Flugradaro 24
Kukkuri
Mi ŝatas supren rigardi aviadilojn fluganta en la ĉielo.
Precipe, ĉar la ĉielo supre de la urbo Ĉiba, kie mi loĝas, estas unu el surteriĝaj itineroj al la flughaveno Haneda*1, aviadiloj senĉese preterpasas laŭ la direkto de vento. La aplikaĵo "Flugradaro 24*2" multobligas la ĝojon de mia observado. Mi povas konstati momente, la flugkompaniojn, la modelojn, la altecon, la rapidon kaj de kie tiu aviadilo venis, eĉ la itinerojn, danke al tiu aplikaĵo, kiun mi instalis en mia saĝtelefono.
Mi prezentas al vi mian "Ĝojon de flugobservadon."
Unue, sciu, ke la flughaveno Haneda havas 4 aviadilajn kurejojn. Du el ili kuras nord-suden. La kurejo de okcidenta flanko estas nomata "A-kurejo" kaj la orienta "C-kurejo." La aliaj du etendas orient-okcidenten. La norda estas "B-kurejo" kaj la suda "D-kurejo."
Du paralelaj kurejoj ebligas samtempan surteriĝon al du aviadiloj. Mi spertis du tri fojojn la paran surteriĝon rigardante la alian aviadilon el la dekstra fenestro, kiam mi malsupren iris de super la urbo Kisaradu. Oni povas ĝui tiun plej bonan sperton nur ĉe la flughaveno Haneda.
Nun tri itineroj ekzistas por surteriĝi al flughaveno Haneda. Kiam norda vento blovas, la aviadilo suben iras de super la urbo Kisaradu trans la ponton "Akva linio*3" kaj surteriĝas sur A- aŭ C-kurejon. Ĝi estas la plej populara itinero, ĉar sur la flughaveno blovas norda vento ĉirkaŭ 60% da flugtempo tra la jaro.
Kiam suda vento blovas, la itinero estis kutime iri okcidenten de super la urbo Ĉiba kaj surteriĝi sur B- aŭ D-kurejon sed ekde la jaro 2020, nova itinero, kiu iras de guberunio Saitama*4 tra centro de ĉefurbo, aliĝis. Ĉi tiu nova itinero estis limigita dum la 18a kaj 19a horoj.
La aviadiloj, kiuj flugas super la urbo Ĉiba, malmultiĝis. Sed kiam ili flugas super nia kapo, la ĉielo estas impona. Precipe, la flugado vidiĝas bone post sunsubiro. Mi revivigos la eventon de iu vespero en fevruaro.
Je la 7a posttagmeze, sur la ekrano de la Flugradaro 24, dense viciĝas aviadiloj, kiuj norden iras trans la duoninsulon Boso*5, kvazaŭ "suzu-nari(da kagurasonoriloj<- fasko)*6." Ĉiu aviadilo turniĝas maldekstren(nord-okcidenten) super la urbo Kamatori. La alteco estas ĉirkaŭ 6 500 piedoj(1 950 metroj) .
Ekde tiu momento, ili eniĝas en vidkampon de mi, kiu staras sur la verando de mia hejmo. Tiu verando direktas al oriento, kaj en tiu direkto, oriente, staras alia domo B de la sama apartamentaro. Cetere mia hejmo estas en domo D.
La aviadilo turniĝinta super la urbo Kamatori alflugas rekte al mia hejmo, tiel mi sentas. La lampoj de ambaŭ flugiloj lumas kvazaŭ frontlumo de aŭto kaj ĝi alflugas iom supren tuj apud la maldekstra flanko de inter la 7a kaj 8a etaĝoj de la domo B. Ĉi tiu okazas dum ĉirkaŭ 40 sekundoj. Kaj ĝi kaŝas malantaŭ la domo B.
Post ĉirkaŭ 50 sekundoj, ĝi denove aperas super la tegmento de 14 etaĝa domo B. Mi jam ne vidas la frontlumojn sed anstataŭe, alterna scintilado de ruĝa kaj blanka lumo vidiĝas. Tiu scintilado diferencas laŭ ĉiu aviadilo. Unuj blinkas "pikacc, pikacc," unuj mallonge "picc, picc" aŭ "pipicc, pipicc" kaj aliaj kvazaŭ tirante voston "pikaa, pikaa." Ili estas tiel ĝojiga vidaĝo kiel mi rigardas lampiredojn*7. Ili flugas dekstren de mia hejmo kaj kaŝas sin post iom pli ol unu minuto malantaŭ la konstraĵoj de apuda apartamentaro. La flugradaro montras, ke ili flugas okcidenten kaj ili malmultiĝas sian altecon de 5 000 piedoj al 4 000 iom post iom. Ili surteriĝas ĉirkaŭ 6 minutoj poste de la malapero malantaŭ apuda konstruaĵo.
