Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Mi komprenas la lingvon de birdoj...

     "Mi komprenas la lingvon de birdoj," tia estis mia unua renkontiĝo kun ĉi tiu libro?

     Ne klara memoro sed mi pensas, ke la aŭtoro, Suzuki Toshitaka, aperis en la televida programo "Tetsuko no Heya" (La Ĉambro de Tetsuko). Mi ankaŭ vidis ĝin en gazeto: "Inter la nuntemaj popularaj libroj estas 'Mi komprenas la lingvon de birdoj' de Suzuki Toshitaka. Birdoj kombinas vortojn por krei frazojn kaj konversacias trans specioj..." Nur tio sufiĉis por impresi min. Sed pli forte impresas min, ĉar la labor-kampo de tiu juna bestlingva esploristo estis Karuizawa.

     Preskaŭ duonjarcenton antaŭe, kiam mi ofte vizitis Karuizawa por redakti senpagan gazeton, mi matene promenis en la "Arbaro de Naturaj Birdoj" en Naka-Karuizawa. Mi aliĝis al grupo de la Birdo-Societo, kiu observadis naturajn birdojn. Nostalgiaj memoroj reviviĝis, kaj mia intereso vekiĝis.

      Mi aĉetis ĉi tiun libron ĉe Amazon kaj legis, demandante al mi mem, kie en Karuizawa tio okazis. Suzuki skribas jene: "Dum la vintro de mia tria universitata jaro, okazis destinplena renkontiĝo. Mi sola vizitis la urbon Karuizawa en la Gubernio Nagano." Mi malfermis la paĝojn por scii, kie tio estis. "Post promeni ĉirkaŭ unu horon sur neĝa vojo de la bushaltejo de Naka-Karuizawa... mi finfine alvenis al la gastejo." Ŝajnas, ke ĝi estas la Arbaro de Naturaj Birdoj, kiun mi promenis, sed mi ne povis konstati ĝin.

     En ĉi tiu arbaro, Suzuki aŭskultis la kantojn de malgrandaj birdoj, kiuj kolektiĝis al sunfloraj semoj. "Ĝiĝiĝiĝi", "hihihi", "cupii", "hihhi", "ĉiĉiĉi," kaj ekkonsciis, ke eble birdoj komunikas pri la loko de manĝaĵo kaj la atako de malamikoj per siaj kantoj. "Mi eksentis mondon mirindan," li skribis. Kaj "mi decidis esplori la signifon de la kantoj de la Parus-familio (la granda paruo, la nigra paruo, la ruĝvanga paruo ktp.) en la arbaro de Karuizawa." Tiam li restis nur unu semajnon, sed en la sekva oktobro, li revenis al la arbaro de Karuizawa por sia bakalaŭra esplorado. Ĉi-foje por tri monatoj.

     Oni povus envii lin, kiu povis longe resti en Karuizawa, fama ripozloko. Sed tute ne. La vivo de esploristo estas modesta, aŭ pli ĝuste, "terura." Lia bazo estis la universitata montkabano, konstruita antaŭ pli ol 50 jaroj, unuetaĝa ligna domo sen banĉambro, sen duŝo. Tiam ne estis interreto. Estis multaj fendojn, tra kiuj sovaĝaj musoj libere eniris kaj eliris. Mi miras, kiel li transvivis la severan vintron. Vere, oni sentas la spiriton de esploristo.

    De tiam, ĉiun jaron dum pli ol ses monatoj, li vivis sola en la arbaro, memkuirante, matene ĝis vespere vivante kun la birdoj. Kaj iom post iom, li povis trovi akcipitrojn kaj serpentojn per la kantoj de la granda paruo. Nur aŭdante la kantojn, li povis antaŭvidi la konduton de birdoj kaj la movadon de birdaroj. Jes, li komprenis la lingvon de la granda paruo. Li malkovris, ke la granda paruo havas lingvon.

     Kiam la granda paruo kantas "ĝaa ĝaa", ĝi vidis serpenton. "Cuucpi cuucpi" estas deklaro de teritorio. "Bibibibi" estas la voĉo de ido petanta manĝaĵon. "Ĝiĝiĝiĝi" signifas "kolektiĝu": ĝi alvokas la grupanojn al manĝloko. Kaj "Piicu-pi!" signifas "atentu" kiam oni trovas malamikon kiel korvo aŭ akcipitro. "Piicu-pi, ĝiĝiĝiĝi" fariĝas frazo: "Atentu kaj kolektiĝu."

     Plue, li malkovris, ke grandaj paruoj ankaŭ havas gestojn. Kiam ili rapide tremetas siajn flugilojn, ĝi signifas "post vi." Dum idozorgado, kaj la masklo kaj la femalo portas manĝaĵon al la idoj en la nestkesto, kaj oni povas vidi ĉi tiun geston samtempe kiam ili revenas al la nestkesto.

     En marto 2012, lia esplorpapero pri la kantoj de la granda paruo estis publikigita en akademian revuon, kaj li akiris doktorecon. Suzuki diras: "De la antikva epoko de Grekio, oni decidis, ke nur homoj havas lingvon. Sed la grandaj paruoj instruis al ni, ke tio estas eraro." Li pledas por revizio de la historia koncepto. Ĉar oni malkovris, ke la grandaj paruoj uzas lingvon, eblas, ke aliaj bestoj ankaŭ uzas lingvon. Li esperas, ke la esplorado disvolviĝos sen esti kaptita de fiksitaj konceptoj kaj antaŭjuĝoj de bestsciencistoj. Eble venos la tago, kiam ni povos kompreni la lingvon de hundoj kaj katoj kaj facile konversacii per tradukilo.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":