tial mi esperas, ke oficistoj ne ŝajnigu efektive devigan postulon kvazaŭ ĝentilan peton. Uzu facilan intiman fluon de japana lingvo.
Mi staras survoje al elementa lernejo ĉiumatene. Kaj mi interŝanĝas saluton kun gelernantoj, "Bonan matenon!" Iun matenon, mi demandis al unu knabino, kun kiu mi konatiĝis, "Kio estas via nomo?" Ŝi respondis, "Mi ne povas eldiri mian nomon, ĉar ĝi estas la persona informo." "Ha! Pardonon. Timinda estas ili, ja, kiuj portas Kiŝimoĵin-on de Irija!*2 "
Antaŭe, geknaboj surmetis nom-etikedon sur brusto. Estis skribite sur ĝi, ke "grado xx, klaso xx, nomo xxxx xxxx." Sed nun, ĉar ĉi tiu etikedo estas malpermesata, mi konas malmultajn nomojn el la geknaboj, kiujn mi ĉiutage salutas. Mi ne deziras koni iliajn proprajn aferojn, sed mi volas memori almenaŭ nomon de lernantoj, kiujn mi vidas la vizaĝojn ĉiumatene, dum ili iradas ĉi tiun vojon. (Fino.)
rimarkoj de tradukinto
*1 leĝo pri protekto de personaj informoj
La leĝo validis ekde 2005. Ĝi celas utiligi personajn informojn en diversaj registaraj aferoj kaj komercaj agadoj limigite, ke tiuj agadoj ne donas malprofiton aŭ danĝeron al individuaj homoj. Ĝi koncernas kun evoluo de utiligo de interreto.
Sed la nomo de la leĝo donas miskomprenon al homoj. La leĝo ne diras, ke ĝi protektas personan informon ĝenerale. La leĝo diras, ke oni sindecidu kion kaŝi kaj kion sciigu je ĉiu okazo.
*2 Timinda estas ili, ja, kiuj portas Kiŝimoĵin-on de Irija!
Kiŝimoĵin-o estas unu el dio de Barata mito. Ŝi havis multajn gefilojn kaj por flegi ilin, ŝi manĝis homajn idojn. Tial homoj timis ŝin. Budha ne povis preter lasi ŝian konduton. Tial li kaŝis ŝian plej amatan filon. Ŝi freneze serĉis sian filon sed malsukcese. Ŝi petis konsilon de Budha kaj reprenis sian filon. Poste ŝi ĉesis manĝi homon kaj fariĝis unu el gardanto de Budhismo.
Estas sanktejo por Kiŝimoĵin en la loko nomata Irija.
Kaj la frazon "Mi timas vin." oni povas diri, "Osore-irija-ŝita.
"Osore-irija-no-Kiŝimoĵin" ŝerca kunmetaĵo de supraj du frazoj komune uzante "irja"-n.