Rememoro de linioj Ĉuo kaj Iida, kiu veturas tra la naskiĝloko 2
En la urbo Iida de Ŝinŝu*1, konstruado lineara Ĉuo-ŝinkansen*2 progresas. Kiam ĝi malfermiĝos, Iida fariĝos loko irebla al sia laborejo, ĉar tie estos nur distanco de 40 minutojn de Ŝinagaŭa en Tokio. Sed nur dekon da jaroj antaŭe, tie estis "kaŝita regiono," kie oni bezonis 6, 7 horojn por iri al ambaŭ Tokio aŭ Nagoja. La sola maniero uzebla estis Iida-linio, kiun oni povis anstataŭi al nenio por homoj, kiuj loĝas en la valo de Ina en suda regiono de la gubernio Nagano.
Ankaŭ mi fininte altlernejon kaj eliĝinte el la hejmloko, ofte uzis la linion. Ne nur studentaj tagoj, sed post kiam mi eklaboris, dumtempe, mi sinsekve veturis Iida kaj Ĉuo linioj. Post kiam mi havis familion kaj komencis veturi per aŭto, kaj malfermiĝo de Ĉuo-rapidvojo, mia itinero draste ŝanĝiĝis de fervojo al aŭtovojo, sed mi foje rememoras scenejojn de iama fervoja vojaĝo, kiujn mi ne povas forgesi.
Mi ofte uzis nokta ekspreso de Ĉuo-linio. Kvankam nokta trajno, ili ne estis trajno kun litoj. Vagonaro kun normala sidolokoj nur veturas nokte. Siatempe, la stacio Tacuno konektis liniojn Iida kaj Ĉuo. De Iida al Ĉuo, oni povis transiĝi nokte, kaj kontraŭdirekte, frumatene. Trajno veturas agordante tempon ĉe surliniaj stacioj, konsiderante tempo por transiĝo inter linioj. Ĉar la vagonaro, kiu ekis de Ŝinĵuku, alvenas al Tacuno je konvena horo por konekti al Iida-linio, mi ne spertis atendadon tremante pro malvarmo eĉ je vintra frumateno. Mi prenis trajnon, kiu ekis Ŝinĵuku post la 23-a horo. Tiu celloko estis plejparte Minamikotani, kie oni ŝanĝas de Ĉuo-linio al Ooito-linio. Povis esti tiuj al Macumoto aŭ Oomaĉi. Krom hejmen revenantaj Ŝinŝuanoj*3, kiel mi, multtaj skiantoj kaj montgrimpantoj veturis, ĉar la trajno rekte konektiĝas al Nordaj Alpoj. La stacio Kajano, survoje, estas la plej proksima stacio al Jacugatake.
La sceno, kiu klare gravurita en mia memoro, estas vintra trajno celanta al Tokio. Kiam mi envagoniĝas kun mia bostona sako, ene de vagono estis stato de senorda dormado. Multaj el ili dormis sidante sur sidlokoj sed ne malmultaj senzorge kuŝis sur planko. Rimarkinte novveturantoj, oni cedis sidlokon, mi apenaŭ povis veturi al Ŝinĵuku sidante. Retrovidante tiu sceno rakontis apogeon de ski-prospero. Tiaj imponaj skiejoj, kiaj Happoone, Iŭatake kaj Cugaike, reprezentante Japanion, sinsekve situas laŭ Ooito-linio. Ili plene ĝuis skiadon kaj estis kontente revenanta.
En 1982, malfermiĝis Ĉuo-rapidvojo, kaj ekveturis rapida buso, kiu rekte ligas de Iida al Tokio aŭ Nagojo. Pro tio, uzantoj de Iida-linio draste malmultiĝis. Ĉar utiligo de buso bezonas malpli da tempo kaj kosto ol uzi liniojn Iida kaj Ĉuo. Post malfermo de lineara fervojo, Iida-linio povas esti nuligota. Tio maltrankviligas min.
Iida-linio nun ligas staciojn Tacuno (nun Okaja) en la gubernio Nagano kaj Tojohaŝi en Aiĉi. Tenrjukjo, kiu situas proksimume meze de la tuta linio, dividas pejzaĝojn tute malsimilajn el vagonfenestro al norda kaj suda kaj faras ĉarmon de vojaĝo. En sudo, kiu direktas al Tojohaŝi, krutajn montojn viciĝas kaj tuneloj kaj ferpontoj alterne ripetas. Kontraŭe, en nordo, kiu direktas al Tacuno, oni povas ĝui vaste malfermitan vidkampon plenan de variaĵo. Aparte, ĉarmo nur ĉi tie troviĝas en Japanio, ke oni povas spekti Sudajn kaj Mezajn Alpojn samtempe. De aŭtuno al vintro, nenio povas kompari kun beleco de Alpoj koviritaj de neĝo en fono de blua ĉielo. La plej nova linea fervojo kaj primitiva superlokala fervojo, ĉi tiujn interesan malekvilibron oni akceptu, tiel mi deziras.
Rimarkoj de tradukinto:
Aŭturo de ĉi tiu eseo ŝatas nomi sian hejmlokon per antaŭa nomo de Nagano. Kaj fielas esti membro de tiu deveninto, nome Ŝinŝuano.
La lineara Ĉuo-ŝinkansen estis palnata konstrui delonge. Sed antaŭa guberniestro de Ŝizuoka, kie la linio iomete trapasas, ne permesis iri sur tiu gubernio pro bagatela kialo. Guberniesto ŝanĝiĝis al alia homo kaj la konstruado komencis progresi.