Dujaro-vizito al sanktejo
Jam pasis pli ol 10 jaroj de tiu afero.
Mia patro malsaniĝis kaj eniĝis en vartejo. Ĉar en la naskiĝdomo vivis mia patrino sola, nur mi revenis hejmen en la jarfino kaj purigis domon kaj faris aĉetadon por novjaro kun la patrino, rostis seriolon por festi transigon de la jaro ktp, kaj nia 'Oomisoka'-o(la lasta tago de la jaro) venis. Post la lasta vespermanĝo de la jaro, ni sidis ĉe 'kotacu'-o(japana varmigilo) kaj spektis la kantokonkurson de Ruĝo kontraŭ Blanko en televido, kiel kutima jaro. Ne rimarkinte ni ambaŭ dormetis. Post la programero, kiam sonorilo de Ĵoja eksonoris, ni preparis nerapide por eliri. Ekster la domo estis malvarmega je malpli ol nul gradoj celsiaj. Ni vestis sin sufiĉe varmige kaj iris eksteren kun elektra lanterno.
La sanktejo distancas pli ol 20 minutojn. Paŝante sur ebena ŝoseo iom, fine ni grimpis dum 5 minutoj supren sur klininta alproksimiĝo al la sanktejo. Homoj, kiuj celas dujaran viziton al sanktejo kiel ni, multiĝas. Supre de 10 ŝtupoj da ŝtona ŝtuparo estas placo kaj brulas granda fajro. Kelkaj homoj varmigas sin ĉirkaŭante la fajron. Ili interparolas kun akompanatoj aŭ renkontiĝintaj konatoj.
Preterpasinte la fajron, ni iris plu unu ŝtupon kaj staris antaŭ la ĉefsanktejo. Ni oferis monon kaj sonigis sonorilon kaj kunpremis la manojn. En la oficejo dekstre de la ĉefsanktejo neniu deĵoras kutime kaj la pordo estis fermita sed tiam pordo estis malfermita kaj multaj paroĥanoj de sanktejo kaj regiona respondeculoj moviĝis okupate.
Unue ni ricevis sanktan sakeon. Oni donas oranĝon por infanoj. Apude, estis venditaj amuleto, talismano, plato de bildĉevalo kaj kontraŭ demona sago. Ambaŭ mia patrino kaj mi, aĉetis unu, du ĉarmaĵojn por bonfortuno.
Tiam fariĝis jam novjara tago. Ni faris kutiman agon por transigi jaron. Post ripozo momenta ĉe fajro por varmigi nin, ni revenis hejmen.
Mi memoras ĉi tiun "dujaran viziton al sanktejo," kiun mi faris 3, 4 fojojn kun mia patrino, kiu loĝis sola en hejmloko kaj ankoraŭ vigle paŝis. Mi ne memoras la viziton tien kun tutan familianojn nek mi scias, ĉu gepatroj iris kune, kiam la patro ankoraŭ estis. Nur mi memoras, ke la patro gastigis vizitantojn al sanktejo dum la lasta tago ĝis novjara tago, kiam li estis respondeculo de la regiono.
Cetere, mi surprizis sciinte, ke la vorto "dujara vizito al sanktejo" ne estas komuna vorto tutlanda. Kutime oni nomas ĝin "unua vizito al sanktejo", sed en la gubernio Nagano, oni kutimiĝis nomi ĝin "dujara vizito al sanktejo" kaj intimiĝis. Nia "unua vizito al sanktejo" montras vizito dum tago. La du nomoj ne havas diferencon. Nur diferencas la nomoj. Ankaŭ sur lokaj ĵurnaloj la esprimo "du jara..." estis uzataj. Oni montras tion per vortoj kaj frazoj: dujara vizito al sanktejo; unua vizito al sanktejo; bonvenigas per lumo de kandelo dujaran vizitantojn al la sanktejo; okupita de preparo por dujara vizito...; ktp. La vortoj de "dujara..." ankaŭ troviĝas en la gubernio Niigata kaj parto de ĉirkaŭantaj regionoj.
Post forpaso de la patrino, mi ne faris "dujaran viziton", mi rememoras la scenon, kiam ni paŝis al la sanktejo sur frostigita vojo en meznokto.