Multaj el ili surteriĝas sur B-kurejon. Aviadiloj, kiuj venas el Hokkaido aŭ la regiono Tohoku*8, flugas suden al la mezo de la duoninsulo Boso kaj turnas sin dekstren, iras okcidenten kaj surteriĝas sur B- aŭ D-kurejon.
La ĝojo, kial mi suprenrigardas aviadilojn, estas, ke per tio mi povas vidi pri ĉiu aviadilo, la specon de la aviadilo, la kompanion, al kiu ĝi apartenas, de kie ĝi ekflugis ktp. Mi povas eĉ atendi la momenton, kiam la aviadilo sur la ekrano de la flugradaro ekvidiĝas en mia vidkampo. Precipe ĉar dum la 7a kaj 8a horoj vespere, ili senĉese alflugas, mi estas okupita kaj por rigardi supren en la ĉielon kaj por certigi sur la ekrano de mia saĝtelefono.
La aviadilo, kiu flugas je la 19a ĝuste estas la flugo NH472. Ĝi apartenas al la kompanio Zen-nik-ku(Ĉiuj-Japanaj-Aervojoj)*9 kaj ekflugis de la urbo Okinava kaj la aviadilo estas Boeing 777. Post 3 minutoj, venas la flugo JL203, kiu venis el la urbo Kumamoto kaj la speco estas Boeing 737. La aviadilo, kiu flugas kune kun la flugo JL203, estas la flugo JL518, kiu venis el la urbo Sapporo de kompanio JAL(Japana AerLinio)*10 kaj la speco esta Aerobuso A350. Post ili, je la 19a kaj 7, la flugo NH860 de ANA(Zen-nikku, Ĉiuj Japanaj Aervojoj) per Boeing 786 venas el Honkongo. Mi povas vidi aviadilojn el eksterlandoj.
En la flugradaro vidiĝas multaj aviadiloj, kiuj surteriĝas sur la aerhavenon Haneda kaj ekflugas de tie. Ĉar de tempo al tempo, du aviadiloj interkovras sin kaj mia koro frapis "dokitt" pro timo de kolizio, kiam mi ankoraŭ ne kutimiĝis. Kompreneble, ili estas sekura eĉ venas samtempe sur sama loko, ĉar ĉiu el ili flugas en alia alteco. Mi ankaŭ ofte vidas flugojn, kiu ekflugas de la aerhaveno kaj celas okcidenten. Ili jam atingas la altecon de 30 000 ĝis 40 000 piedoj ĉe mia loko.
La flugradaro indikas ĉiujn aviadilojn, kiuj flugas sur la Tero. Tial tre multaj aviadiloj flugadas sed mi ne vidas eĉ ombron de aviadilo en la ĉielo de Ukraino. Kaj ni konstatas, ke la aviadiloj, kiuj flugas en la ĉielo de Rusujo, estas limigitaj tiuj de Rusujo kaj ties amikaj ŝtatoj.
(fino)
rimarkoj de tradukinto
La flughaveno en la japna ĉefurbo Tokio. Tre konvena enirejo al Japanujo.
Aplikaĵo por telefono kaj komputilo. Oni popas uzi ĝin senpage dum limigita tempodaŭro.
"Akva linio" estas ponto, kiu ligas la urboj Kidaradu kaj Kavasaki trans la golfon de Tokio. Ĝi longas ĉirkaŭ 15 kilometroj.
La gubernio Saitama situas nordapude de Tokio. La orienta parto ĉirkaŭ la ĉeflinio Tohoku, estas tre dense loĝata regiono kaj la okcidenta parto estas ne tiel dense loĝata sed oni povas ĝui riĉan naturon. La gubernio havas tre malsamajn karakterojn laŭ regiono.
Boso estas suda parto de la gubernio Ĉiba. Tiu regiono havas interesajn karakterojn sed iom ne konvena por viziti. Tie estas riĉa je naturo sed la alia gusto kompare kun tiu de okcidenta Saitama.
*6 suzu-nari(da kagurasonoriloj<- fasko)
Suzu-o estas japana metala sonorilo, kiu havas rondan formon kun larĝa sed ne dika fendo kaj libere movebla pilketo ene. Grandaj suzu-oj estas estas uzataj ĉe sanktejoj. Diversaj dimensiaj suzu-oj ekzistas. Oni esprimas "suzu-nari," kiam samdimensiaj aĵoj dense amasiĝas.
*7 lampiredo
Lampiredo estas insekto kiu lumas en mallumo. En somero de kampara regiono, la flugado de amaso da lampiredoj estis unu el ĝojiga vidindaĵo. Sed lampiredoj malmultiĝis. Oni ne povas vidi la scenon tiel facile kiel antaŭe.
*8 venas el Hokkaido aŭ la regiono Tohoku
Ĉi tie tiu frazparto signifas, ke ili venas el de norda regiono.
*9 Zen-nik-ku(Ĉiuj-Japanaj-Aervojoj)
Unu el du grandaj japanaj aviada kompanio.
La alia granda aviada kompanio en Japanujo.