Pro senfareco — Starante antaŭ la Pordego de Adoleskanto
La 18-an de marto, okazis la 15-a transdona ceremonio de diplomfolioj ĉe la elementa lernejo MH de la Urbo Chiba. La lernejo komenciĝis kiel MH post iom da riparlaboro de la konstruaĵo de la iama mezlernejo M2 por pli malgrandaj lernantoj. Dum la fluo de kunigo kaj fermo de lernejoj, la Elementaj lernejoj MD1 kaj MD4 kune faris la elemntan lernejon MH, kaj jen la 15-a diplomceremonio. Ni, la dekurec-gardantoj (Secure Watcher), estis invititaj kajpartoprenis la ceremonion.
De la tago pasis sesjaroj, ekde kiam ili unuafoje venis al la lernejo kun siaj dorsosakoj, kondukataj de pli aĝaj lernantoj. Mi retren rigardas, ke la novaĵoj pri la koron-viruso kaŭzis tutlandan panikon pro la timo de subita mortto. Estis prokrastita je du monatoj la enira ceremonio, kiun neniu rajtis partopreni krom la koncernatoj, mi ne scias kiel ĝi estis aranĝita.
Por protekti infektiĝon, ĉiuj portis maskojn, kaj eĉ la matenaj kunfrapado de alte levitaj manplatoj kun la infanoj ĉesis. Nun diplomiĝas la infanoj, kiuj trapasis la unuan pordon de lernejo dum la koron-virusa teruro kaj konfuzo. La infanoj, kiuj vivis tiun dramoplenan tempon, ĵus ekpaŝis sur novan vivon, kaj multaj malfacilaĵoj atendos ilin. Sed kiel la proverbo pri la ĉevalo de Saiō diras : ĉio dependas de kiel oni rigardas ĝin, kiun ili turnas ĝin kiel utilan sperton, mi esperas. Ĉiumatene starante sur la lernejvojo, mi gardis kaj nun adiaŭas ilin.
Kiel rapide fluas la tempo tra la sezonoj florantaj kaj velkantaj! La infanetoj, post infanĝardeno, eniris la unuan klason de elementa lernejo. Kaj kelkaj el ili nun estas pli altaj ol mi. La krainaj kaj mongolaj knabinoj inter la diplomitoj estis tiel grandaj, ke oni preskaŭ povus pensi, ke mezlernejanoj portas dorsosakojn. Mi adiaŭis por ĉiam la ĉiutagajn renkontiĝojn sur la lernejvojo kun la ceremonio. Kelkaj revenos al siaj hejmlandoj. En la estonteco, ili certe nostalgie rememoros la tagojn en lernejo MH.
La matenon de la diplomceremonio, kelkaj diplomitoj vestitaj per formalaj vestoj kun kravatoj alkuris al ni SW-oj kaj diris: "Dankon pro via zorgado." Mi ne meritas tiajn vortojn. Anstataŭe, mi volus diri al ili, kiuj nun staras antaŭ la pordego al adoleskanto: "Havu pli grandan ambicion kaj flugu al altaj pintoj!"
Dudek jarojn mi gardis multajn infanojn. Dek homoj estas diferencaj dekmaniere: kelkaj salutas, aliaj ne. La infanoj matene renkontiĝante diras "bonan matenon" unu al la alia, sed tio estas malofta. Mi salutas la homojn preterpasantajn la krucvojon matene kaj kelkaj el ili ridetas, aliaj ignoras. Ĉiu reagas siamaniere. Sed se oni ĉiam salutas homojn kun rideto, la vojo antaŭ tiu homo nature malfermiĝos.
Starante antaŭ nova pordego de adoleskanto, kun studado, amikeco kaj multaj zorgoj: la "Suferoj de la Juna Werther" estas kvazaŭ iniciado por knaboj kaj knabinoj. Vivu forte en tiu nerevenonta tago, kiu nomiĝas "hodiaŭ." Kun neforgesebla amikeco kun lernejanoj en la koro, kaj kun pli altaj ambicioj, klopodu por studado kaj malvolvu riĉan vivon.
モンゴルとウクライナとが卒業生 真砂東はインターナショナル 哲香
モンゴル と ウクライナ とが 卒業生
Mongoru to Ukuraina toga sotugjousei
Mongolo kaj Ukraino kune diplomitoj
Mongolo kaj Ukraino ambaŭ troviĝis inter la diplomiĝintoj,
真砂 東 は インターナショナル 哲香
Masago Higashi-ha intaanaŝonaru Tekka
Masago-Higashi estas internacia (Aŭtoro)
la elementa lernejo MH estas vere internacia.