Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pro senfareco... Bojanta hundo

     Tri sekurgvatantoj, s-roj T, A kaj mi, staras sur anguloj de krucvojo apud la elementa lernejo M de la urbo Ĉiba. S-ro T fariĝis sekurgvatanto pli frue ol mi kaj jam daŭras 20 jarojn. S-ro A komencis kiam lia nepo eniris en la lernejon. Lia nepo estas jam en la 5a klaso. Li loĝas sola en la 10a etaĝo de K-domo kun hundeto post kiam lia edzo forpasis antaŭ dekkelkaj jaroj.  La familio de lia filino loĝas ĉe la unua etaĝo de sama lifto kun li. Tial eĉ ŝi vizitas lin, tio estas tro proksime por diri, ke ŝi revenas al la naskiĝloko. Se troviĝus tutlanda konkurso pri distanco al naskiĝloko, ŝi sendube alte premiiĝus pro la proksimeco. Onidire, vivdaŭro de hundo estas malpli ol 20jaroj, do la hundo de s-ro A estas sufiĉe maljuna, ĉar ĝi estas 14 jara. Okaze de sekrgvatado, li staras kun la hundo.

     Mi aŭdis, ke ĝi vizitas belecsalonon por hundo ĉiu trimonate. Ĝi feliĉas beligite per kosto de 9 mil enoj por unu fojo, kaj 36 mil enoj por jaro. Sed ĝia laŭta bojado kaŭzis problemon. Ĝi ege bojadas, kiam geknaboj venas el MI-domo kaj MB-domo, kiuj estas okcidenta flanko de la krucvojo. Kvankam ĝia mastro staras tuj antaŭ ĝi, ĝi bojas tiel laŭte, kiel oni ne atendas ĉe hundeto. 

     Trotuaro tie larĝas nur 1,5 metrojn. Unu s-ino, kiu loĝas unu el loĝejoj, kiuj viciĝas laŭ la trotuaro, postulis al s-ro T, “Hundo estas tro brua! Detenu ĝin.”  S-ro T delonge staras ĉe angulo de tiu vojkruco kaj jam konatiĝis kun la sinjorino. S-ro A estis forpelita de antaŭa starpunkto al diagonala kun sia hundeto. Tiu loĝejo estas ĉe unu el la anguloj de la vojkruco. Se mi esprimus en Jasnari-stilo*1, “Subenirante el dormoĉambro sur la dua etaĝo, kaj malfermante la pordon, ŝi frontas la trotuaron.” La domo estas en tia situacio. Kial oni elektas domon en tia medio sed mi ne rajtas komenti ion pri ŝatemon de aliulo.

     Geknaboj amasiĝas nur dum duon horo en mateno por iri al lernejo. La bruo de aŭtoj daŭas tutan tagon antaŭ la domo. Kia persono povas toleri la daŭran bruon sed ne povas portempan bojadon de hundeto de sekurgvatanto. Ĉu ŝi kutimiĝis al brua medio pro tre proksime al ŝoseo sed bojado de hundo estas nekutima malagrabla bruo?

     La hundeto kutime posedas la maljunulon por si sola en la domo, sed vidante lin ĉirkaŭita de geknaboj, ĝi sentas, ke li estis forprenita de li. Eble, bojado estas poseda volo de ĝi. Ĝi bojas nekutime kiel hundeto. Ĝi ŝajnas ploranta, ĉar la maljunulo ne zorgas pri ĝi estante en la fluo de multaj geknaboj. S-ro A kaj la hundo revenas hejmen post lernantoj iris lernejon. Do, tio ne meritas por koleri. Mi vidas en la afero mankon de simpatemo.

ワンちゃんを怒らないでよ おっかさん 爺じと暮らす 老いたる犬を 哲香

ワン   ちゃん を      怒ら       ないで よ                 おっかさん
Wan-ĉan  -wo okora -naide-jo           okkasan
Hundeto   -n   koleru-ne     -mipetas  sinjorino
Sinjorino, ne koleru la hundeton, mi petas.
爺じ              と     暮らす      老いたる       犬           を            哲香
ĵiĵi          -to   kurasu  oitaru       inu    -wo     Tekka
maljunul-kun vivas    maljunan hundo-n       aŭturo
Tiu maljuna hundeto vivas kun maljunulo.

Rimarkoj de tradukinto:

*1 Jasnari-stilo

     Uzante skrib-stilon de KAWABATA Jasunari.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":