Kumano-kodo(malnova vojo de KUMANO)
Jam pasis 40 jaroj ekde kiam mi estis altirata de vorto “Kumano-kodo*1,” kiu estas plena de romantika sento. Poste, de tempo al tempo, mi tuŝis la vortojn "Kumano-mode*2"(preĝvizito al Kumano) kaj "Kumano-sanzan*3"(tri vizitendaj sanktejoj de Kumano), kaj revis, ke iam mi paŝos la malnovan vojon de KUMANO. Finfine, tiu revo realiĝis lastjare. Tamen, mi ne paŝis la malnovan vojon de KUMANO sed nur ĉirkaŭ veturis Kumano-sanzan en aŭtobuso.
Kumano-sanzan montras altrangajn sanktejojn Kumano-Honguu*4, Kumano-Hajatama*5 kaj Kumano-Naĉi*6, kiuj dise staras en suda regiono de gubernio Wakajama. Ĉar montaro Kij, alinome Kumano, kie ĉi tiuj tri altrangaj sanktejoj staras, estas adorata kiel paradizo de ekstrema feliĉo kaj pureco en Hejan-epoko, ekde jam mil jarojn antaŭe prosperis "Kumano-mode"(preĝvizito al Kumano). La historie famaj eks-mikadoj(eks-imperiestro)*7 Ŝirakawa, Toba, Goŝirakawa kaj mikado(imperiestro) Gotova vizitis tien de Kioto. Aparte, estas mirinde, ke eks-mikado Goŝirakawa, dum lia tronado de mikado, eks-mikado kaj bonzo-mikado*8, faris Kumano-mode-on 34 fojojn. Oni facile trovos el mapo, ke la vojo de Kioto al Kumano-sanzan, kiu situas en montaro de suda Wakajama, ne estas tia itinero, kia oni povas senzorge vojaĝi. Ekirinte de Kioto, oni vojaĝis sur Jodo-rivero suben al Osako, de kie oni piediras laŭ marbordo ĝis Tanabe en Wakajama, kie oni grimpas profundan montaran vojon. Transirante duoninsulon Kij, oni ĉirkaŭe vizitas la altrangajn sanktejojn de Honguu, Hajatama kaj Naĉi, kaj poste oni revenas inverse la venintan itineron. Tio necesis 600 km da irado kaj monato da tempo. La plej populara itinero de Kioto estis "Nakaheĉi"(meza itinero), kiu eniras en montaro de Tanabe kiel enirejo. Aliaj itineroj estis ekde monto-Koja, Joŝino en Nara kaj Ise en Mie. Tiuj estas nomataj en tute "Kumano-kodo"(malnova vojo de KUMANO).
Epokoj de Hejan ĝis Edo, Kumano-mode disvastiĝis ne nur familio de imperiestroj sed ankaŭ ĝeneralaj homoj. Senrilate al rangoj nek seksoj multaj homoj vizitis Kumano-n. Tion oni esprimis "Kumano-mode de formikoj." Ŝajne tio estis ne malpli populara ol "Oise-majri*9"(viziti sanktejon por preĝi al Ise-sanktejo) en Edo-epoko.
Kial Kumano-kodo altiris homojn tiel forte?
Mi partoprenis al plano de turisma firmao, en la tria deko de Oktobro lastjare. Mi flugis de aerohavenoj de Haneda al Kansaj, de kie buso veturis kun ni tra tuta itinero. La unua haltejon monto Koja mi revizitis post pli ol 20 jaroj kaj kun nostalgia sento mi promenis. De tie ĝis la Ŝio-no-misaki(kabo de Ŝio), mi tiel longe veturis ŝancelite en buso, kiel pli ol 5 horojn inter profundaj montaroj de la gubernio Wakajama.
