Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Asocio de eks-studentoj

     Lastatempe, mi uzas multan tempon por agado pri asocio de eks-studentoj de mia altlernejo. Tio estas alia ol mia altlerneja asocio en la gubernio Nagano, sed asocio de la eks-studentoj, kiu loĝas en ĉefurba areo. Nombro de asocianoj estas 3 500. Plej aĝa ano estas en 90-aj kaj la plej junaj estas en 40-aj. La kernaj membroj estas en 60-aj, 70-aj kaj 80-aj jaroj. Mi deziras gajni pli junajn generaciojn sed mi mem tute ne rilatis al tiu asocio ĝis mi fariĝis 50-aj jaroj. Invito al ĝenerala kunsido aŭ interkona bankedo alvenis ĉiujare, sed neniam pensis partopreni. Mi nur rigardis ĝin kiel "aron de maljunuloj" aŭ "kunvenon de diletantoj."

     Malgraŭ tio, nun, mi dediĉas en tiu agado. Kial? La komenciĝo estis, ke mi partoprenis ĝeneralan kunsidon logite de konata antaŭulo. En tiu kunvenejo, mi renkontis samaĝan konaton kaj ekkorespondis kun li kaj mi havis rilaton kun la asocio.

     La rilato profundiĝis, post kiam mi fariĝis redaktoro de la revuo, kiun ĉi tiu ĉefurba asocio. Tiu revuo estas eldonata jare, per A5 formato, kun ĉirkaŭ 100 paĝoj, kaj preskaŭ plenigita per artikoloj de la eks-studentoj. 10 jarojn antaŭe, kiam mi ankoraŭ laboris, mi viciĝis kiel redaktoroj, sed okaze de ŝanĝo de laborejo, mi eliĝis dum 3, 4 jaroj sed refoje alvokite, mi eklaboris por la afero pli fervore ol antaŭe.

     Foje, mi pensas, kio estas "Asocio de eks-studento?" Nun, mi kutimas regule partopreni redaktoran kaj estraranan kunsidon, kaj bankedon post tiuj kunsidoj. Sed tie mi ne renkontas konatojn de la studentaj tagoj. Kompreneble, mi nur ne konis aliajn jarulojn, nek mi konas plej parton de eĉ samjaruloj. La samjaruloj kolektiĝas fojfoje. Sed mi ne parolis nek sciis eĉ ekziston de ili krom du el ili, kiuj estis iam samklasanoj.

     Estas strange, ke tiel senrilataj homoj formas densan homan rilaton nur pro tio, ke "eksiĝis el sama lernejo." Tio estas afero de nur tri jarojn. La tri jaroj faras nekredeble grandan influon al mia vivo. Ĉu tempo, de momento post momento, estas tiel densaj en tri jaroj de sentemaj junaĝo en 10-aj jaroj?

     Dum parolo, inter eks-studentoj de samlernejo, nomoj de manĝaĵoj kaj geologioj estas facile rekonitaj kaj la idiomoj nostalgie resonas en la oreloj. Sama hejmloko ligas homojn, sama lernejo unuigas animon. Ankaŭ komuna rememoro pri instruistoj ekzistas. Ĉu tio estas amo al la lernejo? Mi rimarkis, ke mi senkonscie mergis min en tia ordinara afero de la mondo.

     Asocio de eks-studento ekzistas ankaŭ por elementa lernejo, mezlernejo kaj universitato. Ĝuste antaŭ nelonge, post 50-jara kunsido de samklasanoj okazis. Ĉirkaŭ duono de samklasanoj, 24 homoj, kolektiĝis en nia universitato. Kunsido de elementlerneja Eks-lernantoj antaŭlonge ĉesis informiĝi. Anakaŭ pri mezlernejo, jam pasis pli ol 10 jarojn post la lasta kunsido.

     Ĉu la ligo de altlernejaj tagoj, pri kiu oni havas klaran memoron, interplektas profundan rilaton de homoj? Mi estas ĝoja, havante antaŭulon, kiu estas ankoraŭ vigla malgraŭ la aĝo de pli ol 90 jaraj, kaj intime rilatas al 10 aŭ 20 pli junaj, samtempe eĉ 40 jarojn pli junaj posteuloj. Mi intencas informadi ekziston de ĉi tiu asocio kaj varbadi junajn samlernejanojn.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":