Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pro senfareco...

Amiko! Naskiĝloko! Tagoj neniam revenonta!

 Lastatempe, poŝtelefono disvastiĝis inter preskaŭ 100% da homoj, kaj ŝajnas, ke interŝanĝo de leteroj draste malmultiĝis. Sed kiam ŝiŭasu*1 proksimiĝas, mi ricevas poŝkarton diranta, ke mia amiko aŭ konato ekvojaĝis al la lando Jomi*2, aŭ ke la homo estas en funebra periodo*3. Estas neeviteble, ke laŭ paso de jaro, komunikado malmultiĝas.

 Mi iam vidis la haikon*4:

一年に一度の便り年賀状
Iĉinen-ni ichido-no tajori nengaĵoo
Dum unu jaro, mi ricevas leteron de konato almenau unu fojon. Ĝi estas novjara karto.

Kiam mi skribas la adreson kaj nomon sur novjara karto, mi remomoras la voĉon kaj ridantan vizaĝon de tiu homo. Mi kutimas skribi, "Mi vivas kun sama nomo de tiutempo," kaj enĵetas ĝin en la poŝkeston. Kiam mi ricevas dumfunebran anoncon, mi rememoras la vizaĝon kaj la personecon, kaj nia amikeco denove fortiĝas kaj kial ĝi estingiĝos. Tamen laŭ la malmultiĝo de novjaraj kartoj imagas al mi estingiĝon de amikeco.

 Ĉi-jare mi postlonge telefonis al amiko de la naskiĝurbo, kiu sendadis al mi novjaran karton. Li diris, "S-kun*5 kaj T-ĉhan*6 iĝis demenco kaj ne vidas lastatempe." Ĉar nia vivo estas en jam decidita sorto, estas neeveteble, eĉ se mi ne volas kredi tion, ke tiu fariĝas demenco, kiu estas la amiko de bambuĉevalo*7, kiu kune pasigis tutajn jarojn de naciana lernejo*8 . Estas la fino! S-kun kaj T-ĉhan estis kune kun mi 9 jarojn da lernejaj tagoj.

 Jam ne rekoneblas min T-ĉhan, kiu, en mia rememoro, havas supermetitan imagon kun tiu sceno, "kiam mi diris 'adiaŭ,' ŝi mute klinis sian kapon kun plektitaj haroj" en la nostalgia kanto "Kiam blanka floro prosperas*9." Se mi povus retrosalti 70 jarojn da tempo, mi dezirus denove renkonti kun vi ĉiuj. Nia estis la sola klaso kun 15 knaboj kaj 23 knabinoj. Ŝajnas, ke preskaŭ duono jam estas registrita sur demonregistra kajero*10, inkluzive de tiuj, kiujn neniu scias kieeston. Tiun monton, kie mi ĉasis kuniklojn, tiun riveron, kie mi fiŝis karasetojn, ankoraŭ en la sonĝo, mi ĉirkaŭiras, kaj mi ne povas forgesi la hejmlokon*11. Mi nur havas vanan kaj nerealigeblan deziron, ke mi volas kanti la kanton de hejmloko*12.

 Mia patrino devenas de la kampara marbordo, kie viciĝas verdaj pinarboj sur plaĝo de blanka sablo, ĉe la orientĉin-mara*13 flanko de la duoninsulo Sacuma*14. Mi memoras la aferojn, kiam mi kelkfoje vizitis la domon de la avino. Mi ne povas forgesi la sonon de martondro, kiu aŭdiĝas trans la ventŝirma arbareto tutnokte. Fora bruo de ondoj kaj tono de vento kirlita de pinarboj kondukis min en dolĉan sonĝon.

 vapormobiloVekiĝinte en mateno, vidiĝis al mi ĉerizarbo fronte de engaŭao*15 kaj larĝa kampo de tritiko. Alaŭdoj*16 pepadis. La pepado senĉese sonoris agrable en la matena ĉielo dirante "pii-ĉiku paa-ĉiku*17." Pepado daŭris pli ol 90 sekundoj ĉiufoje. Mi provis trovi la pepantojn por vane pasigi tempon. Ili alte kaŝis sin kaj ne vidigis sin al ne kutimiĝinta vojaĝanto.

 Estis stacidomo de loka fervojo, kiu funkciis ĝis la epoko Ŝoŭa kaj nun malaperis, trans la kampo de alaŭdo. En la vespera ombro, anhelanta kuro de vapora lokomobilo ŝajne rampanta deklivon supren. Iama diversaj scenoj de mia hejmloko venas kaj foriras. Nur mi povas memori de fore.

Rimarkoj de tradukinto:

estante curezuree..

 Preskaŭ ĉiuj japanoj, kiuj finis altlernejan kurson, scias la esearon "Curezuregusa." Tio estis skribitaj de JOŜIDA Kenko en ĉirkaŭ 1330 jaro. Oni ofte nomas lin, pastro Kenko. "Gusa" estas alisonigo de "kusa", kiam ĝi estis kunmetita. Ĝi montras binditan libron.
 "Curezure" signifas esti senokupeco sed pastro Kenko faris multan observadon pri homoj kaj skribis eseojn sub tiu preteksto. Tial oni ofte uzas la vorton kiel pretekston de sia ago. Do mi pensis, ke estas pli bone diri "estante curezure-e" ol diri "estante senokupece" por esprimi nuancon de la frazparton.

