Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pro senfareco ... Ĉu ne estas malgaja turaj domoj?

     La domo S naskiĝis 50 jarojn antaŭe, kiam mi ekloĝis en ties apartamenton. El verando de 12a etaĝo, mi povis vidi panoramon, kie etendiĝis plene la golfo de Tokio, fore alta pinto de monto Fuĵi kaj la montaro de Tanzawa nebulis kaj vidiĝis ne malhelpate la turo de Tokio kaj aro da altaj konstruaĵoj inkluzive de la metropola registaro de Tokio. Nova tereno, kie ankoraŭ buldozoj tie kaj tie kuradis zumante kaj etendis, ĝis la marbordo de Kemigawa 2 kilometrojn for, la nuda tereno, kie sableroj kirle dancadas. En krepusko, mi rememoris la frazon "fora monto vidiĝas transe" de poemo de MIJOŜI Tacuĵi*1, pro silueto de monto Fuĵi. "... En kiu regiono la altaj montoj staras? Montpiedoj estas kaŝitaj kaj nur pintoj bluas en nebulo je tiuj montoj ..." Mi ne diru troe, ke neniu estas konkerebla kun tiu pejzaĝo, sed mi fariĝis profunde kortuŝita pro sento "tiel fore mi lokiĝis."

     Sed nun, 30 jarojn post tiam, la vidaĵo de mia verando estas tia, kia tuj antaŭe 15 ĝis 20 etaĝaj turdomoj staras kvazaŭ arbaroj kaj, turnante rigardon direkte al Makuhari, mi vidas pli altaj turdomoj estas konstruataj. De loko al loko, ekaperis subite kvazaŭ bambuidoj post pluvo, altaj konstruaĵoj, kiuj blinkigas sian avertlampon por nokta aviadilo, kiu estas leĝe devigata ekipi al konstruaĵoj super 60 metrojn alta. Mi aŭdis, ke 6 turdomoj estas konstruataj. Mi sentas strange, ke prosperas konstruadon de tiuj altaj domoj, ĉar en multaj regionoj suferas pro malkresko de loĝanteco kaj multiĝas nombro de vakaj apartamentoj kaj neloĝataj domoj. Mi sentas duonjarcentan historion, vidante vakajn domojn tie kaj tie en la regiono de Isobe, kiuj estis konstruitaj sur ŝtopita sovaĝa tereno 50 jarojn antaŭe.

     Ŝajnas, ke turdomoj estas popularaj en diversaj regionoj. Sed mi pensas, ke lima alteco estas maksimume 14 etaĝoj kiel nia S domo. Tiun altecon ni povas atingi sian apartamenton eĉ se lifto ne funkcias pro senkurento, kvankam oni fariĝas senspire. Mi antaŭvidas konsiderante nunan socian situacion, turdomo multigos pli da vakajn domojn.

     Ne mi kritikas sed kiel simpla fakto, oni povas facile trovi en YouTube, en diversaj lokoj de Ĉinio kaj najbaraj landoj, fantomajn urbojn, kiuj haltigis konstruadon de turdomoj, kiuj havas 50, 60 etaĝojn kaj sume kelkcent milionojn da apartamentoj pro ŝanĝo de ŝtata mona politiko. Eĉ en tiu vastega Ĉinio, turdomoj, kiuj nenie havas parkejojn nek parkojn ene de tereno, estas postlasitaj survoje de konstruado. Eĉ grandaj kompanioj bankrotis pro malbona komerca agado. Tio komencis jam dekkelkajn jarojn antaŭ ol eksplodo de veziko en Ĉinio. Kiel nun fariĝis la alte leviĝinta flago de 'unu zono unu vojo', kiu estis nuntempa versio de silka vojo per maro kaj tero: tion jam oni aplombe neglektas kaj silentas kvazaŭ nekonata fenomeno de maro de Jacuŝiro*2.

タワマンは悲しからずや 立尽くす 灯りともらず 廃墟のままで 哲香

タワマン  は  悲し     から ず   や 立    尽くす
taŭaman-ha kanaŝi  -kara-zu -ja  taĉi -cukusu
turdomo       malgaja-esti -ne -ĉu  star-anta
Ĉu ne estas malgaje, ke turdomo estas nur staranta

灯り  ともら   ず 廃墟    の まま で             哲香 
akari tomora-zu  haikjo-no mama-de              Tekka
lumo brilas  -ne  forlasate  daŭre                     Aŭtoro
kun multaj apartamentoj daŭre neŝaltante lumon?

Rimarkoj de tradukinto:

*1 MIJOŜI Tacuĵi

MIJOŜI Tacuĵi(1900-1964) estas unu el popularaj poetoj en Japanio.

*2 nekonata fenomeno de maro de Jacuŝiro

En maro de Jacuŝiro, media malboniĝo rapide progresis kaj malvastiĝo de tajdaj ebenaĵoj, ekapero de ruĝa tajdo ktp. Kaj fiŝkaptado kaj marherba kolektado malprosperas tie.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":