Pro senfareco...
Kroma rakonto de rubkolektado
(maja bulteno, 2023)
La strato de maristoj fieras sin per grandioza pejzaĝo kiel komponanto en la ŝtopkreita areo de golfo de Tokio. Ĝi havas 4 kurejojn, ĉiudirekte 2, akompanate de larĝa trotuaro kaj longas rekte pli ol 3 000 metroj inter la ŝoseo de Ĉiba, kiu kuras malantaŭ la policoficejo Ĉiba-niŝi de Ĉiba gubernia polico, kaj la marbordo de Isobe.
Kiam mi paŝas sur ĉi tiu strato en somero, mi vidas la marbordon de Isobe en aeroflagreto*1 kaj "ĉiammalaperanta flako*2" fore. Oni ŝtopis malprofundan maron per sablo laŭ tuta marbordo ĝis proksime al la urbo Tokio laŭ la plano dividi regionojn por loĝejo, industria konstruaĵo, sporta institucio ktp. Ĉi tiu kreita areo daŭras de la haveno de Ĉiba ĝis Ŝinkiba en Tokio. Disney Land*3 en Maihama celebris parade la 40an jubileon sed en Kemigaŭa house*4 nun la 49a komitato agas. Do, ni estas pli fruaj fiksloĝantoj.
En aprilo, 1975, kiam mi transloĝiĝis al la 3a kvartalo de Masago, la regiono Mihama, ĉie, kie mia rigardo atingis estis ŝtopkreita areo, kie sabloriĉa vento hurladis sur la kruda tero kaj neniel povis tiel imagi, ke, post kelkdek jaroj, altaj konstruaĵoj amase staranta novurbo kaj retrospektive, mi eĉ sentas nostalgion pri tiutempa kampo kaj fora vidaĵo de konstruaĵoj de la urbo Tokio kaj bela formo de monto Fuĵi. Ankaŭ ĉi tiu kvartalo fariĝis neatendita loĝloko kaj jam aperis eĉ vakaj domoj. Vere, lumo-mallumo estas kvazaŭ sago*5.(Tempo flugas kvazaŭ sago.)
Temas pri alia afero. Mi daŭras rubkolektadon jam 12 jarojn sur sama itinero kaj neniam estis senruba tago. Maplena sako fariĝas preskaŭ plena dum mi paŝas kolektante rubojn preterpasante la altlernejon Isobe ĝis la rehabilita centro de Ĉiba kaj revenas.
Mi pensis la rubojn nur sensignifa aĵo sed lastatempe, mi komencis imagi la personecon, kiu faligis ilin. Cigaredstupo, nazpapero, malplena skatoleto de cigaredoj aŭ kuko, botelo de alkoholaĵo, malplena ladskatolo .... dekoj kaj centoj da homoj stulte kaj maldece kondutas ĉiutage. "Ne fumu paŝante!" "En metu la nazpaperon en vian poŝon!" "Via poŝo estas por via dececo," tiel mi volas sciigi al ili.
La rubaĵo en mia sako montras forĵetitan honton de centoj da homoj. Sed ĉar mi komencis ĉi tiun rutinon dirinte, "Mi kolektu la hontojn de mia junaĝo" sub la kredo al "Kaikon-zan Cuukon-ĵi*6"(Bedaŭro-sekta Pento-templo), mi nur deponi min al la fluo de homa tendenco.
Kiam mi vidas botelon de alkoholaĵo dum mia rubkolektado, mi rememoras la aferon de mia junaĝo.
Jam antaŭ longa tempo. Komenciĝis nia surŝipa trejnado, kiun la prezidanto de nia ŝipkompanio proponis opiniante, ke ankaŭ surtera staboj de la kompanio sciu la realon de laboro de maristoj. Nuntempe, oni ne povas imagi tian elegantan pensmanieron de la kompanioestro. Tio okazis en 1963.
La kompanio funkciigis ŝipojn sur marvojoj de nov-jorka, kanada, mez- kaj sud-amerikaj, mediteranea kaj aziaj. La fakestro pri personaj aferoj decidis marvojon por ĉiu persono. En nia dormejo por fraŭloj, ni plene ĝuis la rakonton de revenintaj kamaradoj fininte la ŝiptrejnadon kaj ni incitite atendis la anoncon, kien ni iros. Finfine ni ricevis ĝin, "Vi iru al Borneo!"
Ne ekzistis eĉ kajo por karglaboro, tial oni tiris lauan-lignon(unu el dipterokarpacoj)*7 per trenŝipo ĝis ekstermaro kaj ŝarĝis ilin per gruo de nia ŝipo. Tiam mi eksciis, ke ekzistas ŝipestro, kiu deĵoras ĉe tia laboro, kiu aspektas kvazaŭ kontraŭleĝa entrepreno de malantaŭa strato. Estis mia sorto, ke mi, kun samdormeja kamarado T, surŝipiĝis sur ĉi tiu K-maru*8. Mi ne ricevis tian vigligan senton, kiel la kanton de la sopirata Havaja itinero*9, sed tamen estis ankaŭ elegante, ke ni vojaĝis en suda maro kaj rigardis brilantan sudan krucon sur vespera ĉielo.
