Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Masakado-zuka

     Ootemaĉi en Tokio. Tiu loko estas unu el kvartaloj, kiuj lokiĝas apude de la stacio Tokio, kiel Marunouchi, kiuj estas ĝuste centro de ĉefurbo, kiu estas kerno de ekonomio kaj industrio de Japanio. Apude etendiĝas la imperiestra kastelo*1. Sidejoj de gravaj komercaj kompanioj, urbaj bankoj*2, ĵurnalaj kompanioj, kompleksaj konstruaĵoj komponas aron da altaj konstruaĵoj. Inter ili troviĝas unu angulo, kiu estas tute malekvilibra al ĉirkaŭaĵoj. Alproksimiĝante oni trovos ŝtonan monumenton, kiu anoncas, "Masakado-zuka*3, kiu estis  nomumita kiel historia loko de Tokia Metropola Registaro." Kaj klarigo estas skribita komencante, "Ĉi tie estas preĝejo por trankviligi la kapon*4 de la lordo Tajra-no-Masakado, kiu estis heroo de orienta regiono de ĉi tiu lando, kiu estas diaĵo de la sanktejo Kandamjoĵin*5," kaj detalaj deveno de ĉi tiu preĝejo.

     Je la komenco, kial oni devis kvietigi Tajra-no-Masakado-n ĉi tie? Kial ĉi tiu preĝejo digne lokiĝas inter la densa spaco de super moderna konstruaĵaro?

     Estis afero de mezo de Heian-epoko*6. En Kioto, Fuĵiŭara-klano*7 disponis registaran potencon kaj ĝuis sian klimaksan prosperon. Alie en orienta regiono, oficistoj, kiuj deĵoris lokaj regionoj, utiligis sian postenon por profiti sin kaj ekspluatis popolon. Plue inundoj kaj sekiĝoj alterne atakis. Pro tia situacio, popoloj tiel suferis kiel neimageble. Tiam stariĝis Tajra-no-Masakado. Kiu helpas malfortulojn kaj batas privilegiulojn, popolo fidis Masakado-n kiel tia homo. Tial li estis "heroo de orienta regiono" kiel la monumento diras. Li baldaŭ organizis armeon en Ŝimousa-provinco* 8 kaj konkeris Bandoo-8-provincojn*9. La imperiestra kortumo timis la aferon kaj ordonis sian armeon batali kontraŭ li kiel riberanto. Masakado mortis batalante. Lia kapo estis eksponita ĉe Ŝiĉiĵogaŭara*10 en Kioto. Jen, la rakonto de rankoro de Masakado komenciĝas.

     La eksponita kapo de Masakdo, eĉ kelkaj monatoj poste, larĝe malfermadis la okulojn kaj kvazaŭ grincas la dentojn. Ĉiu nokte la kapo kriegis, "Kie estas miaj kvin korpopartoj? Unuigante ilin kun la kapo, mi batalu ankoraŭfoje!" Poste, la eksponita kapo forflugis serĉante sian korpon orienten. Survoje, ĝia forto elĉerpiĝis kaj falis ĉe kelkloke. Unu el tiaj lokoj estis ĉi tie, Ootemon.

     Rankoro de la kapo de Masakado daŭre rakontata inter popolo kaj popolo de Edo timis la malbenon. Por konsole kvietigi la rankoron, oni preĝis konstruinte sanktejon por li. Ankaŭ lastatempe, malbeno ne malaperis kaj oni timas ĝin.

     En la jaro 1923, post la Granda Tertremo de Kanto*11, laŭ la rekonstrua plano, kiam oni komencis konstrui provizoran konstruaĵon de Ministerio pri Financoj, neklarigeblaj morto inter konstruantoj kaj oficistoj de la ministerio kaj eĉ ministro daŭris. En la ministerio disvastiĝis pri malbeno de Masakado, kaj por nuligi maltrankvilon en la ministerio, oni malkonstruis la sidejon kaj anstataŭe konstruis monumenton por kvietigi Masakado-n.

     Post la Dua Mondmilito, GHQ*12 intencis forpreni ĉi tiun lokon, kie malhelpas ordigi kvartalojn en Marunouchi kaj Ootemaĉi. Tiam buldozo de usona armeo renversiĝis kaj la ŝoforo mortis. Ankaŭ inter japanaj laboristoj dubindaj mortoj daŭris. Pro tio, tiama prezidanto de kvartala asocio, ripetis petpostulon, ke ĉesu malkonstruon de la sanktejo kaj fine oni ĉesis forpreni Masakado-zuka-on.

