Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Kio okozos en la 5a de Julio?

     Neatendite okazis ĝenaĵo. “En julio ĉi-jare, granda katastrofo atakos Japanion.” Tia onidiro disvastiĝas aparte en Honkongo, kaj draste malmultiĝas vizitantoj al Japanio. Ekde ĉirkaŭ majo, flugoj de Honkongo al Sendai kaj Tokuŝima malpliiĝis aŭ parte ĉesis. Ankaŭ en Japanio, retejo por afiŝi filmetojn kiel YouTube, Instagram kaj Facebook abundas je vortoj “la 5an de julio,” “aŭguro” kaj “granda katastrofo.” Kio troviĝas en ĉi tiu fono?

     Je la komenco, unu komikso iniciatis ci tiun bruon. Aŭtoro de la komikso estas TACUKI Rjo. En lia verko eldonita en 2021 el Asuka-ŝinŝa “Estonteco, kiun mi vidis, perfekta versio,” li rakontis pri sia aŭgura sonĝo, “Subite, erupuciis marfundo de ĉirkaŭ mezo inter Japanio kaj Filipinoj.” Tiu verko ankaŭ priskribas jene: “Tio okazos en julio de 2025.” “Granda cunamo atakis landojn ĉirkaŭantajn Pacifika Oceanon.” Ĉi tiu verko sola ne kaŭzis tiom da bruo kaj fariĝis nur unu el aŭguroj. Sed ĉi tiu verkisto eldonis komikson en 1999, kiu aŭguris katastrofon de la Granda Tertremo de Orienta Japanio, kaj pro tio oni atentis la aŭtoron. Sur kovrilo de tiu komikso, estis skribite, “La granda katastrofo okazos en marto de 2011.”

    “Estonteco, kiun mi vidis, perfekta versio” estis tradukita en ĉina lingvo kaj aparte en Honkongo fariĝis libro, kiu estis la plej bone vendiĝis. Aldone ankaŭ fama mastro de fengŝuo aŭguris grandan tertremon en Japanio, tio rezultis tumulton, ke oni ne vizitu Japanion.

     Unu el vojaĝagento en Honkongo diras, ke nombro de vizitantoj al Japanio estas 10 procentoj de lastjaro, nome, 90 procentoj da malmultiĝo. Tiel granda influo pereas komercon de aviadkompanio. Unu el ili, Greater Bay airaline(Pligrand-Golfo-aviadilkompanio) en Honkongo malpliigis posemajnajn flugojn al Sendaj de 4 al 2, al Tokuŝima de 3 al 2. Tiu aranĝo estis inter majo kaj oktobro.

     La damaĝo pli vastiĝas. Alia aviadilkompanio en Honkongo decidis ĉesigi periodan flugon al Kagoŝima inter julio kaj oktobro. Ankaŭ flugoj al Kumamoto nuliĝas dum sama periodo. Antaŭlasta kaj jasta jaroj, envenintoj al Japanio kreskis. Sed malmultiĝintaj kaj ĉesigintaj flugoj donis grandan damaĝon al loka ekonomio. Mi spektis plurajn gazetaran kunvenon de guberniestroj, kiu publikigas kontraŭrimedon. Cetere, tia kazo tre multiĝis, ke ĉi tia aŭguro instigas disvastiĝon de onidiro kaj onidiro ne havanta radikon transiras kvazaŭ vero.

     La aŭgura sonĝo “julio, submara erupucio kaj granda cunamo” fariĝis okazi en la 5a de julio. Tion TACUKI Rjo ne diris. La tempo, kiam li sonĝis, estis je la 4a horo kaj 18 minutoj de la 5a de julio en 2021. La 5a de julio sendepende disvastiĝis kaj fiksis sin.

     SNS(SRS:Socia reta servo) jam fariĝis necesa komunikilo en moderna vivo. Tial oni ĉiu devas kontroli la fakton el ili. Samtempe, publika organizo kiel Japana Meteologia Agentejo, avertas tertremon de Nankaj-trogo. Do, ni devas prepari kontraŭ katastrofo, kaj surbaze de tio, ni devas daŭrigi normalan vivon kiel kutime.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":