Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pro senfareco...

Rememoro de trejnvojaĝo al Borneo

 Mi ricevis elegantajn raportojn de antaŭuloj pri trejnvojaĝo kiel paŝadon en pompa usona urbo aŭ promenadon en la ŝtata parko Yosemite de centra Kalifornio.

 Aŭskultinte enviindajn vojaĝhistoriojn, ni atendis kian marvojon ni prenos. Sed ni ricevis la anoncon, "Vi iru al Borneo." Kontraŭvole, ni devis akcepti ĝin kiel nian nerezisteblan sorton, kiu estis decidita al ni antaŭ ol nia naskiĝo. Ni tute ne supozis la marvojon de kargoŝipo por lavana ligno.

 Ni preparis kajeron de maristo, kiu anstataŭas vizon. La trejnado estis kun T de apuda  ŝipoĉambro de nia dormejo. Cetere, familia loĝejo nomiĝis Soju(en kvartalo Seiĵo), fraŭla loĝejo nomiĝis Seiko(en la kvartalo Suginami). "SeikoSoju" estas kunmetita vorto, kiu estis citita el ĉina grandulo kaj signifas, ke 'pura interrilato estas origino de amikeco.'

 La vorto estis la kredo de la fondinto de nia kompanio, kiu diplomiĝis de ĉina filozofio de la universitato Kioto. La antaŭan vesperon de ekvojaĝo, T kaj mi iris por drinki al la urbo Kiĉiĵoĵi de la linio Inokaŝira de nia loĝejo Seiko en Niŝieihuku. Retrospektive, ni apogis nian bonŝancon kaj sekuron de vojaĝo sur la nomoj de lokoj loĝejo Ei-huku(porĉiama-beno) kaj drinkejo Kiĉi-ĵo-ĵi(bona-signo-templo). Ni tostis inter ni en duonluma trinkejo.

 Enŝipiĝinte ni salutis kapitanon, ĉefinĝenierojn kaj oficiron ktp. Sur ferdeko kaj en la ĉambro de motoroj deĵoris oficiroj de la unua klaso ĝis la tria, kiuj havis tempajn devojn de 0-4(dum la 0a kaj la 4a horo), 4-8(dum la 4-a kaj 8a horo), 8-0(dum la 8a kaj 12a horo), ĉiu dufoje antaŭ kaj post tagmeze. Kaj la ŝipo senĉese vojaĝis ĝis la celata haveno. Ĉe komandejo oficiro kaj ĉefa stiristo deĵoras duope. La unua navigistoj deĵoras dum 4-8, la dua dum 0-4, kaj la tria dum 8-0. Ĉiuj dufoje antaŭ kaj post tagmeze. Tuj post surŝipiĝo, ni metis nin en laborsituacio de ĉiu motora ĉambro kaj komandejo dum 0-4 horoj.

 Dum nokto, ekzistis neniu lumo krom navigacia lumo, kiu montras irantan direkton, kaj sub stellumo la ŝipo progresas al celhaveno. En komandejo, en mallumo, la lampo de stirilo, kiu havas diversajn funkciojn, vidigis nombron kaj direkton. Suda kruco brilis fore sur la maro. La kargoŝipo de 7 000 tunoj vojaĝis suden kun bruo de motoro, kiu daŭre laboradis superante sonojn de ondoj.

 La sekvan tagon, post kiam ni alvenis al ekstermaro de la insulo Borneo, la kapitano vokis nin kaj diris, "Estas via sorto, ke vi surŝipis sur ĉi tiu marvojo. Oni kutime ne povas veni. Ni faros ununokto-dutagan vojaĝon en la profundo, kie oni dehakas lavanan lignon." Ĝi estis la vojaĝo en la ĝangalon, kiun ni neniam poste vidos.

 Lavanaj lignoj estas dehakitaj en la profundo de bornea ĝangalo kaj portitaj per vagonetoj al riverbuŝo kaj ili atendas alligite kiel flosoj de kelkcent lignaro ĝis oni surŝipigis ilin. Trenŝipo trenas la flosojn de kelkdek ŝtipoj da lavanoj al kargŝipo en ekstermaro. Kaj gruo levas ilin unu post la alia sur la ŝipon. Ĝi estis primitiva karga laboro kaj ekstreme danĝera. Mi memoras, ke la karga laboro ĉe ekstermaro bezonis 5-6 tagojn. Ĉiutaga skualo donis al ni senton de duŝo.

 La ununokto-dutaga vojaĝo komenciĝis tiel, ke ni iris per trenŝipo kun kapitano kaj s-ro Ĉang, kiu estis estro de lavano-eksporta kompanio Nanjang Segejo, al riverbuŝo, kie palmoj (Nypa fruticans) prosperis. Tie estis la aglomera loko de lavana ŝtipo. Proksime al la riverbordo alligiĝis kaj ŝanceliĝas amaso da lavanaj ŝtipoj, kiuj atendas la tempon kiam oni trenas ilin. Surtere apud la rivero, reloj por vagonetoj estis instalita. Ni celis al la profundo per revena vagoneto al la dehakejo de lavano.

 Ni alvenis al la stafetstacio. Mi ne memoras la tempodaŭro ĝis la loko. Vendejo kaj hotelo estis ĉe kvadrata placo. Ĉino reĝisoris la urbon. Vespere, kapitano ludis maĝangon kun Ĉang, la estro de Nanjan segejo, kaj anoj de agento.

 Sekvan tagon, ni iris ĝis la dehakejo de lavano. Radikoj de lavano etendiĝis ĉiujn direkten kaj la parto super pli ol 2 metroj kreskas kiel ronda ŝtipo.

 Vidinte dehakado de lavanon, ni plu iris profunden per boato al la vilaĝo de indiĝeno (senkapiguloj). Longa altplanka domaro estis 70 - 80 metrojn longa.

 Sub la tegmento de la domaro konsistis el firma tabulo de ligno kaj loĝejo estis en la norda flanko kaj koridoro en suda flanko estis komuna spaco. Ĉe la niĉo de traboj estis metitaj kranioj, kiuj laŭdis batalrezulton de iliaj prauloj. La planko estis ĉirkaŭ 3 metrojn alta kaj sube kuradis porkoj kaj kokoj.

 Kiel fariĝis tiuj indiĝenoj?

 Mi nostalgie rememoras ilin kaj elkore preĝas pacon kaj bonfarton.

 Saramatinnga Teramakashi

(Dankon!)

Rimarko de tradukinto

*curezuree

Preskaŭ ĉiuj japanoj, kiuj finis altlernejan kurson, scias la esearon "Curezuregusa." Tio estis skribitaj de JOŜIDA Kenko en ĉirkaŭ 1330 jaro. Oni ofte nomas lin, pastro Kenko. "Gusa" estas alisonigo de "kusa", kiam ĝi estis kunmetita. Ĝi montras binditan libron.

"Curezure" signifas esti senokupeco sed pastro Kenko faris multan observadon pri homoj kaj skribis eseojn sub tiu preteksto. Tial oni ofte uzas la vorton kiel pretekston de sia ago. Do mi pensis, ke estas pli bone diri "estante curezure-e" ol diri "estante senokupece" por esprimi nuancon de la frazparton.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":