Absorbite en Olinpikojn de Milano-Cortina
Finiĝis vintra olimpikoj prezentitaj en Italio, en kiu mi multfoje larmis. Ĉu mi iam tiel absorbiĝis en olimpikojn? Kiam TAKAHAŜI Noako akiris ĉampionon en maratono okaze de olimpikoj de Sydnejo, mi deziregis ŝian venkon kaj rigardadis tion, kion okazos en la konkurenco, nervoŝire. Mi ege ekscitis, kiam KITAĴIMA Koosuke venkis en brustnaĝadojn de 100 kaj 200 metrojn en Ateno kaj venkinte ankaŭ en Pekino, li plenumis mirindan atingon, ke li akiris du ĉampionojn sinsekve du fojojn. Aliajn okazojn mi rigardis olimpikojn iom malvarme ne havante memorindaĵon. Sed ĉi-foje, mi atentis unu atleton antaŭ ol la olimpikoj komenciĝis.
Tiu estis NAKAI Ami, kiu konkuris en artan sketadon. Kial?
NAKAI Ami devenas de la urbo Niigata sed transloĝiĝis al la gubernio Ĉiba kun sia patrino kiam ŝi finis elementan lernejon. Ŝia patro kaj fratino restis en Niigata kaj komenciĝis duonigitaj vivoj inter familianoj. Nova loĝejo estis en la urbo Iĉikawa kaj la ĉefa ekzercejo estis en Minami-funabaŝi. Ho, tiel najbare! Sciinte tion, mia interesiĝo salte grandiĝis. Ankaŭ ŝia atingo estis tiel mirinda, ke ŝi povis aliĝi al supera konkurso malgraŭ ke ŝi ankoraŭ ne estis kvalifikita je aĝo. En 2025, ŝi aliĝis en grandpremian serio de Francio kaj eĉ akiris ĉampionecon. Pro la fakto, ke tia ekspektinda atleto loĝas tuj proksime kaj ŝi aliĝas en olimpikajn ludojn, mia koro estis tute absorbita de la afero. Kaj ŝi estis eĉ 17 jara, kiu estis suba limo de aĝa kvalifiko, kiu povas aliĝi en olimpikon. Tial oni povas atendi longdaŭran atletan agadon al ŝi.
Malgraŭ ke ŝia plenumo estis elstara, neniu atendus, ke ŝi akirus medalon. Tamen ŝi gajnis la plej altan poentojn por ŝia mallonga programo. Estis mirinde! Krome, 2an vicon SAKAMOTO Kaori gajnis kaj 4-an ĈIBA Mone. Japana teamo preskaŭ akaparis medalojn.
Pro tio ili estis atentita ne nur de Japanoj sed ankaŭ mondvaste. Aldone, en para prezentaĵo, kiun Japanoj finfine altiĝis al nivelo de ora medalo, "Riku-Ryu," nome duopo de MIURA Riku kaj KIHAEA Rjuiĉi, mirakle venkis el senespera vico de 5-a en mallonga programo. Pro tio, supozas, ke oni jam ne povis ne spekti artan sketadon.
Ĉar NAKAI Ami estis 1a vico en mallonga programo, ŝi sketis laste en finalo. Samkiel mallonga programo, ŝi sukcesis triple-Axel-on (tri kaj duonan turniĝon) kaj atendis takson de juĝistoj, dum apude sidis Alysa Liu, kiu havis la plej altan poenton ĝis tiam. Post kelkaj sekundoj, NAKAI Ami rimarkis, ke ŝi fariĝis la tria vico, ŝi plu certigis al Alysa, ke ŝi vere estas tria, kaj ŝi ĝojis saltante kaj ŝin brakumis alproksimiĝinta Alysa kaj ili eksplodigis ĝojon kune saltante. Mi spektis ripete en SNS ĉi tiun kortuŝan dramon. La rezulto de virina arta sketado: la 1-a estis Alysa Liu, la 2a SAKAMOTO Kaorri kaj la 3a NAKAI Ami. En tiu premia ceremonio, ili montris kelkajn amindajn scenojn kaj ŝi des pli plaĉis al mi.
Tiel mi estis altirita al NAKAI Ami en Mirano-Cortina Olimpikoj, en kiu mi renkontis kelkajn aliajn dramojn. Alysa Liu, kiu brakumis NAKAI Ami, naskiĝis el surogata patrino, kiu kovis ovon de anonima virino. Ŝia patro, advokato, estis nomindikata serĉato de polico pro tio, ke li organis demokratan manifestacion okaze de protesto sur la placo Tian An Men kaj enmigris en Usonon. Alysa Liu mem havas jena nekutiman karieron kiel atleto: ŝi fariĝis ĉampiono de Tutusonan konkurson kaj post aliĝo de Pekinaj Olinpikoj, ŝi subite rezignis sketadaon kaj studis psikologion en Universitato (UCLA) kaj denove komencis sketadon post jaron kaj duono. TAKAHAŜI Ŝigemi, kiu klarigis sketadon de "Riku-Rju" sur ekrano kaj altiris ripetinte "mirinde!" estis antaŭa partnero de "Ryu" kaj ŝi devenas de la urbo Macudo de la gubernio Ĉiba kaj ŝi finis altlernejon de Ŝibuja-Makuhari. Do ankaŭ ŝi estas unu el najbaroj. Kaj ŝi parolas la ĉian, francan, hispanan kaj aliaj sume 7 aŭ 8 lingvojn. Ankaŭ ŝi estas mirinda poligloto.
Aliflanke, Ilia Malinin (usona teamo), kiu montras ripete 4 oblan turniĝon je salto, kaj oni atendis lin kiel ĉiaman ĉampionon, kvankam li estis la 1-a en mallonga programo, tamen ĉar falis en finalo kaj ŝanceliĝis je salto, Li sinkis en la 15-a vico je libera glitkurado, kaj la 8-a je totala poento. Kio okazis? Unu flanke naskiĝas brila dramo, aliflanke okazas malĝoja rezulto. Mi trankviliĝis vidinte viglan glitkuradon de Malinin en glitkura ekspozicio.
Rekta elsendo de antaŭ la Duomo (ĉefpreĝejo), kiu simbolas Milanon, rememorigis nostalgie al mi Milanon, kiun mi vizitis jam 40 jarojn antaŭe. Tiam "La lasta bankedo" de Leonaldo da Vinci, kiu troviĝas en najbara preĝejo, estis ankoraŭ riparanta. Mi komencis spekti olimpikojn pro interesiĝo al NAKAI Ami, kiu ekzercas en najbara urbo, tio revidigis al mi nostalgian pejzaĝon de Milano. Tiel olimpikoj donis al mi plenajn kortuŝaĵojn.