Iun tagon, juna ferdeka deĵoranto portis botelon de sakeo*10 kaj verŝis ĝin en la maron. Mi aŭdis, ke lia patro militmortis dum la Dua Mondmilito en Filipinio. Li ne scias vizaĝon de sia patro sed kun adoro al la patro, pri kiu lia patrino rakontis, li oferis sakeon de sur ferdeko ĉe la maro proksima al Cebua insulo de Filipinio. Li ankaŭ diris, ke li fariĝis maristo por transdoni koran mesaĝon de sia patrino al ne rerenkontebla patro.
Eĉ la ruboj kaj tiaj bagateraĵoj sur vojo esprimas la sinteno pri vivo de ĉiu kulpanto, mi proponas, ke ĉiu refoje konsideru malnovan diraĵon, "La ĉielo scias, la tero scias, antaŭ ĉio, vi mem scias.*11" Mi metas la plumon gravurante sur mia koro la frazon, "Korektu vian konduton, vidante aliulan.*12"
(la 25a de aprilo, 2023)
Rimarkoj de tradukinto
*curezuree
Preskaŭ ĉiuj japanoj, kiuj finis altlernejan kurson, scias la esearon "Curezuregusa." Tio estis skribitaj de JOŜIDA Kenko en ĉirkaŭ 1330 jaro. Oni ofte nomas lin, pastro Kenko. "Gusa" estas alisonigo de "kusa", kiam ĝi estis kunmetita. Ĝi montras binditan libron.
"Curezure" signifas esti senokupeco sed pastro Kenko faris multan observadon pri homoj kaj skribis eseojn sub tiu preteksto. Tial oni ofte uzas la vorton kiel pretekston de sia ago. Do mi pensis, ke estas pli bone diri "estante curezure-e" ol diri "estante senokupece" por esprimi nuancon de la frazparton.
En varmega tago, ĉefe sur pavimita vojo, pejzaĝo foje vidiĝas iom flagrante. Tio okazas pro tio, aero varmigite de tero supren iras malregule. Refrakta indico de aero de aero ŝanĝiĝas laŭ temperaturo.
Ĝi estas unu speco de miraĝo. En varmega tago, aertavolo proksime al la tero havas pli varmigita ol supra tavolo. Pro tio, incida lumo el malalta direkto tute reflektata kaj oni vidas kvazaŭ tie estas flako. Sed ĉar oni povas vidi ĝin ĉe difinita angulo, oni ne povas proksimiĝi al la flako.
Tokio Disnej Land estas ĉe la urbo Urajasu en la gubernio Ĉiba. La urbo tuŝas limon al Tokio.
La loĝantaro de la aŭtoro. Unu el la plej frua loĝantaro sur la sabloŝtopita tereno.
*5 Lumo-mallumo estas kvazaŭ sago
Ĝi estas japana proverbo. Tempo flugas kvazaŭ sago. Ĝi esprimas tempon per alterno de tago(lumo) kaj nokto(mallumo). Ĉu la tio estas universala tendenco, ke oni pensas tempodaŭron kvazaŭ longo de spaco?
Multaj japanaj temploj havas religian sektan nomon (-zan aŭ -san) kaj sian propran. -San signifas monton. Monaĥoj lerni kaj trejni sin en ĉeftemplo de sia religia sekto. Kaj normale, tiuj temloj situas en monto(-san), kie perturbo de laika socio estas malmultaj.
*7 lauan-lignon(unu el dipterokarpacoj)
Ĝi estas unu el gravaj konstrumaterialoj. Ĝi bone kreskas en sudorienta azio. Poste ĉiu registaro malpermesis eksporti krudan lignon sed nur fabrikita lignaĵo estas eksportata.
Nomo de japana ŝipo havas japanlingvan nomon kaj baze skribita per kanĵi, hiragana aŭ katakana. En Meiji erao, la nomo estas rekomendata havu -丸(-maru) ĉe la fino sed la kialo tiu sufikso por la nomo de ŝipo estas ne klara.
Ĝi estas japana populara kanto eldonita en 1948.
Sakeo estas japana alkoholaĵo, kiu estas farata el rizo fermentite per sakegisto. Multaj regionoj havas propran sakeon kaj gustumi lokan sakeon estas unu el ĝojo de vojaĝo por sakeamantoj.
*11 La ĉielo scias, la tero scias, antaŭ ĉio, vi mem scias.
Parto de frazo el Go-kan-ĵo(lasta-hana-libro). Eĉ se vi pensas, ke neniu vidas, tamen malbon konduto estos nepre trovita, ĉar almenaŭ la ĉielo, la tero kaj vi mem vidas ĝin.
*12 Korektu vian konduton, vidante aliulan.
Ĝi estas unu el japana proverbo. Kiam vi vidas iun konduti maldece, kontrolu ĉu vi mem faras la samon. Se jes, tuj korektu.