Pro senfareco...
Instigita pensado de Lumbriko
Mi kutimiĝis paŝi rigardante malsupren kaj mia rigardo skanas tutan surfacon de vojo kiel rezulto de mia lukto kontraŭ ruboj dum 12 jaroj. Ofte rampadas lumbrikoj survoje de la loĝantaro Kemigaŭa tra la kliniko Juu al la strato Marina. Subtere de ĉi tiu vojo sendube ekzistas loĝantaro de ili.
Aparte postan tagon de pluvado, la nombro estas enorma. Mi preskaŭ tretas ilin. Ĉu medio malboniĝis, ĉu tumulto okazis? Mi ne komprenas la kialon de ilia vagado survoje. Ili devas morti, se ili restas sur larĝa pasejo aŭ duobla veturvojo. Al mi ŝajnas, ke ili intencas mortigi sin. Se ili rampados sur la vojo, ilin iu tretos, birdoj plukos aŭ formikoj atakos. Mi ne povas lasi la karajn lumbrikojn.
"Ne estu tretata, kara lumbriko!" alvokante unu el ili mi prenis ĝin per mia mano portanta ganton kaj ĝi provis fuĝi ondumante sian korpon. Mi ĵetas ĝin en la herbejon. Kia sorto atendas ilin? Plej multo de elrampintaj lumbrikoj vagis ĝis la ŝoseo kaj sekigite kuŝas. La nombro estas ne nombrebla. Mi alparolis al ili. Ĉu vi pensas, "Kiam vi venkas sian timon perei, vi trovas sian lokon saviĝi"?*1 Aŭ ĉu vi estas metita sub la kondiĉo, ke vi devas nur konduti tiel?
Antaŭ longe, mi spektis filmon "Okulojn por okuloj." En la filmo, oni laŭiris la informitan fuĝvojon sed ili nur atingis al la ruino, kiu etendiĝis ĝis la horizonto. La finan scenon mi ne povas forgesi. Ĝi impresis min plej forte el multaj filmoj, kiujn mi spektis.
Mi pensas, ke lumbrikoj ne havas vidpovon. Vidante ilin sekiĝintaj sur trotuaroj kaj ŝoseoj, mi asociis ĝin al la filmo, kiun mi iam vidis.
Sed oni pensus vidante mian geston, "Tiu forĵetis ion en la arbuston." Mi neglektis la admonon, "Ne metu vian ŝuon en la kukurbkampon. Ne ĝustigu vian ĉapon sub la pirarbo."*2 Mi mem tiel kondutis, kiel mi metis mian ŝuon en la kukurbkampon.
Onidire, "Se iu dio forlasas vin, alia dio prenos vin."*3 Ĉio estas rezulto de dia volo.*4 Mi asertas, dum homo ekzistas, rubo neniam nuliĝas. Neniu estas tute pura kaj tute senkulpa kaj perfekta. Mi deklaris 12 jarojn antaŭe, "Mi kolektos mian honton en junaĝo" kaj postsekvis diojn, kiuj postlasis sian jam ne utilan havaĵon.
Kaj mi atingis la konkludon, ke ĉi tiuj ruboj estas trajekto de Postlasdioj, kiu rigardas sin kiel unu solan estaĵon en la tuta mondo de la tero ĝis la ĉielo*5. Ĉiun lasitan aĵon antaŭe havis iu, kiu povas esti ajna aĝo, sekso inkluzive de infano. Mi decidis nomi ilin dioj, kies nomo estas Postlasdioj.
"Postlasdio" estas tiu, kiu senzorge postlasas ĉeloke por si jam ne utilan havaĵon. Kaj "Reprendio" estas tiu, kiu klopodas al la ĝusta loko ŝovi la aĵojn, kiu jam plenumis sian taskon kaj estis postlasitaj. Ĉi tiu estas kubota-stila nommaniero.
Postlasdio estas la dio, kiu postulas sian rajton konduti laŭvole estante en tuta mondo. Ĉi tiu kunmetado ne ĉiam komprenebla. Sed se gesinjoroj Postlasdioj finfine komprenos, se ili scios sekvan simplan penson.
En la manoj de Postlasdio estas cigaredostumpo, eĉ ankoraŭ brulanta, kovraĵo kaj kerna stangeto de glaciaĵo, skatoleto de ĉokolado, receptoj de superbazaro ktp. Mi revenas hejmen kun plenplena de postlasaĵoj de Postlasdioj en mia sako, kiu komence estis vaka.
