Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Nostalgio al Iida-linio, veturanta tra la naskiĝloko

     ♬  Trairante valojn de monto post monto ~ ♬ , kiel esprimas la kanto de mia bazlernejo,  kiu jam malaperis kuniĝinte kun alia lernejo, mia naskiĝloko estis en montaro, kiu "monto sekvas monton." Eĉ en tia montaro veturis fervojo laŭ la rivero Tenrju. Plue ĝi estis elektra trajno! 

     Mi veturis per vagonaro tirata de vaporlokomotivo por la unua fojo, kiam mi prenis Ĉuo-linion, akompanate de mia avo. Mi havas obtuzan rememoron, ke ni subite fermis fenestron, kiam la trajno eniris en la tunelon. Kontraste, ĉar Iida-linio estas elektra trajno, oni ne bezonas haste fermi la fenestron je tia okazo. 

     Ĉe mia naskiĝloko, tamen, Iida-linio veturas tra profunda intervala regiono, tial ĝi devas iri borante montojn kaj transiri valojn. Jes, tuneloj kaj ferpontoj sinsekvas. Oni vidas eksteren sed tuj eniras en tunelon. Klakante kaj frapante ion, trajno veturas brue sur ferponto. Estas mirinde, ke oni faris fervojon en ĉi tia kruta montara regiono, kiu situas for de homamasa urbo. 

     Iida-linio de JR longas 195,7 kilometrojn komencante de la stacio Tojohaŝi en la Aiĉi-gubernio kaj fininte ĉe la stacio Tacuno en la mezo de Nagano-gubernio. Ĝi kompletis tuta linio en 1937. Komence ĝi estis konstruita de 4 privataj fervojkompanioj (fervojo de Tojokawa, Hourai, Sanŝin, Inadenki), kaj en 1943, kiam la Dua Mondomilito progresis, la linioj estis ŝtatigitaj kaj unuigita kiel ŝtata vervojo "Iida-linio."

     El 4 privataj fervojoj, fervojkompanio Sanŝin respondecis regionon, kie tuneloj kaj ferpontoj ripetadis kaj tie estis mia plej intima loko. Tiu regiono estis linio inter la stacioj Tenrjukjo (en la urbo Iida de Nagano-gubernio), kiu situas ĉirkaŭ meze de Iida-linio, kaj Mikawakawai en la urbo Ŝinĵo de Aiĉi-gubernio, kaj tie estis tiel kruta kaj malglata regiono, ke neniu kompanio volis fari termezuradon nek konstruadon. Tial oni petis tion al Kaneto, kiu estis fervoja inĝeniero de Ajnuo, kaj spertis partopreni fervojan mezuradon en diversaj lokoj de Hokkajdo. Li gvidis grupon de ajnua trupo de mezurado kaj ankaŭ respondecis pri surloka kontrolado, kaj li plenumis la malfacilan konstruadon. La fervojlaboristo estis tiutempe estis kolerema kaj diskriminacia, ke oni rigardis Ajnuon kiel pli suban rason ol Japanoj, do ili ne toleris, "esti uzata de Ajnuo, kiu malpli supera ol ili" kaj ili faligis Kaneton en la truon kaj surmetis teron kaj gruzon aŭ eĉ betonon, sed apenaŭ savis sin el tia afero. Mi aŭdis tian epizodon. 

     Sed nun ĥora teatraĵo, kies originalo estis porknaba libro "Kaneto --- brulanta animo de Ajnuo." aperas sur scenejo de diversaj lokoj, kaj oni agas por retrospekti vivon kaj honori kontribuon de Kaneto. 

     Kaj la spuro de pena konstruado de Kaneto estas nun rememorata kiel "la stacio en kaŝita areo." 10 supraj stacioj el "tutlanda rangotabelo de stacioj en kaŝita areo," la stacioj Kowada, Tamoto, Kinno kaj Nakaisamurai kolektiĝas en ĉi tiu regiono de Iida-linio kaj fervojentuziasmuloj fokusas sian rigardon sur ili.

     La kompanio JR Tokai kolektas multajn gastojn per "trajno de kaŝitaj stacioj en Iida-linio" en ĉiu printempo kaj aŭtuno. Multaj homoj ne scias, iam estis Kaneto, mi supozas. Sed rezulto de lia klopodo ja altiras homojn nun. Ŝajne nun lia laboro estas finfine repagita.

    Iida-linio havas 94 staciojn en distanco 196 kilometrojn longa inter la stacioj Tojohaŝi kaj Tacuno. Plejparto de ili estas senhoma kaj averaĝa distanco inter du stacioj estas tiel mallonga kiel 2,1 kilometroj. Estas abunde je kurbiĝoj kaj krutaj lokoj. Pro unutraka fervojo, trajno fojfoje devas atendi ĉe stacio por preterpasi unu la alian. Ĝi havas nur kelkajn trajnojn, kiu trairas tutan linion, sed tiu konsumas 6 horojn pro supre menciita kialo. Tipa lokala linio kaj uzantoj malmultiĝas. Do, ĝi povas esti nuligota. Aldone, prokrastita malfermo de la lineara Ĉuo Ŝinkanseno estas finfine realiĝonta. Kiel fariĝos Iida-linio?

     En sekvanta eseo, mi konsideros pri utiligo pere de Ĉuo-linio, kiun mi ofte uzis por ekzameniĝi kaj reveni hejmen.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":