La sekvintan tagon, mi ĉirkaŭvizitis en unu tago la altrangaj sanktejoj de Hajatama, Honguu kaj Naĉi. Ĉar Hajatama-sanktejo situis en la urbo Ŝinguu, tiu sanktejo estis plej facile atingebla el la tri sanktejoj. Honguu-sanktejo estas centra sanktejo de tutan Kumano-sanktejoj, kiuj dise troviĝas pli ol 4 700 tra tuta lando kaj samtempe ankaŭ centro de Kumano-sanzan. Kaj tio estis fama pro Jata-garasu(korbo kun tri piedoj)*10, kiu kondukis la unuan mikadon (imperiestron) al Kaŝihara*11 en Jamato*12, kaj staris ŝtona monumento de tiu birdo. Jata-garasu estas vaste konata kiel simbolo de Japana Futobal Asocio kaj ankaŭ emblemo de Japana nacia futbala teamo.Naĉi-sanktejo staras sur la loko, kie oni grimpas 463 ŝtupojn kaj de tie oni povas ĝui vidon de la akvofalo de Naĉi, kiu havas 133 metrojn da alteco. De la sanktejo ĝis la akvofalo ligiĝas Kumano-kodo(malnova vojo de KUMANO), kiu sentigas al homoj plenan etoson de malnoveco.
Kumano-kodo kaj -sanzan altiras ankaŭ nuntempajn homojn. Mi supozas, ke oni gajnas trankvilecon de sia koro metinte la korpon en ĉi tiu medio, kiu konsistas el religio kaj naturo de montaro de Kij. Enirinte ĉi tien, ankaŭ mi sentis iom da koro de homoj en Hejan-epoko. La tri spiritaj lokoj de Kumano-sanzan, monto-Koja kaj granda pinto de Joŝino, kune kun la vojo, kiu ligas ĉi tiujn lokojn, estis registrita kiel monda kultura heredaĵo de UNESCO sub nomo de "Spiritaj loko en montaro de Kij kaj ties aliraj vojoj" en la 2004a jaro.
Rimarkoj de tradukinto;
Kumano-kodo estas vojoj, kiuj gvidas homojn al Kumano-sanzan, kiuj situas en montarode de Kij-duoninsulo en suda Wakajama. La vojoj kuras en gubernioj Mie, Nara, Wakajama, Oosaka.
Kumano-mode estas vizitado al sanktejoj Kumano-sanzan farede imperiestro kaj tiuj familioj en Hejan-epoko. Poste tiu vizitado populariĝis al popolo.
*3 Kumano-sanzan, *4 altrangajn sanktejojn de Kumano-Honguu *5 Kumano-Hajatama kaj *6 Kumano-Naĉi
Kumano-sanzan estas tri sanktejoj, nome, Kumano-honguu-tajŝa, Kumano-hajatama-taiŝa kaj Kumano-naĉi-tajŝa. Tajŝa estas altranga sankutejo, kiu havas multajn sanktejojn sub si.
*7 eks-mikadoj(eks-imperiestro)
Eks-mikado estas antaŭa imperiestro. Normale, detroniĝinta imperiestro ne havas politikan potencon sed en japana historio ofte okazis, ke eks-imperiestro tenadis politikan potencon.
Bonzo-mikado estas eks-mikado, kiu fariĝis budhana pastraro.Tial normale bonzo-mikado neniel rilatas al politiko sed ankaŭ tio okazis, ke bonzo-imperiestro daŭre tenadis politikan potenzon.
Ise-majri estas viziti Ise-ĵingu kaj rilataj sanktejoj en gubernio Mie, urbo Ise, kiu situas oriente de Kumano-sanzan. Oni ofte nomas ĝin O-ise-majri. En la japana prefikso "o" signfas respekton aŭ ĝentila parolmaniero.
Ise-majri estis la plej populara vojaĝo al sanktejo Ise.Oni adoris fari la vojaĝon unu fojon tra sia vivo. Tio bezonis por Edo-ano, 2,3 monatojn da tempo kaj ĉirkaŭ 4 mil eŭroj da mono sed estis homoj, kiu vojaĝis senpage helpate de homoj survoje.
En Edo-epoko oni ĝenerale ne permesata vojaĝi. Sed vojaĝo por viziti sanktejon kaj varman fonton por resanigi sin estis du esceptoj.
*10 Jata-garasu(korbo kun tri piedoj) *11 Kaŝihara *12 Jamato
Jata-garasu estas birdo en japana mito. Ĝi estis korvo kun 3 piedoj. Sur la revenvojo de imperiestro Ĵinmu post kiam li ekspediciis al orientaj landoj, ĝi estis sendita de Takamusubi por gvidi la imperiestron de Kumano ĝis Kaŝihara en Jamato(nun la gubernio Nara).