     Ĉi tiel, dum Ootemaĉi evoluas kiel oficeja kvartalo, kie altaj konstruaĵoj viciĝas, Masakado-zuka travivis malkonstruadon kaj alilokigon. En 2021, tra kelkaj renovigadoj, revivigis kun ŝika aspekto, kiu bone agordas kun ĉirkaŭa pejzaĝo de modernaj konstruaĵoj. Nun, tiu estas prizorgata de "Historia ejo Masakado konserva asocio*13," kiu konsistas el najbaraj entreprenoj.

     En ĉi tiu epoko, kiam homaro antaŭen iras en la kosmon, studas konstruon de vivo per genoma analizo, eklaboris AI parte anstataŭante homan cerbon, ni vivas en ĉi tiu Japanio, kie oni kunhavas kredon pri rankora kaj venĝema spirito. Je komenco de super moderna kaj tura konstruaĵo, oni ne povas ne fari tero-kvietiga ceremonio. Ĉi tiu malagordeco faras homon homo, tiel mi pensas.

     Por verki ĉi tiun artikolon, mi vizitis Masakado-zuka-on por salute preĝi kaj interparoli kun spirito de Masakado.

 

Rimarkoj de tradukinto:

*1 la imperiestra kastelo

Nuna imperiestra loĝejo estas antaŭe Edo-kastelo, kiu havas vastan terenon proksime al la stacio Tokio.

*2 urbaj bankoj

Urbaj bankoj estas japana nomo de grandaj bankoj, kiu havas ĉefa sidejo en granda urbo kiel Tokio kaj Osako kaj havas filiojn en ĉefaj urboj de tuta lando. Tiu vorto ne havas leĝa difino sed nun oni tuj konvinkas per tiu nomo.

*3 Masakado-zuka

Sanktejo, kiu estis konstruita por kivietigi rankoron de Tajra-no-Masakado.Krome Masakado havas sanktejon Mikubi, Ĉikudo, Kokuou kaj Kanda-mjoĵin.

*4 preĝejo por trankviligi la kapon

Japanoj havas diversajn preĝejon, kiujn alilandanoj mokas kiel "superstiĉon," sed Japanoj almenaŭ ne mokas kaj respektas tiujn homojn eĉ se oni ne preĝas mem.

*5 la sanktejo Kandamjoĵin

Unu el sanktejoj, kiuj estis konstruitaj por Tajra-no-Masakado.

*6 Heian-epoko

Hejan-epoko estas ekde la jaro 784 ĝis la fino de la 12a jarcento.

*7 Fuĵiŭara-klano

Fuĵiwara-klano estis la plej prospera klano en Hejan-epoko.Siatempe, la klano akaparis preskaŭ ĉiujn politikajn potencojn.

*8 Ŝimousa-provinco

Ŝimousa-provinco estis malnova nomo de norda parto de la gubernio Ĉiba. Suda parto estis Kazusa.Ŝimousa signifas suba parto de aro da vinberoj kaj kazusa signifas supran parton. Oni rigardis lokon proksime al Kioto kiel "supra."

*9 Bandoo-8-provincojn

"Bando" estas malnova nomo de Kanto-ebenaĵo.La 8 landoj estis Sagami, Musaŝi, Kazusa, Ŝimousa, Awa, Hitaĉi, Kouzuke kaj Ŝimocuke. "Ban" signifas deklivo kaj "dou" oriente. Tio montras pli orientaj ebenaĵoj de montopasejoj Aŝigara, Usui k.t.p.

*10 Ŝiĉiĵogaŭara

Riverbordo de Ŝiĉiĵo en Kioto, kie kapo de Masakado estis eksponita.  

*11 la Granda Tertremo de Kanto

Tio okazis je la 11a kaj 58 de la unua de Septempro en 1923.Tio kaŭzis katastlofon en Tokio kaj ĉirkauaj regionoj. Tio okazis tuj antaŭ tagmezo kaj tiam blovis forta vento de tajfuno kaj rezultis viktimojn de fajro. 

*12 GHQ

GHQ(General Headquarters: Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj)  GHQ estas laŭnome aliancaj armeoj, kiuj estis venkitaj kontraŭ Japanio. Sed efektive, ĝi estis okupado fare de sole Usono. Usono faris ĉion konvenan por si kontraŭ Japanio. Tial ankaŭ iliaj grandegaj militkrimoj estis nuligitaj.

*13 Historia ejo Masakado konserva asocio

Por konservi histrian ejon pri Masakado, ĉirkaŭaj grandaj entreprenoj aliĝas kiel anoj. Ankaŭ individua persono, kiu interesiĝis pri Masakado, povas fariĝi membro.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":