Unuopa Postlasdio faras kion ajn. Ili postlasas buŝkovrilon aŭ fekaĵo de hundo en vinila saketo en la skatolkolektujon por malplena metal-skatoleto. Ili aŭdacas fari neimageblan konduton, ne nur nokte sed ankaŭ tage.
Reprendio nenion plendas pri konduto de Postlasdio. Sed Reprendio demandas al Postlasdiko, ĉu li iam metis ion en sia poŝo? Ne postlasu paperaĵon sur la vojon sed enmetu ĝin en vian poŝon. Ĉu oni emas ne uzi sian poŝon? Reprendio estas neplendulo. Li ne plendas pri tendenco de la socio kaj paŝas senvoĉe sur la vojo de neplendulo.
Reprendio ne staras kontraŭ Postlasdio. Se mi reprenas aĵon, kiun mi devas transdoni al la policoficejo Ĉibaniŝi, mi tuj kure iras tien. Mi faris tion jam almenaŭ dek fojojn.
Ekzistas postlasintaj aĵoj antaŭ mi, ekzistas neniu rubaĵo malantaŭ mi. Ĉi tiu longa vojo!*6
Rimarkoj de tradukinto
*curezuree
Preskaŭ ĉiuj japanoj, kiuj finis altlernejan kurson, scias la esearon "Curezuregusa." Tio estis skribitaj de JOŜIDA Kenko en ĉirkaŭ 1330 jaro. Oni ofte nomas lin, pastro Kenko. "Gusa" estas alisonigo de "kusa", kiam ĝi estis kunmetita. Ĝi montras binditan libron.
"Curezure" signifas esti senokupeco sed pastro Kenko faris multan observadon pri homoj kaj skribis eseojn sub tiu preteksto. Tial oni ofte uzas la vorton kiel pretekston de sia ago. Do mi pensis, ke estas pli bone diri "estante curezure-e" ol diri "estante senokupece" por esprimi nuancon de la frazparton.
*1 "Kiam vi venkas sian timon perei, vi trovas sian lokon saviĝi."
Japana proverbo. Kiam vi estas drone pereonta kaj akceptas la sorton, vi elvenos el via paniko kaj trovos, ke vi estas ĉe la malprofunda loko, kie vi povas stari.
*2 "Ne metu vian ŝuon en la kukurbkampon. Ne ĝustigu vian ĉapon sub la pirarbo."
Ĉina proverbo, kiu konsilas homon, ke ne faru dubindan konduton. Se vi metas vian ŝuon en la kukurbkampon kaj religi la laĉon, la homo, kiu vidas tion, pensos, ke vi prenas kukurbon. Se vi ĝustigaas vian ĉapon sub la pirarbo, la homo, kiu vidas tion, pensas, ke vi prenas la piron levante viajn brakojn.
*3 "Se iu dio forlasas vin, alia dio prenos vin."
Japana proverbo. Sciu, ke en Japanujo, vivas ok milionoj da dioj. Tial eĉ se dio malŝatas vin kaj forlasas vin, nepre iu dio ŝatos vin kaj helpos vin. Tial ne malesperu.
Sed mi pensas, ke japanaj dioj rilatas kun homoj per promeso sed ne pro plaĉo aŭ malplaĉo. Tial se iu dio forlasas iun homon, la homo povas esti tia homo, kiu ne plenumas promeson. Se tiel estas, la ĝusta proverbo devas esti, "Se iu dio forlasas vin, ankaŭ alia dio forlasos vin."
*4 Ĉio estas rezulto de dia volo.
Jes, la dio ne estas Dio. En Japanujo, dio regas ĉion aŭ ĉiun fenomenon respektive. Eble, dioj similas al iuspecaj spiritoj. Sed ne forgesu, ke en Japanujo, vi devas respekti ĉion, traktu ĝin ĝentile, plenumu promeson kaj ne trompu ion.
*5 unu solan estaĵon en la tuta mondo de la tero ĝis la ĉielo
Oni diras, tuj kiam Ŝakamunio naskiĝis, li ekstaris kaj diris, ke li estas unu sola estaĵo en la tuta mondo de latero ĝis la ĉielo. Mi ne komprenas, kion ĝi signifas sed estas certe, ke ĝi havas profundan signifon.
*6 Ekzistas postlasintaj aĵoj antaŭ mi, ekzistas neniu rubaĵo malantaŭ mi. Ĉi tiu longa vojo!
La japana poeto TAKAMURA Kotaro diris en sia poemo "Vojo," "Ne ekzistas vojo antaŭ mi, ekekzistas vojo malantaŭ mi. Ĉi tiu longa vojo!"