Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Rememoro de Koja-san

     Ju pli Bon-festo*1 proksimiĝas, des pli dense mi rilatas kun templo. La tombo, kie miaj patro, patrino kaj edzino dormas, situas najbare al mia naskiĝloko en Ŝinŝu*2. La sekto de la templo, mi apartenas, estas tiu de Niĉiren. Mi tute ne zorgas pri la sekto de Budhismo, rilato kun nuna templo devenas de mia patro. Mi aŭdas, ke en Japanio ekzistas 13 sektoj kaj 56 vicsektoj de Budhismo. Sed mi supozas, ke plej parto de homoj ne zorgas pri sia sekto. Oni normale heredis la sekton de generacio post generacio.

     Ĉiufoje mi ĉeestas memor-ceremonio, mi renkontiĝas kun diveresaj sekcioj. Unu el miaj fratinoj edziniĝis al la hejmo de la sekto Rinzaj*3 de Zen-sekto. La naskĝhejmo de mia edzino estas ankaŭ Zen-sekto sed ĉi tiu estas la sekto Soto*4. La plej juna fratino el miaj estis funebrita en formo de la sekto Ĵodo Ŝinŝu. Ĉiu uzas alian sutron kaj estas diferencoj, ĉu uzi salon, kiel purigilon*5, sed oni senzorge ĉeestas en alia sekto nature. Tamen, oni havas specifan sekton, al kiu oni sentas altiron aŭ akceptas instruon frekventante najbaran templon, vizitante famajn templojn en Kioto kaj Nara aŭ leginte librojn. 

     Mi interesiĝas pri la sekto Ŝingon. Kiel vi scias, Kukaj estis iniciinto. Li estis amata kiel granda majstro Kobo*6 aŭ la Majstro. La ĉefsidejo de tiu sekto estas monto Koja en la gubernio Ŭakajama.

     La vorto "sekreta instruo de veraj vortoj," eble altiris mian koron al Kukaj. Ĝuste tiutempe, mi havis ŝancon viziti la monton Koja. Mi partoprenis la entrepreno "Granda premio de Hajko" kiel sekretariejo. Tio estis entrepreno, kiu konsistis el "tutlanda varbado de hajko" kaj "hajko-promenado en la monto Koja kaj simpozio de hajko." Mi deĵoris pri ĝi 3 jarojn ekde 2001.

     Hajko-promenado en la monto Koja kaj simpozio de hajko okazis en oktobro de tiu jaro. Tiuj elektantoj de hajkoj, kiuj estis KANEKO Tota, ARIMA Akito, UDA Kjoko, JAMADA Hiroko kaj OOGUŜI Akira*7, vizitis la monton Koja kaj promenis kun aliĝintoj el tuta lando, la ĉeftemplon Kongobuĵi de Kojasan*8 kaj la granda pordego, Njonindo, kaj internaj temploj, kie pli ol 200 000 tomboj, inkluzive de sengoku militestro kiel Nobunaga kaj Hidejoŝi*9, longe longe viciĝas. La gvidinta pastro ĉantis la sutron Kora antaŭ la templo de Kukaj.

     En ĉi tiu jaro, aktorino FUĴI Manami*10 ankaŭ partoprenis kiel elektanto. Hotelo ne estis najbare. Ĉiuj tranoktis ĉe tranoktejoj de pastroj. Ĉe tiu tranoktejo, ŝi falis el ŝtuparo en la unua mateno de la simpozio kaj ne povis paŝi. Antaŭan vesperon, ŝi spektis ĝis preskaŭ frua mateno televidon, en kiu usona armeo bombadis Afganion. Ŝi vivis infanan vivon en proksima loko al urboj Miŝima kaj Numadu kaj ŝi memoris brulantan urbon pro brulbombo. Ĉirkaŭ ŝia loko, estis kampo, kie floris kolzfloroj kaj lotusfloroj. Alie en Afganio, ŝi vidis la mizeran scenon, ke oni forkuris en dezerto, kie neniu herbo nek arbo staras. Ĉar ŝi memoras inferon de infantago, ŝi ne povis ne spekti la elsendon. Poste, ŝi aldonis al la kolekto de prezentitaj verkoj, sekvan hajkon.

鉄橋や菜の花に降る焼夷弾

鉄橋       や   菜の     花          に  降る          焼夷弾
tekkjo-ja  nano-hana -ni huru     ŝoidan
fer-ponto  kolzfloroj  al  faladas brulbombo

Fera ponto por fervojo vidiĝas kaj trans ĝi pluve faladas brulbomboj sur kolzflora kampo.

Rimarkoj de tradukinto;

*1 Bon-festo

Bon estas evento farata ĉirkaŭ la 15-a de aŭgusto. Antaŭe, ĝi estis festita ĉiraŭ la 15-a de Julio en luna kalendaro sed ekde 1872, Japanio prenis sunan kalendaron. Julio en nova kalendaro estas tre okupita periodo por kultivistoj, tial oni ŝovis la tempon unu monaton poste.
La evento estas festo, kiam oni bonvenigas siajn praulojn al sia domo kaj kune pasigas kelkajn tagojn.

*2 Ŝinŝu

Dum la 7-a kaj 10-a jarcentoj, Japana administrado estis plenumita imitante sistemon de Ĉina sistemo. Tiam oni dividis regionojn kaj nomis ilin. Unu el ili estis Ŝinŝu. Tiuj regionaj nomo estis uzata ĝis la komenco de Meiĵi-epoko(1868-1912). Poste, Ŝinsu fariĝis la gubernio Nagano. Multaj Japanoj preferas antaŭan nomon al nova nomo, kiel sian naskiĝlokon.

*3 la sekto Rinzaj,     *4 la sekto Soto

La sektoj Rinzaj kaj Soto estas du Zen-sektoj en Japanio. Kiel la aŭtoro skribas, multaj Japanoj akceptas senzorge kia ajn sektoj de Budhismo.

*5 uzi salon, kiel purigilon

Ni havas koncepton "malpuriĝo," kiam oni devis fari ion malpuran. Por ne kunporti ĝin en la domon, oni purigas sin. Tiam kelke da salo povas purigi homon, tiel oni pensas. Ĉu esti kun mortinto malpurigas homojn? Temas pri tio, diversaj pensmanieroj ekzistas. Tial laŭ sekto de Budhismo, oni aŭ uzas salon aŭ ne uzas salon.

*6 granda majstro Kobo

Kobo estas alinomo de Kukaj, kiu estas iniciato da Japana sekto de Ŝingon. Lia vivo kunportas multajn legendojn. Alia sekto de sekreta instruo estas Tendai iniciatita de Saiĉo.

*7 KANEKO Tota, ARIMA Akito, UDA Kjoko, JAMADA Hiroko kaj OOGUŜI Akira

Ĉiuj estas konataj hajkistoj inter hajko-amantoj.

*8 la ĉeftemplon Kongobuĵi de Kojasan

Kojasan estas monto Koja, kiu situas norda parto de la gubernio Ŭakajama, kaj kie staras pli ol 100 temploj. La plej grava el ili estas la templo de Kongobu(ŝtale-malmola-pinto de monto).

*9 sengoku militestro kiel Nobunaga kaj Hidejoŝi

Japana epoko de interna milito estis lastaj jaroj de la 15-a jarcento ĝis tiuj de la 16-a. Nobunaga preskaŭ unuigis la landon sed Hidejoŝi plenumis ĝin.

*10 aktorino FUĴI Manami

FUĴI Manami estas japana aktorino, eseisto kaj hajkisto.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":