Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Onomatopeo

     Poka-poka(agrable varma), kira-kira(brilanta), pika-pika(akre brilanta), .... kun tiel refreŝige blua ĉielo, la ĝoja sezono venas por eniri lernejon aŭ altiĝi je lerneja jaro. Baldaŭ, ŝito-ŝito(pluvas sensone), ĵime-ĵime(malagrable humida)...ĝena kaj longa pluvsezona ĉielo vizitas nin. Pluvo daŭras ĉiutage ŝanĝante pluvstilon kiel pocu-pocu(pluveroj falas de tempo al tempo), pota-pota(iom grandaj pluveroj intermite falas), para-para(pluveroj nombreblaj), ŝovo-ŝovo(pluvas kun neforta sono), pocuri-pocuri(pluvas iom post iom), zaa-zaa(pluvas forte kun granda sono), zan-zan(pluvas fortege kun vento) , biŝo-biŝo(pluvas kaj malsekas), biĉo-biĉo(pluvas kaj malsekas, sono akompanas), doŝja-doŝja(pluvas fortege kun laŭta sono).

     Mi ne povas atendi bruligan someran sunon, kiu radias gin-gin(kun forta brilo), gira-gira(kun pli forta brilo), kan-kan(akvoraba brilo). Pro grandigita varmigo de la tero, ĉu ankaŭ ĉi-jare nia haŭto fariĝos beto-beto(kovrita de glueca ŝvito), gira-gira(brili pro ŝvito), kaj ŝvito de bettari(vestaĵo algluas al la haŭto), falos pota-pota(ŝvitguto falas de tempo al tempo), tara-tara(ŝvito daŭre faladas)? Mi deziros trinki bieron, kiu estas malvarmigita kin-kin(kun fruntdoloriga malvarmeco), kan-kan(malvarmega). Mi ankaŭ sopiras glaciaĵojn de shari-shari(mordanta sono de malgradaj glacieroj), gari-gari(mordrompita sono de graciero), saku-saku(sento de dentoj agrable mordanta). Cikadoj konkure eligas sonojn sub brulanta sunradio, miin-miin(min-min-ciado), ĵij-ĵij(ĵi-ĵi-cikado).

     Nu, tiel multaj vortoj esprimas staton de sezono. La vortoj poka-poka, kira-kira, ktp. esprimas staton de afero. Ili estas nomata "fenomenimita vorto. La vortoj zaa-zaa, pota-pota, ktp. esprimas sonon. Ili estas nomata "sonimita vorto." Kaj kune oni nomas ilin "onomatopeo."

     Kiel oni kutimiĝas, japanaj onomatopeo estas tre multaj. Onidire 5 000-10 000 ekzistas. Ĝi estas 3-5 oble de angla, franca aŭ ĉina lingvo. Ĉu ĝi estas la plej multaj? Ne, ne! Mi aŭdis, ke en korea lingvo, pli multaj onomatopeoj ekzistas. Japana lingvo estas la dua en la mondo.

     La etimo de onomatopeo estas en greka lingvo. Angle, ĝi estas prononcata "onomatopea," kaj france, "onomatope."

     Kial japana lingvo havas multajn onomatopeojn? Angla kaj aliaj lingvoj havas multajn verbojn por esprimi fenomenojn. Ekzemple por esprimi "ridi" diversmaniere, ĉiu havas aliajn verbojn, ekzempe, smile = rideti kun afabla mieno, laugh = ridi kun voĉo, giggle = ridi premante voĉon, grin = ridi vidiginte dentojn, guffaŭ = ridegi kun senzorge laŭta voĉo ktp.

     Kaj por esprimi "plori," cry = plori kun voĉo, sob = plori singlte, weep = larmiĝi, wail = hurle plori, bawl = plori kun laŭta voĉo, whimper = (infanoj) ploras mallaŭte malgaje.

     Japane, "plori" akompanate de adverbo, ŝanĝiĝas kiel "eltene plori," "singulte plri," "laŭte plori." Plue, por esprimi gradon de malĝojo, manieron de plorado, oni uzas onomatopeojn, ekzemple, ŝiku-ŝiku(mallaŭta larmoplena plorado), gusu-gusu(plorado defendanta falon de nazakvo), kusun-kusun(plorado penanta ĉesi sed malsukcesa), en-en(plori kun senzorge laŭte), oi-oi(plori laŭte sed penante bremsi voĉon), ŭan-ŭan(infaneca laŭta plorado), ŭaa-ŭaa(laŭta plorado kun riproĉo kontarŭ kunulo), gjaa-gjaa(plorado de malsata bebo)..... vere diversaj plormaniero ekzistas!

     Ĉi tiuj onomatopeoj tre utilas en nia vivo, precipe kiam oni klarigas sian malsanon. Se iu diras mia ventro doloras "kiri-kiri," estas grava malsano. Oni devas tuj porti tiun al kuracisto. Kiam oni sentas "gan-gan," eble, ĉu kapdoloro pro malvarmumo, aŭ ĉu rezulto de tro da ebriiĝo? Se oni sentas "hiri-hiri," devas esti tranĉita vundo. Oni ofte speratas "zuki-zuki." Kuracistoj tuj komprenas gradon de malsano.

     Nu, laste, mi prezentos "La finfinan onomatopeon?" Eble. Vortoj de la fama s-ro basbalo, NAGAŜIMA Ŝigeo. Li gvidis knabojn okaze de basbala leciono por knaboj, jene:

"La pilko venas ĉi tiel 'suu--', "*1 "tiun, atendante 'guu--' kaj fari vian kokson 'ga!'."*2 "Poste iru 'ba!' kaj batu 'gaan!'."*3 Hmm... mi komprenas aŭ ne komprenas.
Li gvidis ludanton MACUI Hideki, kiu estis japana teamo Giants kaj poste ludis en usona Maĵorliga Basbalo, dirante;
"La pilko venas 'kjuu'" "kaj ĝi fariĝas 'gugu!',"*4 "en tiu momento provizu 'un!' kaj 'pa!'"*5
Kial MACUI povis kompreni ĉi tiun supersentan gvidadon? Tio estis, ĉar li estis eminentulo en ĉi tiu profesio. S-ro MACUI diris, ke lia evoluo en basbalo estis danke al gvido de s-ro NAGAŜIMA. Efika uzado de onomatopeo faras konversacion ĝoja. Frazoj ankaŭ vigliĝas. Run-run, ran-ran(ambaŭ esprimas staton de gaja humoro). Mi konsideris pri onomatopeojn, kiujn mi atentis lastatempe.

Rimarkoj de tradukinto:

Provo por traduki.

*1 "La pilko venas ĉi tiel 'suu--', "

La pilko venas ĉi tiel glate, kion vi fikse rigardu

*2 "tiun, atendante 'guu--' kaj fari vian kokson 'ga!'."

tiun, vi atendu eltenante vian koron

ĝis ĝi venas al la punkto por bati

kaj ĝi venis al la punkto, fiksu vian kokson kiel akson

*3 "Poste iru 'ba!' kaj batu 'gaan!'."

Poste, svingu la batilon forte kaj batu la pilkon forte.

*4 "La pilko venas 'kjuu'" "kaj ĝi fariĝas 'gugu!',"

La pilko ventas rekte proksime al vi kaj ĝi komencas kurbiĝi.

*5 "en tiu momento provizu 'un!' kaj 'pa!'"

ĝuste je tiu momento, kun via spiro tenante kaj batu plenforte.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":