Kunigita lernejo por meza edukado
Ĉerizo floras kaj printempo klimaksas. Ĉie en lernejoj estas plenaj de ridantaj vizaĝoj pro enireja ceremonio. Aparte, por nova mezlernejano, altlernejano aŭ universitata studento, kiuj trapasis severan ekzamenon 2, 3 monatojn antaŭe, ĝojego estus elstara. Daŭre tenu ĉi-tagan freŝan senton kaj sendu fruktoplenaj studentajn tagojn, mi esperas.
Cetere, oni supozus, ke severeco de eniro al altlernejo kaj universitato malpliiĝas ol antaŭe, ĉar nombro de gejunuloj tiel malkreskas, kiel oni fariĝas maltrankvila pri la estonteco de la nacio. Tamen ne tiel estas. En lasta aŭ antaŭlasta jaro, estis raporto de ĵurnalo, ke rapide kreskis 16 oble, dum 15 jaroj inter 2008 kaj 2023, la proporcio de deveninto el Tokio-regiono(Tokio kaj ĉirkaŭaj 3 gubernioj), kiu trapasis al iamaj imperiestraj universitatoj, kiujn oni rigardas malfacile eniri. Tio signifas, ke pordego al universitato fariĝis malpli larĝa kaj la ĵurnalo analizis, ke regiona malegaleco evoluis. Kio kuŝas en fono de tio ... ?
Kiel la kaŭzo de varmiĝo de ekzameniĝa fervoro en Tokio-regiono, oni povas mencii pri populareco de kunigita lernejo por meza edukado. En Tokio-regiono tiuj de privataj tute superas publikajn, kvankam publikaj multiĝas tutlande.
*Ĉu vi scias la vorton "la grandaj tri"? Ĉiuj familianoj, kiuj havas ekzameniĝontoj, scias, ke ili estas pintaj lernejoj je norma devio*1.
Mi rigardu ekzemplon de Tokio. En Tokio troviĝas la grandaj tri por knaboj kaj knabinoj. Tiuj por knaboj estas Kajsej, Azabu kaj Musaŝi. Tiuj por knabinoj estas Ouin, Futaba kaj Ĵoŝigakuin. Ĉiu el ili faras kunigitan edukadon por meza edukada procezo dum 6 jaroj. Ĉar la nivelo de ekzameno al mezlernejo estas unua ranga, ili celas kaj eniras altlernejon kaj universitaton, kiuj estas famaj pro alta norma devio. Sekve multaj el ili eniras iaman imperian universitaton.
Cetere, "la grandaj tri" ekzistas ankaŭ en la gubernio Ĉiba. Okaze de Ĉiba, ĉiuj estas por geknaboj. Tiuj estas mez-altalernejo de Ŝibuja-kjoikugakuen-makuhari, Iĉikawa kaj Toho-daigaku-fuzoku. Ankaŭ publikaj kunigitaj lernejoj troviĝas. Tiuj estas la gubernia mez-altalernejo de Ĉiba kaj de Higaŝikatuŝika kaj la meza edukado-lernejo de Inage-kokusai de la urbo Ĉhiba.
Retrospektante mi mem, ni ne havis preparan lernejo nek trejnejo en la kamparo de Ŝinŝu*2. Nur instruistoj instigis nin. Mia vivo ne rilatis al la "ekzamena milito," pri kiu tiutempe jam oni priparolis. Honora lernantoj, kiuj rekte eniris en universitaton kompreneble troviĝis, sed tiutempe oni fiere legis la vorton " 一浪(unu jaran sen statuso)" kiel vorton "ひとなみ(normala homo)."*3 Mi supozas, ke multaj el lernantoj, inkluzive de mi, serioziĝis post kiam ili fariĝis nek lernantoj nek studentoj.
Lastatempe, mi rigardis la staton de mia hejmloko kaj trovis nur preparan lernejon, kiu instruas lernantojn pere de artefarita satelito. Post pli ol duonjarcento de mi, mi ne povis trovi multan evoluon. Lernantoj de mia hejmloko neniel konkuri kontraŭ tiuj de regiono Tokio. Aliflanke, oni preparas 6 jaran unuigitan lernoplanon de mezlernejo ĝis altlernejo kaj ĉe multaj el ili oni finas tutan lernejan procezon dum 5 jaroj kaj oni uzas kroman jaron por prepari ekzamenon. Lernantoj de Tokio-regiono pli fervore celos eniri al kunigita lernejo por meza edukado, tio rezultos, ke la proporcio al universitato, kiu postulas altan normon de devio kiel iama imperiestra universitato.
Mi legis pri altlernejo kaj kunigita lernejo por meza edukado, kiuj prosperas kiel sukcesinto je universitata ekzameno, sed mi neniam antaŭe sentis tion kiel mia afero. Sed mi aŭdis, ke unu el mia nepo ekzameniĝos al unu el "la grandaj tri," mi subite interesiĝis pri najbaraj grandaj tri kaj kunigita lernejo. Feliĉe, li vizitadas unu el la grandaj tri ekde ĉi aprilo. Tamen mi estas iomete maltrankvila, ĉu veturi sur ĉi tiu relo estas vere feliĉa. Ne povas kompari inter nuntempo kaj tiutempo, kiam mi libere pasigis lernejan vivon. Tamen, ŝajnas al mi, ke li vivas siamaniere, mi deziras al li, ke li firme formu sian personecon dum la lernejaj tagoj.
Rimarkoj de tradukinto:
Ĉi tie "norma devio" estas ne sama al normala difino. En japana eduka merkato, oni ekuzis modelitan indikon, kiu montras, en kiu pozicio iu ekzamenito lokiĝas. La meza valoro estas 50 kaj preskaŭ 95% da ekzamenitoj lokiĝas inter 30 kaj 70.
Ŝinŝu estas malnova nomo de la gubernio Nagano. Ne malmultaj Japanoj ŝatas nomi sian hejmlokon per malnova nomo.
*3 ひとなみ(hitonami: normala homo)
En Japanio "hitonami" signifas nek plibona nek malplibona ol averaĝaj homoj. Averaĝa homo estas stranga ideo sed ĉi tiu neklara normo trankviligis koron de Japanoj, almenaŭ oni tiel sentis iam.Tiu sento estas memestimo, do granda vasteco ekzistas. Ekzemple ekonomia stato de homoj ege varias sed 80% da Japanoj iam sentis sin "hitonami," kvankam mi pensas, ke amaskomunikilo kreis la iluzion inter homoj.