*1 ŝiŭasu

En luna kalendaro, ŝiŭasu estas la 12a monato de la jaro. Ĝi estas alinomo de decembro. Ni skribas ĝin "師走(pastro-kuras)." La plej populara klarigo estas, ke antaŭe, oni trankviligis spiritojn de antaŭuloj per sutro de budhisma pastro en decembro. Tial pastroj estis okupitaj kaj kuris jen tien jen ĉi tien. Sed aliaj klarigoj ekzistas kaj ankoraŭ ne fiksita.

*2 ekvojaĝis al la lando Jomi

"Jomi" estas la lando, kiu aperas en japana mito. Ĝi ekzistas profunde sub la tero kaj mortinto iras. Tial "ekvojaĝi al la lando Jomi" estas unu el esprimoj de forpaso.

*3 la homo estas en funebra periodo

En 1871(Meiĵi 4) komenciĝis japana poŝtsistemo kaj en 1873 oni ekvendis poŝtkarton. Post tiam oni iom post iom simpligis novjaran saluton per novjara karto anstataŭ viziti reciproke. Krome novjaran karton oni ankaŭ povas interŝanĝi kun porajn konatojn. Kaj kutimo interŝanĝi novjaran karton evoluis. Sed estas malkonvene, ke sendi gratulan karton al familio en funebro. Tial okaze de en funebra periodo, oni sendas anoncan karton antaŭ ol oni preparas novjaran karton.

*4 haiko

Haiko estas unu speco el japanaj versaĵoj. Ĝi konsistas el nur 17 silaboj, kiuj devas esti 5, 7, 5 silaboj kaj devas enhavi "kigo," kiu estas vorto por montri unu el kvar sezonoj.

*5 S-kun

"-kun" estas alvokfinaĝo por amikoj, samaĝuloj aŭ pli junaj sed iom intimaj viroj. Alvoki sentitole nek senfinaĝe ne okazas ofte en Japanujo.
Ni ĝenerare alvokas kun finaĝo "-san" por pli aĝa konato kaj ne intimaj pli junuloj. Ĝi estas la plej ĝenerale uzebla alvokfinaĵo.

*6 T-ĉhan

"-ĉan" estas alvokfinaĝo por amikinoj aŭ intimaj knavinoj. Se la alvokanto estas ne tiel intima, oni uzas "-san."

*7 la amiko de bambuĉevalo

Bnabuĉevalo estas ludilo ĉefe por knaboj. Ĝi estas paro da nedikaj bambuoj, kiuj estas malpli logaj ol 2 metroj kaj havas piedtenejon ĉe taŭga alteco. Ni faris pied tenejon per du lignaj bastonetoj pinĉante bambuon sur unu el ties nodoj kaj ligis per ŝtala drato.

*8 la naciana lernejo

Japana deviga lernejo, kiu ekzistis dum 1941 ĝis 1947. Ĝi havis 6 jaran elementan lernejon kaj 2 jaran altan lernejon. Tiuj lernejo celis klerigi geknabojn kaj kreskigi naciisman koron. Antaŭe estis "normala elementa lernejo" kaj poste nur "elementa lernejo."

*9 Kiam blanka floro prosperas

 Ĝi estas unu el japanaj popularaj kantoj. TERAO Ĉisa verkis la tekston, TAMURA Ŝigeru faris muzikon kaj OKAMOTO Acuo kantis en 1950.

*10 registrita sur demonregistra kajero

" 鬼籍に入る(ki-seki-ni hairu: demona-kajero-en-registrita)" estas unu el esprimoj de forpaso.

*11 mi ne povas forgesi la hejmlokon,  *12 la kanto de hejmloko

Frazparto el infana kanto "Fursato(hejmloko)."

*13 la Orientĉina maro, *14 la duoninsulo Sacuma

 La Orientĉina maro (東海 ka. Vidu sube.) estas la pli norda teritorio de la Ĉina maro, la plej okcidenta parto de la Pacifika Oceano. Ĉi situas inter Ĉinio okcidente, Suda Koreio norde, la plej sudaj partoj de Japanio oriente kaj la insulo Tajvano sude. La golfo inter Ĉinio kaj Koreio norde nomiĝas Flava maro.(el Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Orient%C4%89ina_maro)

 La domo de la avino de la aŭtoro, la duoninsulo Sacuma, situas orienta limo de tiu maro.

*15 engaŭao

Engaŭao estas verando simila parto de domo. Kutime ĝi estas metita ekstere de japanstila ĉambro sed ankoraŭ sub tegmento kaj farita de ligno. Dumtage ĝi estas malfermita kaj ene de engaŭao estas ĉambro dividita de ŝoĵio(papera pordo).

 Nokte kaj pluvajn aŭ ventegajn tagojn, oni povas protekti ĝin per pluvobturiloj, kiuj kutime estis enmetita en la provizskatolo, kiu estis almetita ĉe la fino de engaŭa.

*16 alaŭdo,  *17 pii-ĉiku paa-ĉiku

Alaŭdo estas birdeto simila al pasero. Oni ofte vidas paseron sed malofte vidas alaŭdon, ĉar ĝi flugas alte kaj oni nur aŭdas ĝian voĉon ĉirkaŭ kiam tritikoj maturiĝas. Ni esprimas ĝian kri- aŭ kant-voĉon per sonoj "pii-ĉiku paa-ĉiku." Per tiu sono, ni imagas tritikkampon kaj nevideblan alaŭdon.



Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":