Pro senfareco...
Taglibro de rigardado al Superbazaro
Kubota Tekko
Dommastrino, 54 jara, leganto de iu ĵurnalo, afiŝis sian voĉon sur la papero.
".... Mi vidis, ke amaso da manĝaĵoj estis forĵetitaj ĉiutage, kiam mi laboris en iu superbazaro. Eĉ sekaj kukoj ne estis permesataj vendi, se ili pasis limdaton de konsumo. Ni devis forpreni el vendŝranko varon, kies limdato de konsumo restas malpli ol unu monato. Ili estas ankoraŭ sufiĉe manĝeblaj. Mi bedaŭris tion pripensante manĝostatojn de kreskantaj landoj. Procedi manĝvaron kostas multe ......"
Rilate al ĉi tiu artikolo, mi raportas mian ĉiutagan observadon pri la superbazaro Aeon-stilo, kiun mi povas vidi de mia domo.
Dum nokto, mi vekiĝas du, tri fojojn instigite de neceso urini. Mia daŭra malsano, prostata hipertrofio, malhelpas mian pacan dormon. Preskaŭ ĉiuj maljunuloj suferas pro tiu malsano. Tial mi ne kaŝas ĝin kaj mi eĉ publikigas ĝin.
Je ĉirkaŭ je la 3a kaj duono ĉiunokte, mi vekiĝas. Mi rigardas eksteren kaj trovas kelkajn kamionojn viciĝas formante inversan L-literon, kies kapo ĉe ŝarĝo enirejo. La unua etaĝo de la vendejo estas por manĝ-materialo. Brasiko kaj aliaj legomoj, fruktoj, freŝaj fiŝoj, suŝio, laktaĵoj, tohuo, pakitaj lunĉoj, ktp, ktp. Tie abundas je preskaŭ ĉiuspecaj kuirmaterialoj imageblaj. Oni devas prepari ekde ĉirkaŭ la 3a horo, por ke ĉi tiuj varoj estu preta ĝis malfermiĝo de la vendejo. La kvanto de la varoj vicigitaj en la vendspaco kaj metitaj en la provizejo kune atingas tiu de kelkdek kamionoj, mi supozas. Kiam mi vizitas tie en vespero, amaso da varoj ankoraŭ viciĝas sur ŝrankoj.
Suŝioj alvokas al mi, "Via moŝto, mi sopiras esti frandita de vi." Aŭ alia varo krias, "Panjo, aĉetu min! Limhoro de konsumado proksimiĝas. Saketo de sojĝermoj ploras!" Mi trovas, ke konsumlimo estas plejparte nur dum tiu tago, se ne, maksimume nue dum 2 noktoj kaj 3 tagoj. Mi supozas, ke oni pene vicigis ĉi tiujn varojn konscie de aĉetantaj agrablaj rigardoj. Tio estas ĉiutaga laboro. Mi certas, ke multaj laborantoj, kiuj subtenas nian vivon, ekzistas vaste tra la mondo.
Plej parto de la restantaj varoj sur vendŝranko estas forprenitaj kaj forĵetitaj. Tiuj, kiuj estas ankoraŭ freŝaj, kaj konsumeblaj sed la afero tiel iras. Multaj homoj rilatas por fari unu varon el ili. Kultivisto, bestobredisto, fiŝkaptisto, fruktoĝardenisto ktp. Tiuj homoj ne scias, kia sorto atendas sian produktaĵon. Sed ne malĝoju, ĉar forĵetitaj manĝmaterialoj ankaŭ diros, "Mi plenumis kion mi povas fari, post tio, mi ne zorgas kiel ajn mi estos!" En la vico de kamionoj je la 3a kaj duono, sendube ankaŭ estas tiu, kiu forprenas restaĵojn, mi supozas.
Mi kantos nostalgian melodion de "Vivo en ombra flanko de urbo," por forĵetitaj varoj.
~暗い浮世の この裏街を 覗く冷たいこぼれ陽よ
legado: Kurai ukijo-no kono uramaĉi-ŭo nozoku cumetai kobore-bi-jo
signifo: En malluma ne certa mondo, ĉi tiun malantaŭan parton de la urbo, enrigardas malvarma likita sunlumo,
なまじかけるな薄情け 夢もわびしい 夜の花。
legado: namaĵi kakeru-na usu-nasake jume-mo ŭabiŝi-i jorru-no-hana.
signifo: ne kompatu min duonkore, mi estas nokta floro eĉ sonĝe soleca.
~誰に踏まれて 咲こうと散ろうと 要らぬお世話さ放っときな
legado: Dare-ni humare-te sakou-to ĉirou-to ira-nu o-seŭa-sa hottoki-na
signifo: Ĉu de kiu ajn mi estas tretata, ĉu mi aŭ floras aŭ velkfalas, ne prizorgu min, lasu min.
渡る世間を舌打ちで すねたわたしが なぜ悪い。
legado: ŭataru seken-ŭo ŝita-uĉi-de suneta ŭataŝi-ga naze ŭarui.
signifo: Mi travivas ĉi tiun socion klakante mian langon. Jes mi ja estas rikanantino, ĉu tio estas riproĉinda?
Ĉi tiu populara kanto de Ŝova-erao *2, ial lamente skuas mian koron.
kanto ; https://www.youtube.com/watch?v=IOWYLi6LfZk
rimarkoj de tradukinto
Preskaŭ ĉiuj japanoj, kiuj finis altlernejan kurson, scias la esearon "Curezuregusa." Tio estis skribitaj de JOŜIDA Kenko en ĉirkaŭ 1330 jaro. Oni ofte nomas lin, pastro Kenko. "Gusa" estas alisonigo de "kusa", kiam ĝi estis kunmetita. Ĝi montras binditan libron.
"Curezure" signifas esti senokupeco sed pastro Kenko faris multan observadon pri homoj kaj skribis eseojn sub tiu preteksto. Tial oni ofte uzas la vorton kiel pretekston de sia ago. Do mi pensis, ke estas pli bone diri "estante curezure-e" ol diri "estante senokupece" por esprimi nuancon de la frazparton.
Ĝi estas tempodaŭro inter 1926 kaj 1986, kiam japana imperiestro de Ŝova troniĝis. Kelkaj japanoj klasas karakterojn de homojn per la erao de la naskiĝo. Certe samerananoj travivas similan cirkonstancon sed ĝi ne aldonas al homoj karakterojn, kiun oni povas klare klasi.