Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Al la altlanda feriejo libera de varmego
Ni vizitu someran Karuizaŭa-on.

 Varmegaj tagoj, kun averto de varmega malsano, daŭras. La nomoj kiel "somertago*1" kaj "vera somertago" mem sentigas al ni varmegon ĵiŭaĵiŭae*2 (iom post iom). Tamen nuntempe, "furioze varmega tago*3" ne malofte aperas. Furioze varmega tago estas tia tago, kia kulmina temperaturo estas pli ol 35 gradoj celsiaj.

 Varmega ondo atakas ankaŭ Eŭropon. 46 gradoj en Parizo, 42 en Germanujo, kie situas pli norde ol Japanujo, kaj 40 en Nederlando. Jam la Tero fariĝis tiel, kiel nia plendado estas Karuizaŭavana.

 Por eviti tian furiozan varmegon, ni nur translokiĝu. Por tiu celo, mi rekomendas ja la urbon Karuizaŭa*4!. Mi volas pasigi malvarmetan tempon kun iom riĉa sento en la feriejo Karuizaŭa.

 La urbo Karuizaŭa situas sur altlando 1 000 metrojn marnivele. La kulmina temperaturo dum julio kaj aŭgusto estas ĉirkau 30 gradoj. La sunradio dum tago estas forta sed sub ombro de arboj estas rimarkinde malvarmeta. Aparte en mateno kaj vespero, ni eĉ volas surmeti kardiganon.

 Multaj golfejoj etendiĝas, kaj sennombraj tenisejoj ekzistas. Surstrate biciklistoj kuras kun pompaj vestaĵoj.

 Perfumo de literaturo ŝvebas kaj preĝejoj staras tie kaj tie. Jes, ĉi tie estas tia urbo, kiu evoluis pro tio, ke alilandaj misiistoj konstruis sian somerdomon. Ĝi okazis tuj post la erao Meiĵi*5 komenciĝis, tial la urbo havas jam historion pli longa ol unu jarcento.

 La loĝantaro de la urbo estas malpli ol 20 000. Hejmoj estas pli ol 9 000. Sed la nombro de vilaoj estas enormaj. Laŭ la urba datumo, 16 018 staras en Rejŭa 3*6. Ankaŭ staras 251 kompania loĝejoj kaj 88 lernejaj. 800 milionoj da homoj ĉiujare vizitas ĉi tien. Ja estas reprezenta feriejo de Japanujo. Ĉijare ĉi tie okazis "G7 kunsido de ministroj pri eksterlandaj aferoj en Nagano-Karuizaŭa." Ĝi ankaŭ havas kvaliton, ke oni nomas ĝin Karuizaŭa-on de mondo.

 Superpopulara feriejo Karuizaŭa montras sian ĉarmon en somero pleje. La duono de vizitantoj tra la jaro estas tiuj de junio ĝis aŭgusto. Ne nur vilaoj kaj kunloĝejo, sed ankaŭ hoteloj kaj rjokanoj*7 estas prosperaj kaj homoj atingas preskaŭ duoble de la urbaj loĝantoj dum la somero.

 La plej populara loko estas Ginza*8 de antaŭa Karuizaŭa*9, kiu estis tranoktejo de la malnova vojo Nakasen*10. Multaj vilaoj ekzistas kaj hoteloj kaj rjokanoj multe situas ĉirkaŭe. Tiel tie abundas je homoj tuttage.

 Kucukake(nua Mezkaruizaŭa), kiu estis la sekva tranoktejo, kaj plu irante Oiŭake ankaŭ estas populara areo de Karuizaŭa. Lastatempe, en la suda flanko de la stacio Karuizaŭa etendiĝas elireja supervazaro*11, kie oni povas aĉeti ellasitaj varoj de markitaj aĵoj. Oni eĉ vizitas ĉi tien nur celante tiujn aĵojn.

 Nur 1 horon da veturado per ŝinkanseno*12 de Tokio. Ĉi tie estas la alia mondo, kie oni povas forgesi sian bolantan urbon.

 Nun, ĉu vi ankoraŭ ne veturas al Karuizaŭa?
 Bonvenon al virtuala altebena feriejo.

Rimarkoj de tradukinto

*1 somertago  *3 furioze varmega tago

En japana vetertermino, ĉiu nomo estas donita al tiu tago, kies maksimuma temperaturo estas pli ol sekvaj gradoj celsia;
  somertago: 25
  vera somertago: 30
  furioze varmega tago 35
kaj cetere
  intertropika nokto estas pli ol 25.

*2 ĵiŭaĵiŭae

Unu el japanaj onomatopeoj. Ĝi montras io invadas iom post iom internen kvazaŭ akvo ensorbiĝas en la spongon.

*4 Karuizaŭa

Karuizaŭa estas la urbo en la gubernio Nagano. Ĝi estas tipa feriejo de Japanujo por eviti varmegon. Ĉar la aŭtoro devenas de Nagano, li tre amas urbojn de sia gubernio.

*5 la erao Meiĵi

En moderna Japanujo surtroniĝa jaro de imperiestro estas la unua jaro de nova epoko;
  Meiji 1868
  Tajŝo  1912
  Ŝova  1926 (japane Ŝoŭa)
  Heisei 1989
  Reiva 2019(japane Reiŭa)
Antaŭ ol Meiji, estis kelkaj okazoj, kiam eranomo ŝanĝiĝis du tri fojojn dum troniĝo de unu inperiestro. Tio okazis kiam natrukatastrofo aŭ pandemio atakis aŭ tre beninda evento okazis.
Intertempe, efektiva regsistemo ŝanĝis kelkfoje.

*6 Rejŭa 3

Rejŭa 3 estas 2021.

*7 rjokanoj

Rjokano estas japanstila hotelo. Klarigo de Vikipedio estas facile komprenebla.

*8 Ginza

Ginza estas nomo de movoplena kvartalo en Tokio. En Edo epoko tie estis loko por muldfari monerojn. Poste tie fariĝis prospera kvartalo por riĉuloj. Sed nuntempe, kelkaj malmultekostaj vendejoj havas butikon tie.
En multaj urboj, oni nomas sian plej prosperan straton xx-ginza. Anakaŭ en Karuizaŭa, ekzistas Karuizaŭa-ginza kaj Kju-karuizaŭa-ginza.

*9 de antaŭa Karuizaŭa

Antaŭa Karuizaŭa estas origina areo de Karuizaŭa. Pro granda prospero, ĉar la tero mankis por nova postulo de turistoj, ĝi etendiĝis al periferaj regionoj kaj movoplena kvartalo iom ŝanĝiĝis ol antaŭe.

*10 la malnova vojo Nakasen

La vojo Nakasen estas la vojo, kiu ligis Nihonbaŝi en Edo kaj Sanĵooohaŝi en Kioto tra interna itinero. Kontraste, la vojo Tokaj ligis samajn lokojn laŭ marbordo de Pacifika Oceano.

*11 elireja supervazaro

Markitaj aĵoj de fama fabriko estas ĝenerale multekostaj. Sed komercistoj elpensis novan manieron por vendi varon, ke ili kolektas ne elvenditajn varojn, prezentitajn , iom vunditajn varojn kaj vendas ilin malmultekoste. Sed strange, mi aŭdis, ke ekzistas tia produkta lino, kiu fabrikas nur la varojn por vendi en tia supervazaro. Tiuj varoj estas malpli luksa ol unua klasa varo sed pli luksa ol normara varo.

*12 ŝinkanseno

Ŝinkanseno estas japana rapida vervojo. Ĝi estas ne nur rapida sed ankaŭ pura, trankvila kaj agrabla.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":