Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pro senfareco ... Radio-ekzerco

     Multegaj homoj rapide paŝas sur pasejo laŭ la rivero Hanami ĉiumatene. Mi foje vidis ankaŭ atleton de fama kompanio ekzercis tie. Rapida paŝado estas ĉefa ekzercado por korpo, tial multaj homoj tra la lando dediĉas al ĝi. Ankaŭ mi faras ĝin ĝis mi atingas la altlernejon Isobe antaŭ ol mi staras apud la elementa lernejo M-higaŝi por gvati geknabojn por sekureco. 
 radio-ekzerco    Ekzerco sufiĉas por mi per paŝado, tiel mi pensis, sed iun sabaton, kiam elementa lernejo estas fermita, mi aliĝis radio-ekzercon*1. Ĉiumatene, dum 10 minutoj ekde la 7a kaj 30, en ĝardeno de nia domaro, oni ekzercas radio-ekzercon laŭ tiu intima muziko el radio. Ĉirkaŭ 30 antaŭuloj, vigle kaj mirinde plenumas ĝin akorde al krio de radio. Mi miris pro tio, ke homoj, kiuj plejparte pli ol 80 jara, ritme kaj plene movas sin. Mi pensis, ke mi malkaŝis mian maljuniĝon kaj mankon de ekzercado, mi estis devigita aliĝi sabate, dimanĉe kaj aliaj en festtagoj.

     Ĉar mi gvatas geknabojn pri trafika sekureco apud la elementa lernejo M-higaŝi de lundo ĝis vendredo dum ili paŝas por iri al la lernejo, mi ne povis aliĝi la radio-ekzercon sed nur rigardis ilin kun iomete malsupren, mi aliĝis la unuan fojon dum printempaj feriaj tagoj de la lernejo. Kaj mi forte agnoskis, ke sola paŝado ne sufiĉas por korpa trejnado.

     Mi preskaŭ ne povis fari indikitajn agojn per voĉo el la radio. Skui kolon, turni talion kaj kruroj, levi sin, salti, tordi kaj kaŭri, tiaj agoj por movi artikojn kaj streĉi, malstreĉi muskolojn estas grave necesa. Tion mi sciis. Kiam mi paŝas certe genuoj moviĝas sed tuta parto de mia korpo restas senmova.

     Laŭ instrukcio, mi skuas la kapon sed miaj ostoj knaras kaj mi ne facile povas fari ĝin. La unua radio-ekzerco enhavas movojn tiajn movojn, kiaj estas etendi korpon, svingi brakajn kaj per tio fleksi kaj streĉi krurojn, turnigi brakojn, etendi brakojn por streĉi brustojn, mallevi kaj turni supren la supran korpon, tordi korpon kun svingantaj brakoj, streĉe levi kaj mallevi brakojn, klini supran korpon dekstren kaj turni ĝin malan direkten laŭ la movo de brakoj, turni korpon, salti kun ambaŭ kruroj, levi kaj mallevi per movo de brakoj kaj laste profunda spirado. Dua parto enhavas pli viglajn movojn. Dum tiuj 10 minutoj, la ekzerco estis konstruita tiel, ke ĉiu parto de nia korpo estas instigita kaj trejnata.

     Mi sciis aliĝinte la agon, ke mia movkapablo preskaŭ nuliĝis kaj mi nur povis fari lastan profundan spiradon laŭ la instrukcio de la radio. Estas dezirinde, vigle paŝi kun mian korpon alte tenante, sed efektive mi sentas lastatempe kiel almozpetanta bonzo paŝanta amblante kun kurbiĝinta dorso.

ホオジロの高音囀り 空に映え 思い出させる 幼き日々を 哲香

ホオジロ  の  高音     囀り     空に    映え 
hooĵiro     -no takane  saizuri   sorani  hae
emberizo<de altvoĉa pepado  ĉiele    agordas
Herbeja emberizo pepadas per alta voĉo, tio bone akordas kun blua ĉielo

思い  出させる    幼き        日々 を      哲香
omoi-dasaseru  osanaki      hibi-ŭo       Tekka
rememorigas     infanaĝajn tagojn         Aŭtoro
kaj rememorigas al mi la infanaĝajn tagojn.

Rimarkoj de tradukinto:

*La bildon faris Google AI Studio. Ĝi ne baziĝas sur foto.

*1 radio-ekzerco

kun pianmuziko kaj krio de instruanto. Ĝi komenciĝis jam 1927 sed nuna formo estas ekde la 1951.En Japanio oni ekzercas en lernejo, laborejo kaj aliaj grupoj. Preskaŭ ĉiuj Japanoj povas plenumi la ekzercon.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":